El Vikipedio, la libera enciklopedio
La 4-a de julio estas la 185-a tago de la jaro (la 186-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro . 180 tagoj restas.
Je la 4-a de julio okazis, interalie:
-362 : Venko de tebanoj kaj argosanoj kontraŭ spartanoj , atenanoj kaj aĥajoj en la batalo de Mantineia (en Beotio )907 : Batalo de Bratislavo komenciĝis - hungaroj venkis bavarojn 993 : Johano la 15-a iĝis papo kiu kanonizis unuan sanktulon - Udalrikon de Aŭgsburgo , konsideratan svisa sanktulo1054 : Historio de la astronomio : en la konstelacio Taŭro eksplodis supernovao SN 1054 kun ŝajna magnitudo komparebla al Venuso . Laŭ ĉinaj kaj arabaj kronikoj la eksplodo estis tiel brila, ke ĝi restis videbla en plena tago dum pli ol tri semajnoj. Ties supernovaa restaĵo estas M1 1187 : Krucmilitoj : Batalo de Hatino (kristanoj malvenkis)1364 : Wartembork akiris urborajton 1456 : Hungara-turka batalo de Beogrado komenciĝis - János Hunyadi venkis Mehmedon la 2-a 1569 : Pola reĝo Sigismondo la 2-a ratifis Lublinan Union inter Pola Reĝlando kaj Grandprinclando Litovio , kiu daŭris 226 jarojn (ĝis la tria dispartigo de Pollando - eĉ pli longe, se konsideri nupton de Ladislao la 2-a Jogajlo kun Jadviga )1610 : Pola-rusa milito 1609-1618 : pola hetmano Stanisław Żółkiewski venkis en la batalo de Kluŝino la rusan-svedan armeon preskaŭ 12-oble pli multnombran - la vojo al Moskvo malfermiĝis1634 : En Nova Francio fondiĝis Trois-Rivières (Kebekio) 1636 : Providence fondiĝis - nun la ĉefurbo de Rod-Insulo 1712 : En Nov-Jorko oni ekzekutis 12 sklavojn pro estigo de ribelo en kiu 9 blankuloj pereis1776 : Nordameriko : en Filadelfio 13 britaj kolonioj proklamis Usonan Deklaron de Sendependeco (de Britio ).1802 : Oficiala malfermo de la usona militista akademio West Point , projektita de pola inĝeniero Tadeusz Kościuszko 1817 : En Nov-Jorkio komenciĝis konstruo de Kanalo Erie 1819 : Kadre de Unua Rusa Antarkta Ekspedicio de Kronŝtadto ĉirkaŭnavigis Vostok kaj Mirni 1861 : En Vroclavo oni finis konstrui monumenton al Frederiko Vilhelmo la 3-a - nuntempe samloke troviĝas monumento al Aleksander Fredro , translokigita de Lvovo 1865 : Verko de porinfana literaturo La aventuroj de Alicio en Mirlando de Lewis Carroll aperis1866 : Venko de la trupoj de Reĝlando Prusio super la bavaraj en batalo de Dermbach (Turingio )1876 : Ameriko : en Bostono malfermiĝis Bostona Belarta Muzeo 1879 : Zuluangla Milito finita - ĉefurbo de Zululando Ulundi estis bruligita de britoj , kiuj devigis ties reĝon fuĝi1881 : Usono : en Alabamo malfermiĝis Universitato je Tuskegee por afrik-usonanoj 1884 : Parizo : transono de la Statuo de Libereco al usona ambasadoro kiel donaco de la franca nacio al la usona1890 : Sur Vavelo en Krakovo okazis refoja enteriga ceremonio de la cindroj de la pola poeto-profeto Adam Mickiewicz , alvenigitaj de Parizo 1902 : Filipin–usona milito finita - usonaj perdoj 4200 mortfalintoj kaj 2818 vunditoj, ĉefe pro tropikaj malsanoj , filipinaj perdoj pli ol 200 mil1905 : Malgrandaj Antiloj : eta erupcio finis trijaran aktivan periodon de la vulkano Monto Pelée sur Martiniko 1913 : Brita sufrageto Emily Davison falis dum Derbio sub ĉevalon de la reĝo de Georgo la 5-a - mortis svena post kelkaj tagoj1914 : En Vieno okazis funebra ceremonio de Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este kaj lia edzino Žofie Chotková , atence mortigitaj ses tagojn pli frue en Sarajevo Unua mondmilito :1920 : Soveta-Pola Milito : kontraŭofensivo de Miĥail Tuĥaĉevskij komenciĝis en Belorusio — pro rompo de pola defendlinio apud Auta kaj Berezina pola soldataro retiriĝis sur la tuta fronto1922 : En Rybnik oni subskribis protolon pri transpreno de parto de la Supra Silezio al Dua Pola Respubliko 1934 : Leó Szilárd patentigis teknologion de la uzo de neŭtronoj kune kun ĉena reakcio kaj koncepto pri sojla maso 1939 : Altrudita fondo de la Asocio de Judoj en Germanio Dua mondmilito :1945 : Ŝtatoj de Okcidenta Eŭropo agnoskis registaron de Karl Renner — oni deklaris, ke Aŭstrio kaj Vieno estos dividitaj laŭ 4 okupadaj zonoj1946 : Królewiec alinomiĝis al Kaliningrado , omaĝe al soveta militkrimulo Miĥail Kalinin 1946 : Pogromo de Kielce (Pollando ) — okazigita laŭ rusia scenaro1946 : En Gdańsk oni publike pendumis 6 skipanojn (en tio 5 virinoj) kaj 5 polajn helpantojn de estinta koncentrejo Stutthof en Libera Urbo Dancigo 1946 : Filipinoj sendependiĝis (de Usono )1947 : Stalinismo : en Skopin estis murdita dum fastostriko pola kolonelo Kazimierz Tumidajski, komandanto de Lublinia areo de la Pola Enlanda Armeo , arestita en 1944 de NKVD tuj post la sukcesa Operaco Tempesto en Lublinio 1950 : Radio Libera Eŭropo komencis disaŭdigi de Nov-Jorko tra disaŭdigilo en Frankfurto ĉe Majno - unue por Ĉeĥoslovakio kaj precize unu monaton pli poste por Hungario kaj Pola Popola Respubliko , kie aŭskultado (komencaj programoj daŭris duonhore) estis malpermesita kaj ĵamata , en 1952 komencis funkcii en Munkeno la pola radiostacio1953 : Imre Nagy iĝis ĉefministro de Hungario1957 : En Torino oni lanĉis la italan aŭtomobilon Fiat 500 1960 : Kun akcepto de Havajo kiel la 50-a subŝtato de Usono komence de la jaro, la 50-stela flago de Usono oficialiĝis1970 : Polinezio : Tongo akiris sendependecon de brita protektorato 1971 : En Kalifornio naskiĝis Koko , gorilino instruata komunikiĝadi pere de la usona signolingvo 1973 : Karibia Komunumo fondiĝis1975 : Arabaj teroristoj eksplodigis bombon en la centro de Jerusalemo - 13 personoj pereis kaj 72 vundiĝis1987 : Estinta ĉefo de Gestapo en Liono Klaus Barbie estis kondamnita de loka juĝejo al ĝisviva mallibero pro krimoj kontraŭ la homaro 1989 : Belgio : en Kortrejko unu viro pereis pro falo sur loĝejon de nestirata sovetia ĉasaviadilo MiG-23 , kies piloto eskapis de la ferdeko post ŝajna difekto , baldaŭ post starto de la pola urbo Kołobrzeg — la aviadilo mem flugis super GDR , FRG kaj Nederlando 1994 : Ruanda genocido : Kigalo , ĉefurbo de Ruando , estis konkerita de Ruanda Patriota Fronto, kio finis genocidon en la urbo1999 : Bronzepoka