Per siaj multaj konkeroj, kiuj dum 40 jaroj duobligis la portugalan teritorion, li estas kromnomata "La Konkeranto", ankaŭ havas la kromnomojn "La Fondanto" kaj "La Grando". La maŭroj nomis lin Ibn-Arrik («filo de Henrique», traduko de arĥaa portugala genitivoHenriques) aŭ El-Bortukali («La Portugalano»).
Afonso estis filo de Henriko de Burgundio, Grafo de Portugalio kaj de l' reĝidino Teresa de Leono. Eble li naskiĝis en Coimbra kaj, eble, kreskiĝis en Guimarães kie vivis ĝis 1128. Li, sub influo de ĉefepiskopo de Braga, prenis en 1120 politikan pozicion kontraŭe al lia patrino (kiu apogis la familion Travas). La ĉefepiskopo kaj Afonso devis fuĝi. Afonso en 1122 iĝis kavaliro en Tui. Post repacigo, ili revenis al Portugalio. Sed, tiu disputo kaŭzis la invadon de l' Portukala graflando de Alfonso la 7-a, kiu, en 1127, ĉirkaŭfermis Guimarães kie estis Afonso Henriques. Ĉi tiu promesis lojalecon al kuzo, kiu rezignas konkeri la kastelurbon. Sed, kelkajn monatojn poste, en 1128, venkis la armeo de Afonso Henriques la trupojn de Tareja de Leono en Batalo de São Mamede. Tiu venko faris de Afonso la vera estro de l' portugala graflando. Li sendis ambasadorojn al la Papo por akiri aŭtonomion al la portugala eklezio kaj havigi la sendependecon de Portugalio.
En 1139, post granda venko en Batalo de Ourique kontraŭ forta Maŭra armeo, Afonso Henriques nomiĝis Reĝo de Portugalio, kun apogo de sia armeo. Laŭ la tradicio, la sendependeco estis konfirmata de kortega asembleo de Lamego, kiam li ricevis de la ĉefepiskopo de Braga la kronon de Portugalio, sed studoj nunaj ne konfirmas la ekziston de tiu asembleo. La agnosko de Kastilio alvenis en 1143, ĉar Afonso la 7-a volis esti Imperiestro (kaj, pro tio, li bezonis reĝojn kiel vasalojn). Afonso provis solidigi la sendependecon. Faris gravajn donojn al la Katolika eklezio kaj fondis multajn monaĥejojn. Li provis ankaŭ konkeri teritorion sude, okupitan de Maŭroj, kaj konkeris Santarém en 1146 kaj Lisbonon en 1147. En 1179PapoAleksandro la 3-a, per la ĉarto Manifestis Probatum, agnoskis Portugalion kiel sendependa vasala lando de la Katolika eklezio. La, hodiaŭe ŝajna kontraŭlogika diraĵo "sendependa vasala lando de la Katolika Eklezio" signifas ke la reĝo de Portugalio ne estis vasala de la kastilia reĝo, kaj ne estos vasala de iu futura hispana imperio, sed Portugalio apartenis al tiam ne plu ekzistanta Romia imperio, sekve, fakte, Portugalio estis tute sendependa.