Agarikacoj
La Agarikacoj (Agaricaceae) estas granda familio el la ordo de la Agarikaloj (Agaricales).
Agarikacoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Agaricus bisporus | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Karakterizaĵoj
La pilotecioj („ĉapelo“ aŭ ĉapelsimilaj kreskaĵoj) havas lamelojn (lamenoj), kiuj staras liberaj. La stipo preskaŭ ĉiam staras centre de la ĉapelo. La sporpulvoro kaj la lameloj estas plej ofte helaj aŭ brunecaj – nigraj, malofte verdecaj aŭ ruĝaj. La ringo ĉe la stipo kaj flokoj aŭ svamoj sur ĉapelo kaj stipo oftas. La stipa bazo estas ĉiam sen ingo (volva).
Sistematiko
La jena nekompleta sistemastiko estas grandparte bazita sur Dictionary of the Fungi (vortaro de fungoj) (vidu ĉe "Literaturo") kajla funga indekso Index Fungorum kaj inkluzivas la plej gravajn genroj el la familio Agarikacoj.
- Familio: Agarikacoj (Agaricaceae)
- Genro: Ĉampinjonoj aŭ agariko, (Agaricus) (vidu la apudajn fotojn)
- Genro: Leŭkoagariko (Leucoagaricus)
- Genro: Kalvacio (Calvatia)
- Genro: Klorofilumo (Chlorophyllum)
- Genro: Leŭkokoprinuso (Leucocoprinus)
- Genro: Cistodermo (Cystoderma)
- Genro: Cistolepioto (Cystolepiota)
- Genro: Makrolepioto (Macrolepiota)
- Genro: Lepioto aŭ Granda sunombrelfungo (Lepiota) (vidu la apudan foton)
- Genro: Sericeomico (Sericeomyces)
- Genro: Likoperdono (Lycoperdon)
- Genro: Melanofilumo (Melanophyllum)
Fontoj
- Paul M. Kirk, Paul F. Cannon, David W. Minter, J.A. Stalpers: Dictionary of the Fungi. 10a eldono. CABI Europe. Wallingford, Oxfordshire (UK). 2008. ISBN = 978-0-85199-826-8. 784 paĝoj.
Eksteraj ligiloj
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka