3-Pentanolo

kemia kombinaĵo
3-Pentanolo
3-Pentanolo
Plata kemia strukturo de la
3-Pentanolo
3-Pentanolo
Tridimensia kemia strukturo de la
3-Pentanolo
3-Pentanolo troviĝas en la pomoj.
Kemia formulo
C5H12O
CAS-numero-kodo584-02-1
ChemSpider kodo10947
PubChem-kodo11428
Merck Index15,7232
Fizikaj proprecoj
Aspektosenkolora senodora likvaĵo
Molmaso88.15 g·mol−1
Denseco0.8203g cm−3
Fandpunkto−8 °C
Bolpunkto116 °C
Refrakta indico 1,4104
Ekflama temperaturo34 °C
Memsparka temperaturo360 °C
Acideco (pKa)18.18[1]
SolveblecoAkvo:55 g/L[2]
Mortiga dozo (LD50)1870 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
RiskojR 10 R20 R37 R66 R37/38 [3]
SekurecoS36/37 S46
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoDamaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝojH226, H315, H319, H332, H335[4]
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P271, P280, P302+352, P303+361+353, P304+312, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P370+378, P403+233, P403+235, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

3-Pentanolo3-amila alkoholo estas sekundara alkoholo, unu el la 8 izomeroj de la amila alkoholo, estigita per hidratigo de la amileno ekde krakita petrolo. La komerca produkto enhavas etajn kvantojn da izomeraj alkoholoj kun pli alta aŭ pli malalta denseco samkiel kelkaj poluaĵoj.

Bonvolu ne konfuzi...
3-Pentanolo
T-amila alkoholo
CAS-numero 584-02-1
CAS-numero 75-85-4
Ili estas izomeroj sed la unua prezentas la hidroksilon en la tria karbono de la amila kateno (sekundara karbono) dum la dua prezentas la hidroksilon sur terciara karbono.

Du-etil-karbinolo estas vaste uzata kiel gustiga kaj flotiga agento por neferaj ercoj. Ĝi estas solvebla en organikaj solvantoj tiaj kiaj duetila etero, benzeno kaj etanolo sub meditemperaturo.

Ĝi estas biogena volatila organika kombinaĵo kaj uzata kiel reakcianto en sintezo de pura bromo-pentano por infra-ruĝaj normoj.[5]

Kemie, oni povas konstati, en la strukturo de la 3-pentanolo, la ekziston de du metilaj grupoj (-CH3) (sidantaj respektive en la karbonoj 1 kaj 5) samkiel du metilenaj grupoj (CH2-) (sidantaj respektive en la karbonoj 2 kaj 4) tute simetriaj. 3-pentanolo spertas tipajn reakciojn de la alifataj alkoholoj kun malaltaj molekulaj pezoj. Ĝi ne estas pli toksaj ol la aliaj amilaj alkoholoj.

Sintezo

  • 3-pentanolo estas sintezata per reduktigo de la 3-pentanono:

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj