Acetata anhidrido

kemia kombinaĵo
Acetata anhidrido
Plata kemia strukturo de la
Acetata anhidrido
Tridimensia kemia strukturo de la
Acetata anhidrido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Oksido de etanoilo
  • Etanoila etanato
  • Etanata anhidrido
  • Acetil-acetato"
Kemia formulo
C4H6O3
CAS-numero-kodo108-24-7
ChemSpider kodo7630
PubChem-kodo7918
Merck Index15,55
Fizikaj proprecoj
Aspektosenkolora likvaĵo kun tranĉa odoro
Molmaso102.089 g·mol−1
Denseco1.082g cm−3
Fandpunkto−73.1 °C
Bolpunkto139.8 °C
Refrakta indico 1,3901
Ekflama temperaturo49 °C
Memsparka temperaturo316 °C
Acideco (pKa)4.76[1]
SolveblecoAkvo:26 g/L
Mortiga dozo (LD50)1780 mg/kg (buŝe)[2]
Sekurecaj Indikoj
RiskojR20 R20/22 R34
SekurecoS26 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema05 – Koroda substanco
06 – Venena substanco
GHS SignalvortoDamaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝojH226, H302, H314, H318, H330, H331, H332, H335[3]
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP210, P233, P240, P241, P242, P243, P260, P261, P264, P270, P271, P280, P284, P301+312, P301+330+331, P303+361+353, P304+312, P304+340, P305+351+338, P310, P311, P312, P320, P321, P330, P363, P370+378, P403+233, P403+235, P405
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

La acetata anhidrido estas organika anhidrido pro kondensado de du molekuloj de acetata acido. Analoge al la organikaj anhidridoj, pro reakcio kun akvo formas la korespondan acidon.

En media temperaturo estas senkolora irita likvido, ĝia manipulado postulas apartan singardon.

Ĝi estas uzata kiel reakciilo en reakcioj de Acetilado, plidetale por solidigi la grupon CH3-CO- en diversaj komponaĵoj. Inter ĝiaj industriaj utiligoj troviĝas la sintezon de la aspirino, de la celuloza acetato kaj heroino (diacetilmorfino) startante el la morfino.

La acetata anhidrido estas sintezita kun efikaj rezultoj pere de la Sintezo de Williamson, reakciante kloridon de acetilo kun acetato de natrio:

Sintezo de acetata anhidrido ekde acetila klorido kaj natria acetato.

Alia metodo estas konata kiel Procezo Wacker Chemie kaj estigas la acetatan anhidridon pere de aldona reakcio inter la ketenono kaj la acetata acido, laŭ la kemia ekvacio:

Sintezo de acetata anhidrido ekde la ketenono kaj acetata acido.

Industrie, ĝi estas generita grandkante pere de la Procezo Tennessee varianto de la Procezo Montesanto.

La acetata anhidrido rapide reakcias kun akvo por rezultigi acetan acidon, kun alkoholoj por devenigi la korespondan esterojn acetitajn, kaj kun aminoj por produkti la korespondajn acetamidojn.

Referencoj