4029 Bridges

asteroido

4029 Bridges estas malgranda, tre hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 24-an de majo 1982 de la usona astronomino Carolyn S. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).

4029 Bridges
asteroido
asteroido
Oficiala nomo4029 Bridges
Aliaj nomoj1982 KC1 ; 1974 HS1 ;
1975 TQ ; 1978 AF ;
1978 JJ2 ; 1982 OX ;
1986 JF
Malkovro
MalkovrintoCarolyn S. Shoemaker
Dato de malkovro24-a de majo 1982
Loko de malkovroMonto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familioasteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
377,891 Gm (2,526 AU)
328,401 Gm (2,195 AU)
427,380 Gm (2,857 AU)
Discentreco0,1310
Meza anomaliangulo321,034°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo5,437°
Periodo1466,424 tagoj (4,015 jaroj)
Meza cirkulrapido18,74 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
214,755°
Argum. de periapsido16,374°
Terdistanco
- Minimuma

177,481 Gm (1,186 AU)
Naturaj satelitoj1
Fizikaj ecoj
DiametroKombinata : 8,02 ± 0,07 km
Ĉefa korpo : 7,8 ± 0,07 km
Rotacia periodo534,753 tago (3,5746 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo0,265 ± 0,036 (JPL Small‑Body)
0,201 ± 0,015 (R. Johnston)
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo12,81
vdr

Ĝi estas en orbitaj resonancoj 1:4 kun la Tero kaj 3:1 kun Jupitero.

Nomo

Ĝia nomo honoras la usonan planedan kartografinon Patricia M. Bridges de la United States Geological Survey. Bazitaj sur longaj observoj elde la Observatorio Lowell kaj bildoj ricevitaj per kosmoveturiloj, ŝiaj reliefaj mapoj de la Luno, de aliaj satelitoj kaj de terecaj planedoj estas rigarditaj kiel sen-egalaj.

Satelito

Ĝia satelito estis malkovrita per observoj de ĝia luma kurbo fare de D. Higgins, P. Pravec, P. Kušnirák, W. Cooney, J. Gross, D. Terrell kaj R. D. Stephens inter la 11-a de aprilo kaj la 4-a de majo 2005, anoncita la 8-an de majo 2006.

Tiu satelito havas diametron de 1,87 ± 0,16 km ; ĝi orbitas je distanco taksita je 13 km de la ĉefa korpo kun orbita periodo de 0,6796 ± 0,0004 tagoj (16,31 ± 0,01 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (4001 - 5000)Poste:
4028 Pancratz4029 Bridges4030 Archenhold