El Vikipedio, la libera enciklopedio
La 21-a de septembro estas la 264-a tago de la jaro (la 265-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro . 101 tagoj restas.
Je la 21-a de septembro okazis, interalie:
37 : Imperiestro Kaligulo estis anoncita de Romia Senato patro de hejmlando 1170 : Normandoj konkeris Dublinon 1217 : Livonia Frataro invadis Baltion - batalo de Viljandi (Estonio)1433 : Malvenko de husmovado en batalo de Hiltersried (Bavario )1457 : Germanio : Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo fondita1451 : Al judoj en Nederlando oni ordonis porti identigilon sur la vestaĵoj 1520 : Sulejmano la 1-a iĝis sultano kaj kalifo de Konstantinopolo 1551 : Nacia Aŭtonoma Universitato Meksika fondiĝis1620 : Bohemia ribelo: imperia armeo gvidata de Baltasaren Marradas komencis sieĝi Třeboň 1676 : Inocento la 11-a iĝis papo1776 : En la usona subŝtato Delavaro oni konstitucie malpermesis sklavecon 1776 : Granda Incendio de Novjorko detruis kvaronon de la urbo - eksplodinta nokte de la 21-a/22-a de septembro1792 : Proklamo de la abolicio de la reĝeco : Ludoviko la 16-a estis formale detronigita de la franca Nacia Konvencio - Unua Respubliko de Francio proklamiĝis1793 : Kun malfermo de banejo en Heiligendamm la urbo iĝis unua germana marbanejo 1810 : Venezuelo : en Merido fondiĝis Universitato de Andoj 1812 : Krimeo : Nikita botanika ĝardeno fondita1818 : Britaj kolonioj : britoj malfondis Marathan Imperion en Barato 1818 : Germanoj fondis unuan setlejon en suda Kaŭkazio 1823 : Esoterismo : laŭ usona viziulo Joseph Smith vizitis lin profeto Moroni , el kio sekvis bazo por la Libro de Mormono 1869 : Nova Reĝa Kortegoteatrejo je Dresdeno , konstruita de Gottfried Semper , estis detruita en incendio 1887 : Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Justicio 1901 : Pollando : imperiestro Francisko Jozefo la 1-a donis urborajton al pli ol 670-jara vilaĝo Jaworzno 1914 : Unua Mondmilito 1920 : Soveta-Pola Milito : en Rigo komenciĝis pacaj interparoloj kun venkitaj bolŝevikoj 1921 : En germana urbo Oppau (nun antaŭurbo de Ludwigshafen ) okazis eksplodo en kemia konzerno BASF - 561 personoj pereis kaj pli ol 2000 vundiĝis1924 : Dua Pola Respubliko : Stefan Żeromski finis laboron pri la romano Antaŭprintempo 1928 : Kvartaga striko de 10 mil lodzaj teksistoj komenciĝis en Pollando1930 : Germana inĝeniero Johann Ostermeyer ekproponis patenton pri fulmlumilo por fotistoj1931 : Brita pundo retiriĝis de la orbazo 1933 : Germanio : en Leipzig komenciĝis proceso pri la incendio de Reichstag 1937 : Angla verkisto John Ronald Reuel Tolkien eldonis La Hobiton 1937 : Ŝtata funebro de la prezidento de Ĉeĥoslovakio Tomáš Garrigue Masaryk fariĝis granda manifestiĝo de malĝojo, sed ankaŭ de fido al demokratio de ĉiuj demokratie sentemaj civitanoj, sendepende de nacieco 1938 : Senditoj de Britio kaj Francio ultimate deziras, ke prezidento Edvard Beneš ŝanĝu sian negativan respondon al la anglofranca noto, la registaro, aliflanke, konsentis cedi Sudetojn al GermanioDua Mondmilito 1939 : 5-a tago de la Soveta invado en Pollandon (kompletigaj tag-eventoj): Ruĝa Armeo okupis Pinsk kaj konkeris Kovel (nun en Volina provinco ); sukcesa dutaga kontraŭstaro al sovetaj invadintoj dum la heroa defendo de Grodno — la Ruĝa Armeo perdis ĉirkaŭ 800 soldatojn, en tio vunditojn kaj perdiĝintojn, kaj ĉirkaŭ 20 tankojn — malfruvespere ĝi venĝe komencis pafmortigi dum du tagoj ĉirkaŭ 300 defendantojn de la urbo (poste mortigataj dum provo trairi proksiman landlimon kun Litovio por tie batali ekde la 16-a vivjaro); generalo Władysław Langer decidis pri redono de Lvovo al la Ruĝa Armeo;21-a tago de la germana-pola milito (pli da eventoj): defendo de Palmiry komenciĝis; de Varsovio oni evakuis laŭ vojo al Radzymin 178 membrojn de diplomatia korpuso kaj 1200 fremdlandanojn; germanoj fermis sieĝo -ringon ĉirkaŭ Varsovio, plifortigis artilerian pripafon kaj regrupiĝis por sturmo ; Luftwaffe atakis Varsovion kaj polajn soldatojn sude de Lublinio — apud Zamość polaj trupoj batalis kontraŭ germanaj unuoj ; Gestapo fermis agadon de la Universitato de Poznań ; germanoj pafmortigis en Przemyśl 18 judojn kaj en malliberejo de Rawicz 11 polojn, ĉefe sileziajn ribelintojn ; en Moskvo oni subskribis germanan-sovetan armean protokolon - germana flanko sindevigis retirigi parton de siaj taĉmentoj por ke la forlasitajn teritoriojn povu aneksi la soveta armeo; generalo de germana terarmeo ordonis - komisiite