4494 Marimo

asteroido

4494 Marimo estas duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 13-an de oktobro 1988 de la japanaj astronomoj Sejĝi Ueda kaj Hiroŝi Kaneda elde la observatorio de Kuŝiro.

4494 Marimo
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo4494 Marimo
Aliaj nomoj1988 TK1; 1972 GR ;
1977 RN2; 1981 UK14 ;
1981 WG5; 1985 YJ
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭMarimo vd
Malkovro
MalkovrintoS. Ueda kaj H. Kaneda
Dato de malkovro13-a de oktobro 1988
Loko de malkovroKuŝiro (Japanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familioasteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
350,520 Gm (2,343 AU)
308,373 Gm (2,061 AU)
392,668 Gm (2,625 AU)
Discentreco0,1202
Meza anomaliangulo338,015°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo2,472°
Periodo1310,026 tagoj (3,587 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
294,316°
Argum. de periapsido216,789°
Terdistanco
- Minimuma

160,523 Gm (1,0730 AU)
Naturaj satelitoj1
Fizikaj ecoj
DiametroKombinata : 6,1 km
Ĉefa korpo : 5,7 km
Rotacia periodo0,1717 tago (4,1209 horoj)
Geometria albedo0,16 (supozita)
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo13,67
vdr

Nomo

Ĝi ŝuldas sian nomon al specio de globforma verda algo "Marimo" (japane: マリモ, latine Aegagropila linnaei), kiu kreskas en la lago Akan en Hokajdo.

Satelito

Ĝia satelito estis malkovrita la 14-an de januaro 2022 de V. Benishek, P. Pravec, H. Kucakova, K. Hornoch, P. Kušnirák, A. Aznar, A. Leroy kaj R. Durkee per observoj de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 19-an de majo 2022.

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 2,2 km, orbitan grandan duonakson estimata al 13 km kaj orbita periodo de 1,0304 ± 0,0008 tago (24,73 ± 0,02 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (4001 - 5000)Poste:
4493 Naitomitsu4494 Marimo4495 Dassanowsky