Aira Kankkunen
- Artikolo
- Diskuto
Aira Kankkunen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1928 (1928-01-21) en Vuolijoki |
Morto | 4-an de marto 2010 (2010-03-04) (82-jaraĝa) en Gotenburgo |
Lingvoj | Esperanto • finna • sveda |
Ŝtataneco | Finnlando Svedio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1988–) poeto audiologist (en) |
Aira KANKKUNEN (naskiĝis en 1928 en Finnlando; mortis la 4-an de marto 2010 en Gotenburgo, Svedio) estis finnino vivanta ekde 1963 en Svedio. Ŝi estis docento pri infanaŭdiologio, kiu defendis disertacion ĉe la medicina fakultato de universitato en Gotenburgo. (La disertacio: "Pre-school children with impaired hearing in Göteborg 1964–1980") Ŝi publikigis multajn fakajn librojn kaj artikolojn pri siaj sciencaj esploroj.
Ŝi estis membro de verkistaj societoj sveda kaj finna en Gotenburgo. Kankkunen lernis Esperanton en 1988 (60-jara) kaj baldaŭ poste ekverkis originale. Ŝi estis premiita pro poemoj en la Belartaj Konkursoj de UEA: Nova Talento de 1992. Ŝi verkis poezion kaj poeziecan prozon en simpla lingvaĵo.