Akvedukto Pontcysyllte

La Akvedukto Pontcysyllte (kimra prononco: [ˌpɔntkəˈsəɬtɛ]; kimre Traphont Ddŵr Pontcysyllte) estas navigebla akvedukto kiu subtenas la Kanalon Llangollen super la rivero Dee en la Valo de Llangollen en Denbighshire, nordorienta Kimrio.

Akvedukto Pontcysyllte
pontkanalo
akvedukto Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
ArkitektoThomas Telford • William Jessop vd
Areo105 m²
LandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
SituoLlangollen Rural
Situo
Geografia situo, 3° 5′ 16″ U (mapo)52.9702-3.0878252° 58′ 13″ N, 3° 5′ 16″ U (mapo)
Akvedukto Pontcysyllte (Kimrio)
Akvedukto Pontcysyllte (Kimrio)
DEC
Situo de Akvedukto Pontcysyllte
Map
Akvedukto Pontcysyllte
Parto deLlangollen Canal (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejohttp://www.pontcysyllte-aqueduct.co.uk/
vdr
La per boatoj navigebla Akvedukto Pontcysyllte en Kimrio vidita el la valo sube.
Kanalboato trapasas la plej longan kaj plej altan akvedukton en Britio.

La 18-arka strukturo de ŝtono kaj gisfero estas por uzado de mallarĝaj boatoj kaj estis kompletita en 1805 post dek jaroj de desegnado kaj konstruado. Ĝi estas 12 ft (3.7 metrojn) larĝa kaj estas la plej longa akvedukto en Granda Britio kaj la plej alta kanalakvedukto en la mondo. Piedira pado iras laŭlonge de la akvovojo en unu el la flankoj.[1][2]

Tiu akvedukto devis esti grava parto de la centra sekcio de la proponita Kanalo Ellesmere, industria akvovojo kiu estus kreita kiel komerca ligilo inter la rivero Severn en Shrewsbury kaj la haveno de Liverpulo ĉe la rivero Mersey.

Ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko.[3]

Notoj

Bibliografio

  • Memories of Pontcysyllte by Amy Douglas and Fiona Collins (2006)
  • Pontcysyllte Aqueduct and Canal Nomination as a World Heritage Site: Nomination Document (Wrexham County Borough Council and the Royal Commission on the Ancient and Historical Monuments of Wales, 2008)