88611 Teharonhiawako

transneptuna objekto.

88611 Teharonhiawako (aŭ 88611 Teharonhiawako-Sawiskera) estas granda, ne tre hela duopa transneptuna objekto.

88611 Teharonhiawako
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Teharonhiawako kaj Sawiskera fotitaj de la Kosmoteleskopo Hubble la 15-an de novembro 2010
Teharonhiawako kaj Sawiskera fotitaj de la Kosmoteleskopo Hubble la 15-an de novembro 2010
Teharonhiawako kaj Sawiskera fotitaj de la Kosmoteleskopo Hubble la 15-an de novembro 2010
kubevanoduopa asteroidotransneptuna objekto
Oficiala nomo88611 Teharonhiawako
Aliaj nomoj2001 QT297 vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭTaryenyawagon vd
Malkovro
MalkovrintoDeep Ecliptic Survey
Dato de malkovro20-a de aŭgusto 2001
Loko de malkovroCerro Tololo (Ĉilio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familiotransneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
6,622 Tm (44,267 AU)
6,467 Tm (43,226 AU)
6,778 Tm (45,308 AU)
Discentreco0,02351
Meza anomaliangulo151,897°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo2,568°
Periodo107577,118 tagoj (294,530 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
304,511°
Argum. de periapsido248,424°
Terdistanco
- Minimuma

6,317 Tm (42,227 AU)
Naturaj satelitoj1
Fizikaj ecoj
DiametroKombinata: 220 ± 44 km
Ĉefa korpo: 178 ± 36 km
Maso
- Denso
Kombinata : 2,44x1018 ± 3,2x1016 kg
0,6 ± 0,36 ± g/cm³
Rotacia periodo0,396 tago (9,505 horoj)
Geometria albedo0,145 ± 0,086
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo5,8
vdr

Malkovro

Ĝi estis malkovrita la 20-an de aŭgusto 2001 de teamo de la Deep Ecliptic Survey elde la Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo en Ĉilio.

Orbito

Ĝi estas de la klaso de la kubevanoj: "klasikaj" objektoj de la Kujper-zono, kun malgrandaj orbitaj discentreco kaj klineco, kaj kiuj ne estas en simpla orbita resonanco kun aliaj grandaj planedoj, notinde Neptuno.[1] Ĝi tamen estas en resonanco 1:10 kun Saturno kaj proksima de la resonanco 2:7 kun Urano.

Ecoj

Ĝia kombinata diametro estas ĉirkaŭ 220 km, la ĉefa korpo havas diametron de ĉ. 178 km, kaj la satelito 126 km, tio estas ĉirkaŭ du trionojn de la grando de la ĉefa korpo.

Michael E. Brown atribuas al ĝi diametron de 184 km kaj albedon de 0,22, sed ne rigardas ĝin kiel nanplanedon.[2]

Satelito

La malĉefa komponanto, Sawiskera, estis malkovrita la 11-an de oktobro 2001 de James L. Elliot, Susan D. Kern kaj David J. Osip, anoncita la 15-an de oktobro 2001.

Tiu satelito havas diametron de 129 ± 26 km, orbitan duonan grandakson de 27 670 ± 120 km kaj orbitan periodon de 828,76 ± 0,22 d tagoj t.e. 2,269 jaroj.

Aliaj orbitaj parametroj estas:

La rotacia periodo de la satelito estas 9,5 horoj, praktike egala al periodo de la ĉefa korpo, kvankam la sistemo neniel estas en kaptita rotacio.

La orbitaj ecoj de la paro Teharonhiawako kaj Sawiskera permesis kalkuli ties kombinatan mason: 2,44 x 10¹⁸ ± 3,2 x 10¹⁶ kg kaj taksi ties denson: 0.6 ± 0.36/0.33 g/cm³.

Du korpoj en elipsa orbito ĉirkaŭ komuna baricentro. La sistemo Teharonhiawako - Sawiskera similas tion

Nomoj

La sistemo ĉerpis sian nomon el la mitologio de la indianoj Haudenosaunee (aŭ Irokezoj).

Teharonhiawako estis filo de la nepino de la Granda Spirito, dio de la Kreo. Li fariĝis bienulo kaj estis amata de la popolo. Sawiskera, ĝemelo de Teharonhiawako, estis talenta ĉasisto, sed li estis ĵaluza, kruela kaj detruiva, li estis finfine venkita far'de sia frato.

La nomoj estis sugestitaj de R. J. Benecch kaj Susan D. Kern.

Noto kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (88001 – 89000)Poste:
(88610) 2001 QD29788611 Teharonhiawako(88612) 2001 QE328