Ventro

(Alidirektita el Abdomena kavo)

La ventro (aŭ abdomeno) estas parto de la vertebrula korpo inter la brusto kaj la pelvo, en kiu troviĝas internaj organoj: stomako, hepato, lieno, pankreato, renoj, intestoj, urina veziko, utero, ovarioj, prostato.

De supre al malsupre:
kapo, torako kaj abdomeno.

Ĝi estas ankaŭ la malantaŭa parto ĉe insektoj kaj aliaj bestoj.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri ventro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas. 
  •  Okuloj estas pli grandaj ol la ventro. 
  •  Ventro malsata orelon ne havas. 

Bildaro

Eksteraj ligiloj

Referencoj