ĉieldisko de Nebra trovita en Germanio 2001 : En Litovio ekfunkciis unua registaro de Algirdas Brazauskas 2004 : En t.n. zono Ground Zero , post detruitaj ĝemelturoj WTC en Nov-Jorko , oni simbole komencis konstruon de One World Trade Center 2006 : Robert Fico iĝis ĉefministro de Slovakio2007 : Internacia Olimpika Komitato kunsidanta en Gvatemalo elektis rusan urbon Soĉi organizanto de Vintra Olimpiko en 2014 2008 : En bomba atenco en Minsko 54 personoj vundiĝis, en tio 3 serioze - tio iĝis preteksto por preno de fingrospuroj de milionoj da belorusoj 2009 : Statuo de Libereco remalfermita por la publiko post 8-jara fermo, kaŭzita de timo pri sekureco post la atencoj de la 11-a de septembro 2001 2010 : Bronisław Komorowski gajnis prezidentec-baloton en Pollando2012 : Malkovro de partikloj de la bosono de Higgs en la Granda Koliziigilo de Hadronoj - anoncita de CERN 2014 : Siria enlanda milito : usonaj paraŝutistoj norde de Sirio malsukcesis operacon liberigi el vilaĝo ostaĝojn enprizonigitajn de Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio 2015 : Ĉilio akiris sian unuan titolon en internacia futbalo venkante Argentinon en Amerika Pokalo 2017 : Germana politikistino Manuela Schwesig estas elektita unua ina ĉefministro de Meklenburgo-Antaŭpomerio 2022 : Invado de Rusio en Ukrainion :131-a tago de la rusa agreso : Ukraina stabo informis, ke perdoj de la malamiko pasinttage egalis al ĉ. 230 soldatoj, kaj i.a. 5 tankoj , 10 kirasitaj veturiloj kaj 3 sistemoj de artilerio; sur Serpento-insulo ukrainaj soldatoj hisis la flagon de Ukrainio ; regopovoj de Ukrainio denove invitis papon Franciko viziti la landon; Regiona Akuzistejo en Zaporiĵo komencis enketadon pri ŝtelo de pli ol 400 tunojn da greno kaj sunfloro Mondreago: Dum internacia konferenco en Lugano pri rekonstruo de Ukrainio la ĉefministro de Ukrainio Deniso Ŝmihal diris pri neceso elspezi 750 mld da usonaj dolaroj — en la konferenco partoprenas pli ol 40 ŝtatoj kaj internaciaj organizaĵoj; "napalma knabino" Phan Thị Kim Phúc eskortis 236 ukrainajn rifuĝintojn de Varsovio ĝis Kanado 2023 : Pasinttage Ukraina Aer-Armeo faris 16 atakojn, artilerio kaj raketaj taĉmentoj pripafis 3 kontraŭaviadajn sistemojn, 2 grupiĝojn de rusia armeo , 26 unuojn de artilerio en la fronto kaj stacion de radioelektronika batalo, kaj rusoj 61 fojojn pripafis Zaporiĵan provincon , en Sumia provinco pereis 6 personoj; Volodimir Zelenskij deklaris, ke Rusio mortigas civitanon de Ukrainio, Miĥail Saakaŝvili , per manoj de kartvel registaro — ambasadoro de Kartvelio devas forlasi Ukrainion; matene rusoj pripafis Pervomajsk en Ĥarkiva provinco , 43 personoj estis vunditaj, kune kun 12 infanoj; pasinttage sude de Ukrainio rusoj perdis 36 unuojn de armilaro kaj ĉ. 300 soldatojn (3 kompaniojn); ukrainoj eksplodigis rusan deponjon de municio en Makijivka Mondreago: en Ĥimki (Moskva provinco) brulas fabriko de mebloj ; pro atako de 5 ukrainaj senpilotaj aviadiloj al Internacia flughaveno Vnukovo 14 flugoj estis alidirektitaj; en Grozni rusa ĵurnalistino laboranta por "Novaja Gazeta " etis batita, oni razis ŝian kapon; rusaj retpiratoj atakis popularajn komunikilojn; Jens Stoltenberg plu oficos kiel ĝenerala sekretario de NATO , ĝis la 1-a de oktobro 2024; Nederlando transdonos pli ol 118 mln da eŭroj al Ukainio por eksterlanda komerco kaj kunlaboro en 2023; rusa produktisto de sterkoj EuroChem haltigas pro sankcioj laboron de sia fabriko en Litovio ; rusa ĉasaviadilo MiG-31 dum trejna flugo frakasiĝis aur Kamĉatko 1477 : Johano Aventino , germana humanisto , historiisto kaj klasika filologo (m. 1534 )1685 : Christian-Reichart , germana ĝardenisto loĝanta en Erfurto (m. 1775 )1715 : Christian Fürchtegott Gellert , germana verkisto, kies kantoj estis muzikigitaj (m. 1769 )1719 : Michel-Jean Sedaine , franca dramaturga verkisto, membro de Franca Akademio (m. 1797 )1779 : Heinrich Arnold Huyssen , germana industriisto kunfondinta ŝtaluzinon, politikisto (m. 1870 )1790 : George Everest , kimra geografo kaj ĉefgeodeziisto de Barato laŭ kiu nomiĝas Monto Everesto (m. 1866 )1790 : Friedrich van Calker , germana filozofo (m. 1870 )1799 : Oskaro la 1-a , reĝo de la unio Svedio-Norvegio strebinta al unuigo de Skandinavio (m. 1859 )1804 : Nathaniel Hawthorne , usona verkisto (m. 1864 )1807 : Giuseppe Garibaldi , itala politikisto kaj militisto, nacia heroo kontribuinta al unuigo de Italio (m. 1882 )1809 : Rasmus Nielsen , dana filozofo kaj verkisto, profesoro de la Universitato de Kopenhago (m. 1884 )1819 : John Henry Gurney , angla bankisto , politikisto kaj ornitologo (m. 1890 )1842 : Felix Frommelt , germana juristo kaj diplomato (m. 1886 )1845 : Pál Szinyei Merse , hungara pentristo, reprezentanto de impresionismo (m. 1920 )1854 : Victor Babeș , rumana bakteriologo , membro de Rumana Akademio (m. 1926 )1856 : Ödön Téry , hungara kuracisto, turisto , montgrimpanto (m. 1917 )1868 : Auguste Capé , franca kapitano kaj esperantisto , fondinto de la revuo "Tra la Mondo ", membro de Lingva Komitato (m. 1916 )1868 : Henrietta Swan Leavitt , usona astronomino, esploristino de cefeidoj , malkovrinta la Universon malantaŭ la Lakta Vojo (m. 1921 )1872 : Calvin Coolidge , 30-a prezidento de Usono dum kies prezidenteco okazis la Pakto Briand-Kellogg (m. 1933 )1891 : Petro Panĉ , ukraina verkisto (m. 1978 )1892 : Helmi Dresen , estona esperantistino kaj tradukistino, kontribuinta al Estona Antologio , fratino de Hilda Dresen , murdita de germanaj invadintoj (m. 1941 )1895 : Massimo Campigli , itala-germana pentristo (m. 1971 )1896 : Mao Dun , ĉina verkisto, ĵurnalisto kaj kritikisto (m. 1981 )1898 : Gulzarilal Nanda , ĉefministro de Barato , proksima al ideoj de Gandhi (m. 1998 )1903 : Jenő Szervátiusz , rumania hungara skulptisto (m. 1983 )1910 : Gloria Stuart , usona aktorino (m. 2010 )1919 : Jan Strzelecki , pola sociologo, eseisto, partoprenanto de la ribelo de Varsovio , konsilanto de Solidareco , murdita (m. 1988 )1927 : Béla Halász , hungara kuracisto, anatomo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio kaj de