Ahr (Rejno)

(Alidirektita el Ahr)

La rivero Ahr (nomo de la malnovaltgermana vorto '’’Aha’’’ por akvo) estas 85,1 kilometrojn longa, okcidenta aŭ maldekstra flankrivero de la Rejno en Nordrejn-Vestfalio kaj ĉefe en Rejnland-Palatinato (Germanio).

Ahr
rivero
Bazaj informoj
SituoRejnland-Palatinato, Nordrejn-Vestfalio;  Germanio
Rivera retoRejno
Longeco85,124 km
Akvokolekta areo897,468 km²
Fluo
Fontoen Ahrgebirge apud Blankenheim
EnfluejoRejno//Norda Maro
Geografio
vdr

Fluo

La Ahr fontas en la urba kerno de Blankenheim en Ahrgebirge (Eifel) en kelo de malnova trabfaka domo. Ĝia en frakasitaj ŝtonoj enmasonigita fonto estas en alteco de 474m super marnivelo.

En ĝia nordrejn-vestfalia parto la rivero trafluas Blankenheim. Post la limo al Rejnland-Palatinato la rivero turnas sin nordorienten. Preter Antweiler, Schuld, Altenahr, Dernau kaj Bad Neuenahr-Ahrweiler la rivero fluas al Sinzig kie ĝi enfluas la Rejnon. La Ahr-buŝo situas en la komunumo Sinzig. Ĝi staras sub naturprotekto, ĉar temas post la renaturado en 1979 pri natura riverbuŝo.

Bildaro

Datumoj

La fonto de la Ahr eligas averaĝe 12 litroj da akvo po sekundo, kiu egalas al 720 litroj po minuto. la fontakvo estas riĉa je nitrogenhavaj kombinaĵo kiel amonio kaj nitrato.

La Ahr kaj siaj alflusaĵoj formas la centra riversistemo de la Ahrgebirge, kiu estas parto de la Ejfelo. La akvokolekta areo havas 897,468 km². La rivero atingas je sia riverbuŝo averaĝa akvomaso de 8 m³/s.

De 85,1 km longeco la Ahr trafluas ĉirk. 21 km en Nordrejn-Vestfalio kaj ĉirk. 68 km en Rejnland-Palatinato. La rivero havas sojlan deklivon de 0,4 % je la malsupra parto kaj de 0,4 ĝis 0,8 % je la supra parto .

Alfluantoj

La plej gravaj alfluantoj de la fonto al la enfluejo estas (de la riverbuŝo al la fonto): Harbach, Hellenbach, Bachemer Bach, Leimersdorfer Bach, Liersbach, Vischelbach, Sahrbach, Kesselinger Bach, Armuthsbach, Dreisbach, Eichenbach, Adenauer Bach, Trierbach, Ahbach, Schafbach kaj Nonnenbach.

nomogermana rivera kodolongeco (km)direktoenfluejo
ĉe km
lokorimarko
Stegbach271811122,2dekstre84,9Blankenheim
Mülheimer Bach27181124,5maldekstre83,1
Nonnenbach2718127,0dekstre82,5
Reetzer Bach27181323,6maldekstre80,5Reetz
Schaafbach27181411,4dekstre79,2fontrivereto: Eichholzbach
Lampertsbach2718169,5dekstre75,7Dollendorffontrivereto: Frömmelsbach
Fuhrbach27181725,3dekstre74,6Ahrhütte
Mühlenbach2718187,1maldekstre74,0Ahrhüttefontrivereto: Weilerbach
Michelsbach27181928,3dekstre73,2
Aulbach27181945,1maldekstre72,9
Willemsbach271819921,4dekstre71,1Uedelhoven
Göttersbach271819941,0dekstre70,7Ahrdorf
Ahbach2718214,9dekstre68,8Ahrdorf
Trierbach2718425,3dekstre64,2Müsch
Huhnenbach2718524,3maldekstre61,1Antweiler
Limbach27185323,9dekstre60,3Antweiler
Eichenbach27185346,9maldekstre58,7fontrivereto: Hirzenflosseifen
Laufenbach27185362,8dekstre55,5Fuchshofen
Dreisbach27185410,0maldekstre55,4Fuchshofen
Armuthsbach27185618,4maldekstre52,0Schuld
Holzseifen27185741,0maldekstre47,9Schuld
Atzenbach27185762,5maldekstre47,5
Lückenbach2718585,7dekstre45,3Insul
Adenauerbach2718615,7dekstre44,7Dümpelfeld
Ommelbach27187121,8dekstre43,6Dümpelfeld
Liersbach27187214,5maldekstre42,8Liers
Kesselinger Bach27187414,1dekstre95,0Ahrbrück
Steinbach2718762,5maldekstre38,3Ahrbrück
Bach vom Schorling2718782,5maldekstre38,2Ahrbrück
Sahrbach2718815,3maldekstre34,0Kreuzberg
Vischelbach27189210,5maldekstre33,9Kreuzberg
rivereto de la monto Burtscheiderberg (Roßbach)27189322,2maldekstre31,5Altenahr
rivereto de Sonnenheck (Junge Berren)27189341,8dekstre22,0Rech
Nollbach (Donnenbach)2718941,8dekstre21,9Rech
Kratzenbach271895122,1maldekstre18,3Dernau
Heckenbach27189522,1dekstre16,8Walporzheim
Wingsbach2718964,5dekstre15,1Ahrweiler
Mühlenteichgraben271897121,0maldekstre14,5Bad Neuenahr
Bachemer Bach27189727,0dekstre12,9Bad Neuenahr
Fuchsbach27189744,5maldekstre11,4Bad Neuenahr
Mühlenteich271897521,2dekstre9,6Bad Neuenahr
Idienbach27189765,3dekstre9,2Heimersheim
Leimersdorfer Bach2718988,5maldekstre8,7Heppingen
Lohrsdorfer Bach27189922,5maldekstre7,0Lohrsdorf
Hellenbach27189967,7dekstre3,1Sinzig
Harbach27189989,9maldekstre2,5Sinzig

