Albigensismo

dualisma religia movado, kiu floris en kio nun estas suda Francio dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj - kaj krucmilito kontraŭ la movado

Albigensismo (1000–1400) estis dualisma religia movado, kiu floris en kio nun estas suda Francio dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj, en la lando kaj epoko de la trobadoroj. La nomo venas el la kostumo blanka (Alb) kiu foje kredigas al urbo Albi, sed temas nur pri sama etimologio. La katolika eklezio kondamnis ĝin kiel kristanan herezon.

Forpelo de kataroj

Albigensismo instruis, ke estas du dioj: unu bona dio, kiu kreis la spiritan mondon, kaj unu malbona dio, kiu kreis la materian mondon. Tial io ajn karna estas malbona: nasko, edziĝo, eĉ la sakramentoj. Ĝi instruis, ke la tero estas la infero, ke Jesuo ne estis Dio, ke milito kaj edziĝo estas malbonaj. Anoj praktikis fastegadon kaj volontan malriĉecon. Albigensismo estis la plej populara branĉo de pli larĝa religia movado,katarismo (de la greka, katharos, "pura"), rezulto de maniĥeisma influo en kristanismo. La katolika eklezio fondis la Inkvizicion, la ordenon de la dominikanoj kaj la rozarion por batali kontraŭ ĝi.

Doktrino

Albigensismo estis religio dualisma. Laŭ ĝi la universo estas lukto inter du dioj:

Ni estas animoj kreitaj de Dio, loĝintaj en la ĉielo, en paradizo, sed Satano trompis kaj kaptis nin, malliberiginte niajn animojn en korpojn karnajn, metinte nin en lian mondon, la teron, kiu en realo estas la infero. La materia mondo kreita de Satano estas nature korupta, tial homo, en korpo karna, estas nature pekema. Sed por liberigi nin el ĉi tiu infero, Dio sendis al ni Jesuon Kriston.

La materio estas nature malbona kaj la homa korpo "karcero de la spirito", la seksamo kaj generado evitendas ĉar forigantaj el Dio kaj savo. (Dum katarismo tion konfesigis, Francisko el Asizo komponis la Kantikon de la kreitaĵoj!)

Jesuo Kristo ne estis Dio mem, sed kreito de Dio. Ĉar li estis perfekta, lia korpo estis ne karna, sed de ĉiela esenco, per kiu li eniris en la orelon de Maria. Liaj naskiĝo kaj suferado estis ŝajnaj kaj ne efektivaj. Li savas nin ne per siaj sango kaj suferado sur la kruco (kiuj estis falsaj), sed sole per siaj ekzemplo kaj instruo.

Nur la ĉielo (paradizo) kaj la tero (infero) ekzistas – ne ekzistas purgatorio. Se oni mortas en peko, oni vivos denove en alia korpo per la transmigrado de la animo; se oni mortas pura kaj sen peko, sia animo reiros al la ĉielo, sed sia korpo ne releviĝos. Ĉiu animo estos savita antaŭ la fino de la mondo.

Laŭ katolika doktrino, por komparo, Dio kreis la teron kaj la ĉielon, la materian kaj la spiritan. La materia mondo, por si mem, estas bona, ĉar ĝi estis kreita de Dio. Peko eniris la mondon ne per la naturo de la mondo, sed per la origina peko de Adamo, la unua homo, kiu ruinigis nian naturon. Satano estas ne dio, sed ribelanta anĝelo. La peko de Adamo kaj Satano ne estis de iliaj naturoj, sed de ago de la volo, de ilia fiereco, kiuj turnis sin kontraŭ Dio. Jesuo ne estas kreito, sed Dio mem, kaj lia korpo estas karna, lia suferado tre reala. Kiu mortas, ties animo iras al la infero, la purgatorio aŭ la paradizo, laŭ ties pekoj, kaj, je la fina tago de la mondo, Jesuo revenos por juĝi la mortintojn kaj la vivantojn, relevinte ĉiujn en karno.

Sakramento

Por forlavi la pekon de animo kaj certigi ĉielan postmorton, laalbigensoj praktikis ne lakatolikajn sakramentojn (kiuj estas koruptaj, ĉar ili uzas materiaĵojn– pano, vino, akvo, oleo, ktp), sed la novan sakramenton de konsoleco(latine consolamentum) kaj, laŭ neceso, rekonsoleco(reconsolatio). La esenca rito estis la surmetado de manoj. Ĝi ofteestis ricevita sur la mortolito. La preparado por la sakramentoestis tempo de studo kaj pentofarado. Infanoj ne povis ricevi lasakramenton.

Moralo

Inter la albigensoj estis du klasoj:

  • La perfektuloj, kiuj ricevis lakonsolecon, per kiu ili estis purigitaj de ĉiupeko. Ili praktikis severan moralon: ĉar la karno estas malbona, ili nemanĝis viandon (escepte de fiŝo), ne edziĝis kaj evitis seksumadon kaj vivismalriĉe sen posedaĵoj. Ili fastis longe kaj severe, eĉ ĝis morto. Ili staris kontraŭ milito kaj mortpuno. Lavirinoj ne vojaĝis, kaj la viroj nur duope. La perfektuloj ankaŭ estiskonataj kiel la bonaj homoj (france, les bons hommes). Iliestis ĉastaj, pacamaj kaj multe amataj. Kaj estis bruligotaj en la venontajkrucmilito kaj inkviziciado.
  • La kredantoj, la plimulto de albiganoj, kiuj ne ricevis lakonsolecon. Ili edziĝis kaj militis, sed praktikis laDekalogon kaj promesis ricevi la konsoleconiam antaŭ morto.

Organizo

La albigensoj estis regataj religie de episkopoj kaj diakonoj,kaj eble papo. Nur la perfektuloj povis estiepiskopoj aŭ diakonoj.

Historio

1000

La deveno de albigensismo estas nekonata – ĝi subite aperis en sudaFrancio en la 11-a jarcento – sed la rito kaj doktrino estas strange similajal iuj antikvaj herezoj de la eklezio, ekzemplegnostikismo.

Albigensismo aperis antaŭ 1022 en Okcitanio, kiu nune estas suda Francio, ĉirkaŭTuluzo, la centro de la herezo. Okcitanio tiam estis laekonomia mastro de la okcidenta Mediteraneo kaj estis la plej riĉa,altkultura kaj avangarda regiono de la tiama Okcidento. Feŭdismo ekismalaperi. Religie, la popolo estis tre tolerema kaj la katolika pastrarodiboĉa. La ĉefepiskopo de Narbono, diris la papo, havis monujon anstataŭkoro.

La disvastigado de albigensismo estis grada kaj paca: la anoj simpleĉesis iri al preĝejo kaj anstataŭe sekvis al unu el la centoj daperfektuloj. Ĝi ne estis herezo brua kaj ribelema, kielprotestantismo en la 16-a jarcento, sed kvietakaj paca, kio trompis la Eklezion.

1100

Unue la katolika eklezio batalis kontraŭ la herezo per norma ekleziadisciplino kaj predikado. Sed la herezo floris tiel, ke dum 1150–1200ĝi estis organizita kiel kontraŭeklezio, kiu estis subtenata de laeta nobelaro. Laŭ Sankta Dominiko la predikantoj estis tro pompajpor influi homojn kontraŭ la bonaj homoj, kiuj vivis simple kajmalriĉe. Tial Dominiko kaj aliaj monaĥoj vivis kiel la perfektuloj,predikante kaj almozante. Sed eĉ tio ne turnis la koron de la plimulto dela herezuloj. Dominiko, forirante el Francio, avertis, "Nun ni instigosprincojn kontraŭ vi kaj multegaj pereos." Bedaŭrinde li pravis. Laherezo nun estis herezo de mil urboj kaj unu triono de la loĝantaro desuda Francio.

En 1194 la grafo de Tuluzo, Rajmondo la 6-a, decidis subtenila perfektulojn. Vidinte laman perfektulon kuŝanta en la strato, li diris, "Mipreferas esti ĉi tiu homo ol reĝo aŭ imperiestro." La papoInocento la 3-a, ekskomunikis lin, sed vane, ĉar suda Francio estis tro tolerema.Rajmondo mortigis la senditon de la papo, ago rara antaŭ la Renesanco.

1200

Inocento fariĝinte konvinkita, ke milito estis neevitebla, petis lareĝon de Francio krucmiliti kontraŭ la herezaj princoj de la sudo. Labatalo kontraŭ islamo nun turniĝis kontraŭ kristanaj herezuloj. Lakrucmilito daŭris dum 1209-1229 kaj fariĝis milito depolitikaj ambicioj, grandaj masakroj, brulantaj perfektuloj kaj brulantajvilaĝoj. En Béziers la tuta loĝantaro, albigensoj kajkatolikoj, estis mortigita de la glavo, eĉ tiuj, kiuj estis en lakatedralo. "Mortigu ĉiujn. Dio konos siajn" estis la devizo.

En 1213 la milito turniĝis al la favoro de la katolikajarmeoj. La milito estis batalita kastelo post kastelo (ekzemple, lakastelo de Foix, kies bildo staras ĉe la kapode la artikolo). En 1229 la reĝo fine venkis la sudon,savinte Francion kiel nacion kaj katolikismon kiel eklezion, kajdetruinte Langvedokon kaj Okcitanion kiel nacion kaj albiganismon kiel religion. Se lareĝo kaj papo malvenkis, la Okcidento estus ŝanĝiĝita profunde.Kvankam la katolika eklezio apenaŭ venkis, ĝi ja venkis. En la16-a jarcento, ĝi ne povos venki kontraŭ protestantismo (kajinverse), tial protestantismo travivas ĝis nia tempo, albigensismone.

Post la milito, la katolika eklezio fondis la Inkvizicion portute elradikigi la herezon. La inkvizicio kontraŭ la albigensoj,kondukita de la dominikanoj, la ordeno de fratoj fondita de Sankta Dominiko,ne uzis torturon (kiel en la Renesanco), sed la leĝa procedo ne sufiĉegardis la senkulpajn. La perfektulo estis brulita, kaj la kredanto perdissiajn posedaĵojn kaj devis porti flavan krucon sur sia vesto, dumla resto de sia vivo.

1300

Post tempo albigensismo grade velkis, malaperinte en la14-a jarcento. La lasta katara perfektulo estis brulita en la kastelo de Villerouge-Termenès en la jaro 1321.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj