Aethelburg (Kent)

Aethelburg (aŭ Ethelburga, mortis la 5-an de aprilo 647) estis la dua edzino de Edwin (Northumbria) kaj anglosaksa sanktulo.

Sankta
Aethelburg
Persona informo
Naskiĝo601
en Kent
Morto647
en Lyminge
TomboKent Redakti la valoron en Wikidata vd
ŜtatanecoKent Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
PatroAethelberht (Kent) Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoBertha of Kent (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojEadbald Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oEdwin (Northumbria)
InfanojEanflaed, Ethelhun, Wuscfrea, Sankta Edwen de Llanedwen
Sanktulino
Festotago5-a de aprilo
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Familio

Ŝi estis filino de Aethelberht la 1-a, reĝo de Kent, Anglio, kaj Sankta Bertha, merovida princino, kaj fratino de Eadbald (reĝo de Kent de 616 al 640) kaj Edburga.

Reĝino de Northumbria

Ĉirkaŭ 625 ŝi edziĝis al Edwin, reĝo de Northumbria. Edwin estis pagano kaj, laŭ la anglosaksa historiisto Bede, estis kondiĉo de la edziĝo ke Aethelburg rajtu praktiki kristanismon. Paulinus akompanis ŝin al Northumbria kaj iĝis la unua episkopo de Jorko.

La 19-an de aprilo 626 Aethelburg naskis Eanflaed. Paulinus diris al Edwin ke estis pro liaj preĝoj ke la nasko de filino (Eanflaed) en 626 bone iris. La nasko okazis samtempe ol Edwin eskapis komploton murdi lin. Paulinus persvadis Edwin konsenti al la bapto de Eanflaed (kune kun 11 aliaj anoj de la reĝa domanaro), kaj Edwin ĵuris ke, se li venkos Cwichelm, li konvertiĝos. Edwin ja venkis, kaj en 627 baptiĝis. Li fondis la katedralon de Jorko.

Idoj

Aethelburg kaj Edwin havis almenaŭ kvar gefilojn:

Abatino

Ĉirkaŭ 633 Edwin mortis dum batalo kontraŭ la kimroj, kaj Northumbria reiĝis plejparte pagana. Aethelburg revenis al Kent, akompanata de Paulinus. Eadbald nun regis Kent kaj donis al sia fratino romian vilaon ĉe Lyminge kie ŝi fondis abatejon por homoj. Verŝajne ĝi estis la unua monaĥejo de Kent. Tie Aethelburg mortis. Ŝi entombiĝis en Canterbury.

Sanktulo

Aethelburg estis kanonizata. Ŝia festotago estas la 5-a de aprilo.