Airolo (komunumaro)

Komunumaro de Kantono Tiĉino, Svislando


La komunumaro Airolo estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Leventina. Ĝi havis 1629 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Airolo.

Komunumaro Airolo
Blazono de la komunumaro Airolo
Airolo
Mapo de la komunumaro Airolo
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Leventina
ĈeflokoAirolo
Koordinatoj 46° 32′ N 8° 37′ O / 46.533 °N, 8.617 °O / 46.533; 8.617 (mapo) 8° 37′ O / 46.533 °N, 8.617 °O / 46.533; 8.617 (mapo)
Nombro de loĝantoj{{{loĝantoj}}}
Areo169,7 km²
Loĝantardenseco loĝantoj/km²

Geografio

La komunumaro Airolo situas ĉe la suda flanko de la Gotardo-Pasejo kaj la orienta flanko de Nufenen-Pasejo. Ĝi konsistas el la supra parto de la Valo Leventina kun la flanka Valo de Bederetto. En Airolo fontas la rivero Tiĉino, ĉefa alfluanto de Pado, laŭ kiu nomiĝas la suda kantono de Svislando.

Trafiko

Tra la Komunumaro Airolo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 2, kiu kondukas de Bazelo trans Gotardo-Pasejo al Chiasso. De Airolo kondukas nordokcidenten la vojo al Nufenen-Pasejo. Paralele al la kantona vojo kondukas la svisa aŭtovojo A2 kaj la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu trans la Gotardo-Tunelo konektas Tiĉinon kun la cetera Svislando.

Komunumoj de la komunumaro Airolo

La komunumaro Airolo konsistas (stato en 2013) el 2 komunumoj, el kiuj Airolo estas la plej granda. Jen la listo:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Airolo155994.55061
Bedretto7075.25063
Totale21629169,7--


Eksteraj ligiloj