Alfluantoj kun longeco de pli ol sep kilometroj

la maldekstraj alfluantoj estas malhelbluaj kaj la dekstraj helbluaj.

Historio

Unuopaj setlejoj ekzistis en la valo de Ahr jam dum la romia tempo. Pruvas tion la romia vilao de Ahrweiler. Ĝi estas tipo de Villa Rustica. Pro la nefavora situo la supra kaj la meza riverpartoj pli densa setlado komencis relative malfrue. Tio ŝanĝiĝis ekde la mezo de la 19a jc.La disvastiĝo de la setlado kaj la konstruo de la fervoja linio havas kiel sekvo ke la riverlito fariĝis pli kaj pli malvasta. La riverfluo estis rektigita kaj la bordoj fortigitaj. Por provizi la akvomuelejo konstante kun akvo oni konstruis enriverajn digetojn. Artefaritaj sojloj plimalrapidigu la fluon kaj evitu erozion.Ekde kelkaj jaroj la digoj kaj la sojloj en la fluejo de la rivero estis malkonstruataj. La celo estas plibonigi la akvejan ekologion. Kadre de la subvenciprogramo estas klopodoj krei novan habitaton por salmo kaj bruna truto en la rivero.

Vinkultivejo

La vinregiono Ahr estas fama en tuta Germanujo. Ekde la komunumo Altenahr ĝis Bad Neuenahr-Ahrweiler etendiĝas vitejoj. La vinregiono Ahr estas la plej norda regiono, kie ruĝa vino estas produktata. La ruĝvina migradpado iras sur la sudaj deklivoj de la valo kaj gvidas migremuloj ĝis la registara bunkronorde de Ahrweiler.

Literaturo

  • Gottfried Kinkel: Die Ahr (Rheinisches Land - Kleine Reihe), mit Bildtafeln von Theo Felten, Wittlich: Georg Fischer Verlag (o. J., um 1950), 21 S.
  • Das Ahrtal-Beschreibung des Ahrtals, Bonn: Stollfuss Wanderkarte Nr. 9 (mit großer Landkarte 1: 50.000), o. J. (um 1950)
  • Matthias Röcke: Burgen und Schlösser zwischen Ahr und Brohlbach: Berühmte und unbekannte Anlagen im Kreis Ahrweiler, Köln: Bachem, 1. Auflage 1984, 119 S., Ill. u. Photos
  • Gottfried Kinkel: Das Ahrthal. J. P. Bachem, Köln 1999, (bearbeitete Neuauflage der ersten Ausgabe von 1849), Ausgabe 1858 als Online-Ausgabe dilibri Rheinland-Pfalz
  • Michael Loose: Hohe Eifel und Ahrtal - 57 Burgen und Schlösser (Theiss Burgenführer), Stuttgart: Theiss 2003, 160 S., Ill. und Photos
  • Vera Kettenbach: Das Ahrtal von Bad Bodendorf bis Altenahr. Gaasterland-Verlag, Düsseldorf 2004, ISBN 3-935873-02-6
  • Ahrtal-Reise. Gaasterland-Verlag, Düsseldorf 2007, ISBN 978-3-935873-18-5
  • Christoph Lüttgen: Rotweinwanderweg . Gaasterland-Verlag, Düsseldorf 2008, ISBN 978-3-935873-23-9

Referencoj

Eksteraj ligiloj