Academia Europaea (m. 2019 )1927 : Gina Lollobrigida , itala aktorino, fotoĵurnalistino kaj skulptistino, seksosimbolo (m. 2023 )1929 : Magda Šaturová , slovaka redaktorino, filozofino, tradukistino, ĉefredaktorino de Slovaka Antologio , honora membro de UEA (m. 2016 )1930 : Frunzik Mkrtĉan , sovetia komedia aktoro (m. 1993 )1932 : Sándor Széllyes , rumania hungara kantisto, deklamisto (m. 2006 )1933 : Valéria Berdál , hungara operkantisto (soprano), subreto (m. 2003 )1936 : Ferenc Bartis , hungara poeto kaj verkisto (m. 2006 )1946 : Péter Trokán , hungara aktoro, voĉoaktoro1948 : István Verebes , hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro, teatrestro, dramaturgo, prezentisto, komikisto1948 : Helmut Klünder , germana esperantisto (m. 2022 )1951 : Attila Grandpierre , hungara fizikisto, astronomo, (astrofizikisto ), ŝlagrokantisto, verkisto, memlernita-amatora historiisto, altlerneja instruisto, okupiĝanta ankaŭ pri historioj de praaj eŭraziaj popoloj1952 : Kati Bandi , rumania hungara tekstilistino, moddezajnistino1952 : Álvaro Uribe Vélez , prezidento de Kolombio 1955 : Árpád Deák , rumania hungara skulptisto1959 : Victoria Abril , hispana aktorino kaj kantistino1959 : József Toró , rumania hungara/hungara skulptisto1964 : Edi Rama , albana politikisto, urbestro de Tirano , membro de la parlamento de Albanio , ĉefministro1965 : Rosie Malek-Yonan, irana aktorino, reĝisorino kaj verkistino, poliglotino, defendantino de homrajtoj kaj aŭtorino de romanoj kaj dokumentaj filmoj pri asiria genocido sur teritorioj de la nuntempa Turkio, Irako kaj Irano1967 : Mohamed Sifaoui , alĝeria-franca ĵurnalisto kaj islamana verkisto1971 : Andrea Tompa , hungara verkistino, teatrokritikistino, redaktorino1972 : Nina Badrić , kroata kantistino kaj kantaŭtorino1972 : Anna Szabó T. , hungara poetino, verkistino kaj tradukistino1973 : János Dénes Orbán , rumania hungara poeto, verkisto, redaktoro1976 : Enikő Szabó , rumania hungara aktorino1987 : Leo Sakaguchi , germana diskĵokeo , denaska esperantisto 673 : Ecgberht la 1-a , reĝo de Kent, Anglio907 : Theotmar , salcburga ĉefepiskopo kaj abato de Arkiabatejo Sankta Petro 943 : Wang Geon , korea reĝo, fondinto de dinastio 973 : Udalriko el Augsburg , episkopo de Augsburg , sanktulo (n. 890 )975 : Gwangjong de Goryeo , korea imperiestro1307 : Rudolfo la 1-a , duko de Aŭstrio kaj Stirio , reĝo de Bohemio (n. 1282 )1335 : Henriko Karintia , duko de Karintio , grafo de Tirolo , reĝo de Bohemio (n. ĉirkaŭ 1265 )1336 : Sankta Izabela de Aragono , reĝino de Portugalio, sanktulino (n. 1271 )1541 : Pedro de Alvarado , hispana konkistadoro (de hodiaŭa Kubo, Meksiko, Gvatemalo, Salvadoro) (n. 1485 )1546 : Hajredin Barbarosa , turka admiralo en Otomana Imperio , la plej fama korsaro sur Mediteraneo (n. 1478 )1623 : Wiliam Byrd , angla komponisto kaj orgenisto, reprezentanto de la renesanca muziko (n. ĉirkaŭ 1539 )1715 : Christian Fürchtegott Gellert , germana verkisto de klerismo (m. 1769 )1754 : Philippe Néricault Destouches , franca