Akvifoliacoj
planta familio
La akvifoliacoj[2] (latine Aquifoliaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo akvifolialoj (Aquifoliales). Ĝi enhavas 3 genrojn kaj 480 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas ilekso[4], kies malnova sinonimo estas akvifolio[2] (Aquifolium).
Akvifoliacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
ilekso Ilex L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Tiuj plantoj estas arbustoj, arboj, arbedoj de la tropika, subtropika, kontinenta klimato kun difuzaj, ĉiamverdaj, dornaj folioj kaj kun ofte verda ŝelo. La diverstipaj infloreskoj estas ĉiam akselo-lokitaj, la floroj estas unuseksaj, insektopolenitaj.
Taksonomio
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (28 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Aquifoliales Senft - akvifolialoj
Kelkaj gravaj taksonoj
- ilekso:
- ordinara ilekso (Ilex aquifolium) havas brilglatajn, ledecajn, ebenrandajn foliojn kaj brilruĝajn berojn. Ĝi multe uzatas kiel kristnaska ornamaĵo en Eŭropo.
- paragvaja ilekso (Ilex paraguariensis), la folioj uzatas por argentina (paragvaja) teo: la mateo, kultivita ĉefe en la sudaj ŝtatoj de Brazilo kaj ĉefa kaj kulture grava trinkaĵo en Argentino kaj Urugvajo.
- mukronata ilekso (Ilex mucronata) estas falfolia arbusto en marĉoj, arbaroj, indiĝena el orienta Nord-Ameriko montaro. Antaŭe konata kiel Nemopanthus mucronatus (L.) Loes., konata kiel "falsa ilekso", nun retaksonomita;[6] ĝi tre proksime parencas Ilex amelanchier.[3]
Bildaro
- krenela ilekso (Ilex crenata)
Referencoj
Eksteraj ligiloj
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka