3868 Mendoza

asteroido

3868 Mendoza estas malgranda tre hela duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita la 24-an de septembro 1960 de la usona astronomo Tom Gehrels kaj de la nederlandaj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la observatorio de Leiden.

3868 Mendoza
asteroido
asteroido
Oficiala nomo3868 Mendoza
Aliaj nomoj4575 P-L; 1935 SA1 ;
1952 HV3; 1953 TD2 ;
1977 KD1
Malkovro
MalkovrintojTom Gehrels
I. van Houten-Groeneveld
C. J. van Houten
Dato de malkovro24-a de septembro 1960
Loko de malkovroMonto Palomar kaj Leiden
Orbitaj ecoj
Asteroida familioasteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
349,137 Gm (2,334 AU)
314,788 Gm (2,104 AU)
383,486 Gm (2,563 AU)
Discentreco0,09838
Meza anomaliangulo76,055°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo8,111°
Periodo1302,280 tagoj (3,565 jaroj)
Meza cirkulrapido19,50 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
171,520°
Argum. de periapsido185,710°
Terdistanco
- Minimuma

164,628 Gm (1,1005 AU)
Naturaj satelitoj1
Fizikaj ecoj
DiametroKombinata : 9,35 ± 0,05 km
Ĉefa korpo : 9,13 ± 0,05 km
Rotacia periodotago (2,7709 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo0,218 ± 0,032 (JPL)
0,162 ± 0,029 (R, Johnston)
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo12,6
vdr

Tom Gehrels fotis ĝin sur unu el la 130 fotajn platojn eksponitaj en septembro kaj oktobro 1960, per la Schmidt-teleskopo de 48 coloj (122 cm) de la Observatorio de la Monto Palomar (apud San-Diego).
Tiuj platoj, poste senditaj en Leiden (Nederlandon), estis ekzamenitaj de la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten dum la sekvantaj jaroj.

Nomo

Ĝia nomo honoras la meksikan astronomon Eugenio E. Mendoza Villareal (19272019).[1][2]

Laŭ JPL Small-Body Database, ĝi havas diametron de 8,628 ± 0,157 km kaj albedon de 0,218 ± 0,032; Robert Johnston atribuas al ĝi diametron de 9,35 ± 0,05 km kaj albedon de nur 0,162 ± 0,029.

Satelito

Ĝia satelito estis malkovrita la 25-an de aprilo 2009 de J. Oey, P. Pravec, P. Kušnirák, K. Hornoch, J. Brinsfield, V. G. Chiorny, D. Pray, M. Pikler kaj M. Husarik, per observoj de ĝia luma kurbo elde diversaj observatorioj, anoncita la 6-an de junio 2009.

La diametro de tiu satelito estas 2,01 ± 0,18 km, ĝi orbitas kun periodo de 24,38 horoj (1,016 tago) je distanco de ĉ. 20 km de la ĉefa korpo. Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (3001 - 4000)Poste:
3867 Shiretoko3868 Mendoza3869 Norton