Adolf Gutmann

Adolphe GUTMANN (origie Wilhelm Adolf Gutmann) (12a de Januaro 1819 – 27a de Oktobro 1882) estis germana pianisto kaj komponisto kiu estis disĉiplo kaj amiko de Frédéric Chopin.

Adolf Gutmann
Persona informo
NaskonomoAdolf Wilhelm Gutmann
Naskiĝo12-an de januaro 1819 (1819-01-12)
en Heidelberg
Morto27-an de oktobro 1882 (1882-10-27) (63-jaraĝa)
en La Spezia
Lingvojgermana
ŜtatanecoGrandduklando Badeno Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopianisto
komponisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li ludis, en koncerto kun Chopin, Charles-Valentin Alkan kaj Pierre-Joseph Zimmerman, la transskribon de Alkan de parto de la Sepa Simfonio de Beethoven dum koncerto en 1838.[1] Chopin dediĉis al Gutmann sian Scherzo, Op. 39, publikigita en 1839.[2]

Gutmann agis kiel kopiisto por nombraj verkoj de Chopin, kaj kiel kuriero por porti leterojn de Chopin al lia familio en Varsovio. Serio de Etudes (Op. 12) de Gutmann estis dediĉita al Chopin.[1] Li ĉeestis dum la morto de Chopin kaj konservis la glason el kiu Chopin trinkis sian lastan akvon. Gutmann mortis en La Spezia.

Liaj verkoj estis tre popularaj liaepoke; sed poste iom forgesiĝis. Menciindas jenaj:

  • Nocturne Lyrique
  • Nocturne No.7, Op.20
  • Deux Nocturnes, Op.8
  • Deux Nocturnes, Op.16
  • Notturno grazioso, Op.51

Notoj