verkisto, komediisto, diplomato (n. 1680 )1761 : Samuel Richardson , angla verkisto (n. 1689 )1761 : Johann Philipp Fresenius , germana teologo (n. 1705 )1768 : Johann Gottfried Borlach , germana inĝeniero kaj salekspluatisto (n. 1687 )1789 : Cláudio Manuel da Costa , brazila juristo kaj poeto, unu el la protagonistoj en la Minas-Ĝerajsa Konspiro (n. 1729 )1826 : John Adams , 2-a prezidento de Usono, subskribinto de la Usona Deklaro de Sendependeco (n. 1735 )1826 : Thomas Jefferson , 3-a prezidento de Usono, verkinto de la Usona Deklaro de Sendependeco (n. 1743 )1831 : James Monroe , 5-a prezidento de Usono, konata de la Doktrino de Monroe (n. 1758 )1848 : François René de Chateaubriand , franca verkisto, historiisto, diplomato (n. 1768 )1856 : István Ferenczy , hungara skulptisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1792 )1862 : Fanny Tarnow , germana verkistino, porvirina aŭtorino (n. 1779 )1868 : Jean René Constant Quoy , franca ŝipa kuracisto kaj zoologo, esploristo de suda Pacifiko kaj Aŭstralio (n. 1790 )1873 : Johann Jakob Kaup , germana naturalisto , sekvanto de la natura filozofio , populariganto de mastodonto (n. 1803 )1888 : Theodor Storm , germana verkisto kaj poeto (n. 1817 )1901 : Arthur Langhammer , germana pentristo (n. 1854 )1902 : Vivekananda , barata guruo , populariganto de la filozofio de jogo kaj vedanto en la okcidenta civilizo (n. 1863 )1905 : Élisée Reclus , franca geografo kaj geologo, apoganto de anarki-komunismo , favoriganta Esperanton en sia lasta libro La Homo kaj la Tero (n. 1830 )1910 : Giovanni Schiaparelli , itala astronomo, politikisto kaj historiisto pri sciencoj, malkovrinto de asteroido Hesperio (n. 1835 )1910 : Henrik Pap , hungara pentristo kaj grafikisto (n. 1864 )1918 : József Lévay , hungara poeto, tradukisto , instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio kaj de Societo Kisfaludy (n. 1825 )1920 : Max Klinger , germana skulptito, pentristo kaj grafikisto (n. 1857 )1921 : Antoni Grabowski , pola teknologo pri kemio , Varsovia pioniro de Esperanto , kiu unua alparolis al Zamenhof , fondinto de Esperanto-grupo en Rusio kontaktiĝanta kun eksterleĝa Esperanto-organizo en Varsovio , kunlaboristo de la unua esperantlingva revuo "La Esperantisto ", sekretario de UK 1905 , la patro de poezio , poligloto, aŭtoro de El Parnaso de Popoloj , Esperanto-vortaristo , tradukinto de Sinjoro Tadeo (n. 1857 )1927 : Ignác Ujváry , hungara pentristo kaj altlerneja instruisto (n. 1860 )1934 : Maria Skłodowska-Curie , pola fizikistino kaj kemiistino ricevinta Nobel-premiojn pri nuklea fiziko kaj nuklea kemio, malkovrintino de radioaktivaj kemiaj elementoj radiumo kaj polonio (n. 1867 )1938 : Suzanne Lenglen , franca tenisistino , unua internacia stelulino (n. 1899 )1940 : Ferenc Vendrei , hungara aktoro, dramverkisto (n. 1859 )1941 : Viktimoj de la germana Intelektul-kampanjo el inter 40 polaj intelektuloj en Lvovo fare de Einsatzgruppen :1942 : Icek Jurysta , pola-juda esperantistino, aktivulo de Sennacieca Asocio Tutmonda , kontribuanta al Esperanto-gazetoj (interalie "Sennaciulo ", "Sennacieca Revuo " kaj "Literatura Mondo "), tradukisto de polaj kaj jidaj tekstoj, gasumita de germanoj en Aŭŝvico (n. 1903 )1943 : Władysław Sikorski , pola generalo, politikisto, ĉefministro de la pola ekzila registaro , Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento , murdita (n. 1881 )1945 : Zsigmond Jakabházy , hungara kuracisto, universitata profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1867 )1948 : Monteiro Lobato , brazila infanverkisto kaj aŭtoro de sciencfikcio , reprezentanto de la literaturo de Brazilo (n. 1882 )1957 : Adolf Dietrich , svisa "naiva" "farbisto" kaj pentristo (n. 1877 )1963 : Adolf Meschendörfer , transilvania verkisto kaj pedagogo (n. 1877 )1970 : András Mikola , rumania hungara pentristo kaj pedagogo (n. 1884 )1971 : Károly Berde , hungara kuracisto, dermatologo (n. 1891 )1972 : István Szentkirályi , rumania hungara pediatro, universitata profesoro (n. 1906 )1976 : Jonatan Netanjahu , israela milita heroo, komandanto de pluraj operacoj, postsekvanto de terorisma organizaĵo Nigra septembro (n. 1946 )1978 : Ladislav Boháč , ĉeĥa aktoro (n. 1907 )1978 : Wolfgang Vulpius , germana literatursciencisto (n. 1897 )1983 : John Bodkin Adams , brita kuracisto, suspektita pri seriaj murdoj (n. 1899 )1987 : Tiberio Morariu , rumana Esperanto-instruisto laŭ Cseh-metodo kaj redaktoro, loĝinta en Svedio, instruinta Internacian lingvon al pli ol 10 mil personoj en 20 landoj (n. 1901 )1992 : Ástor Piazzolla , argentina tango -muzikisto, virtuozo de bandonio (n. 1921 )1993 : Viktória Balogh , hungara esperantistino , profesoro pri matematiko (n. 1929 )1995 : Éva Gábor , usona aktorino kaj kantistino, kantisto (n. 1919 )1995 : Bob Ross , usona pentristo kaj artinstruisto (n. 1942 )1997 : József Zimán , rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1905 )2000 : Gustaw Herling-Grudziński , pola verkisto, malliberulo de sovetaj puntendaroj, laboranto de Radio Libera Eŭropo/Radio Libero , kritikisto de komunista diktaturo , kunlaboranto de "Kultura ", partoprenanto de la batalo de Monte Cassino (n. 1919 )2002 : Laurent Schwartz , franca matematikisto (n. 1915 )2003 : Barry White , usona kantisto (n. 1944 )2003 : Karl Sigurethsson , islanda maristo, maŝinisto kaj islanda esperantisto (n. 1915 )2008 : Lee Chong-Yeong , korea esperantisto , prezidanto de Korea Esperanto-Asocio kaj prezidanto de UEA , profesoro de AIS , kunaŭtoro de la Historio por malfermi estontecon , honora membro de UEA (n. 1932 )2010 : Mohammad Hussejn Fadlallah , libana ulemo kaj ajatolo (n. 1935 )2011 : Otto von Habsburg , aŭstra arkiduko kaj politikisto (n. 1912 )2016 : Magda Kohut , hungara aktorino kaj voĉoaktoro (n. 1928 )2016 : Abbas Kiarostami , irana filmreĝisoro, scenaristo, muntisto , produktoro (n. 1940 )2017 : Daniil Aleksandroviĉ Granin , rusa verkisto kaj eseisto (n. 1919 )2022 : Remco Campert , nederlanda poeto (n. 1929 )La 4-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro ):