Akvofalo Tomanovský

Akvofalo Tomanovský (slovake: Tomanovský vodopád ) estas akvofalo en Tomanovská Valo (slovake: Tomanovská dolina ), kiu estas flanka valo de Tichá dolina (esperante: Silenta valo) en montaro Okcidentaj Tatroj en distrikto Poprad en Slovakio. Ĉi valo troviĝas proksime de slovak pola limo sub la ĉefa tatra montoĉeno sub la montoj Červené vrchy. Sur la teritorio de valo troviĝas nacia natura rezervejo. Tuta teritorio apartenas al urbo Vysoké Tatry kaj troviĝas sur la teritorio de Nacia parko Vysoké Tatry, kiu estas la plej malnova nacia parko en Slovakio.La akvofalon kreas Tomanovský torento (slovake: Tomanovský potok), kiu apartenas al riverbaseno de Váh kaj estas en la alteco 1270 m.s.m. La torento fluas tra 3 km longa valo kaj kreas akvofalon en suba parto de valo.Deveno de akvofalo estas tektonika, kiu estas subtenata per selektiva erozio. Rokaĵo en kiu estis kreita akvofalo estas ardezo kaj aliaj rokaĵoj.

Akvofalo Tomanovský
LandoSlovakio
RiveroTomanovský torento
MontaroAltaj Tatroj
Parto de landoNorda Slovakio, Distrikto Poprad
Alteco6 m
Alto super la marnivelo1 270 m
Geografia situo, 19° 56′ 0″ O (mapo)49.21666666666719.93333333333349° 13′ 0″ N, 19° 56′ 0″ O (mapo)
Akvofalo Tomanovský (Slovakio)
Akvofalo Tomanovský (Slovakio)
DEC
Situo de Akvofalo Tomanovský
Map
Tomanovský
Larĝeco1 m
Speciala protektadoNacia naturrezervejo Tichá dolina
Aparteno al proktekita areoNacia parko Vysoké Tatry
Akvofaloj en Slovakio
vdr

Aliro

Nuntempe akvofalo estas rekte alirebla per ruĝmarkita turistapiedvojo de Silenta valo al Tomanovské selo. Aliro en Silenta valo estas per flavmarkita piedvojo de Podbanské al Suché sedlo sur slovak-pola limo.

Vidu ankaŭ

Fonto de informoj kaj bildo de akvofalo