4833 Megeso

asteroido

4833 Megeso estas meze granda, malhela trojano de Jupitero, orbitanta kun granda klinangulo en la ĉirkaŭaĵo de la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Suno-Jupitero,[1] ano de la tiel nomata "Greka Tendaro".

4833 Megeso
asteroido
asteroido
Oficiala nomo4833 Meges
Aliaj nomoj1989 AL2; 1975 XN5
Nomita laŭMeges vd
Malkovro
MalkovrintoCarolyn S. Shoemaker
Dato de malkovro8-a de januaro 1989
Loko de malkovroMonto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familioJupitera Troja asteroido
asteroido de Greka tendaro
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
785,312 Gm (5,249 AU)
712,405 Gm (4,762 AU)
858,219 Gm (5,737 AU)
Discentreco0,0928
Meza anomaliangulo73,276°
Klinangulo34,689°
Periodo4393,127 tagoj
(12,028 jaroj)
Meza cirkulrapido12,99 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
101,766°
Argum. de periapsido280,637°
Fizikaj ecoj
Diametro87,33 ± 5,8 km
Rotacia periodo0,5938 tago (14,250 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo0,0531 ± 0,008
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo9,1
vdr

Malkovro

Ĝi estis malkovrita la 8-an de januaro 1989 de la usona astronomino Carolyn S. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, 80 km norde de San-Diego (Kalifornio, Usono).

Nomo

Ĝi ricevis la nomon de la Megeso, filo de Fileo en la helena mitologio kaj greka batalinto de la troja milito.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (4001 - 5000)Poste:
4832 Palinuro4833 Megeso4834 Toaso