A United Kingdom

A United Kingdom estas brita filmo de 2016[1] biografia kaj amafera reĝisorita de Amma Asante kaj verkita de Guy Hibbert, bazita sur la vera amafera historio inter Serece Ĥama kaj lia edzino Ruth Williams Ĥama.[2] La geaktoroj David Oyelowo kaj Rosamund Pike ludas la rolojn de Serece kaj Ruth, respektive.

Unu Unuiĝinta Reĝlando
Afiŝo
Afiŝo
filmo
Originala titoloA United Kingdom
ProduktadlandoUnuiĝinta Reĝlando-Francio
Originala lingvoangla
Kina aperdato2016
Daŭro111 minutoj
Ĝenroromantika dramo
KameraadoSam McCurdy
Reĝisoro(j)Amma Asante
Produktisto(j)Brunson Green
   Charlie Mason   Rick McCallum   Cameron McCracken   Justin Moore-Lewy   David Oyelowo
ScenaroGuy Hibbert
Loko de rakontoAfriko
Muziko dePatrick Doyle
RolantojDavid Oyelowo • Rosamund Pike • Terry Pheto • Vusi Kunene • Jack Davenport • Jack Lowden • Tom Felton • Charlotte Hope • Nicholas Lyndhurst • Anastasia Hille • Laura Carmichael • Jessica Oyelowo • Anton Lesser
Produktinta firmaoPathé
IMDb
vdr

Tiu filmo estas bazata sur la vera historio de la heredanto al la trono de Beĉuanalando, nome Serece Ĥama, de la tribo Bamangŭato, kiu studas juron en Londono tuj post la Dua Mondmilito. Tie li renkontas blankulinon (nome Ruth Williams) kun kiu li finfine geedziĝas, spite la protestojn de iliaj familioj, kaj la opozicion el la registaro de Britio, kiu estas interesata pri la rilatoj kun Sud-Afriko kaj la stabileco de la tuta regiono de Suda Afriko.

Eksteraj ligiloj

Referencoj