de Hitler - murdi polan intelektularon ; germanaj regopovoj decidis transloki ĉiujn ciganojn de Tria Regno , Aŭstrio kaj Protektorato Bohemio kaj Moravio , ĉirkaŭ 30 mil personoj, al teritorio de venonta Ĝenerala Gubernio ; rumana ĉefministro Armand Călinescu estis atencita en Bukareŝto de membroj de faŝisma Legiana movado ; Hitler ordonis nomi Gdynia de la hodiaŭa tago Gotenhafen (urbo de gotoj )1940 : Germana okupado de Pollando : de Varsovio al koncentrejo en Aŭŝvico foriris transporto kun 1 705 personoj; pola generalo Stanisław Maczek post fuĝo de Francio alvenis al Britio ; Luftwaffe komencis ataki aviadajn fabrikojn 1941 : Regopovoj de ĜG ordonis dum semajno redoni preĝ -librojn kaj kant-librojn kun teksto de la kanto Boże coś Polskę ; membroj de Pola Rezistomovado detruis germanajn flagojn en Katowice ; Orienta Fronto : en Ukrainio germana 52-a Armea Korpuso okupis Krsnohrad (Ĥarkiva provinco )1942 : Sovetaj bombaviadiloj nokte de la 20-a/21-a de septembro bombis Varsovion ; germanoj likvidis geton en Wieruszów kaj en Poznań senkapigis 12 polojn; Operaco Reinhardt : en Varsovia geto germanoj finis grandan likvidan agadon, komencitan la 22-an de julio 1942 - pli ol 250 mil judojn ili forveturigis al ekstermejo Treblinka , 11 mil ili direktis al diversaj laborlokoj kaj surloke ili pafekzekutis ĉirkaŭ 6 mil personojn, de Suchedniów al Treblinka ili forveturigis ĉirkaŭ 4,5 mil judojn; testoflugo de la usona strategia bombaviadilo Boeing B-29 Superfortress 1943 : Dum germana evakuo de haveno Bastia sur Korsiko pola submarŝipo "Dzik" (Apro) sinkigis 2 transport-ŝipojn , unu trenŝipon , kaj 7 boatojn por rapidaj albordiĝoj; polaj soldatoj aranĝis en militistejo apud Teherano koncerton de polaj kantoj kaj pola muziko ; Grekio : en la masakro de Kefalonio Germana Armeo komencis sur la insulo ekzekuton de 5 155 italaj soldatoj de Infanteria Divizio (ĝis la 26-a de septembro)1944 : Ribelo de Varsovio (pli da evetoj): kvartalo Marymont ĉesis batali — germanoj eksplodigis malliberejon Pawiak kun virinoj; en kvartalo Czerniaków germanoj murdis en konkerita brikdomo 122 vunditojn kun kapitano kaj pendumis 12 virojn kun pastro - 17 vunditojn savas zorganta pri ili kuracistino ; la lasta alianca aviadila helpo super Varsovio kaj ĉirkaŭaĵo - multaj pilotoj pereas, en la ĉefurbo oni ricevis 45 malsuprenĵetaĵoj; en kinejo Palladium estas montrata la dua parto de la filma kroniko Varsovio batalas ; seninterrompa germana atako al Czerniaków - ribelantoj defendas nur 2 domojn kaj mallarĝan aliron al Vistulo ; dua soveta okupado de Pollando: malamike rilatanta al la leĝaj regopovoj en ekzilo la politike marĝena Centra Popola Komitato agnoskis komunistan Polan Komitaton de Nacia Liberigo kiel provizoran registaron; Operaco Market Garden : pola Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado de generalo Stanisław Sosabowski alteriĝis en Driel (apud Arnhem ) — ĉiujare lokaj nederlandanoj festas la liberigon de Driel, la generalo estis rehonorigita nur en 2006 (de britoj elektita kiel la propeka kapro )1957 : Olavo la 5-a iĝis reĝo de Norvegio1964 : Malto fariĝis sendependa de Britio 1965 : Gambio , Maldivoj kaj Singapuro aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj 1971 : Barejno , Butano kaj Kataro aniĝis al UN 1971 : En Pollando komenciĝis proceso kontraŭ membroj de la plej granda kontraŭkomunisma konspira organizaĵo "Ruch", aginta en la jaroj 1965-19701976 : Sejŝeloj aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj 1976 : En Vaŝingtono ĉilia politikisto Orlando Letelier estis murdita de sekretaj servoj de Augusto Pinochet 1980 : Senkomunismigo : Pola Radio laŭ aprobo de la aŭtoritatoj disaŭdigis meson , post 41-jara paŭzo — plenumo de unu el 21 postuloj de "Solidareco "1981 : Belizo (Brita Honduro ) fariĝis sendependa de Britio1984 : Brunejo aniĝis al UN 1990 : Itala juĝisto Rosario Livatino estis murdita de mafio 1991 : Kadre de la disfalo de Sovetunio per 99% de voĉdonoj en referendumo Armenio fariĝis sendependa1993 : Rusio : Prezidento Boris Jelcin malfondis per dekreto Kongreson de Popolaj Deputitoj — komenco de la konstitucia krizo en Rusio1996 : Leĝo pri protekto de geedzeco estis aprobita de Usona Kongreso , malpermesante federacian agnoskon de samseksaj edzeco kaj edzineco , permesante al subŝtatoj adopti ajnan edzecan difinon laŭ sia elekto1999 : Tajvano : tertremo en Ĉiĉio , centre de la insulo2004 : Kaliningrada provinco (Rusio ): tertremo sentebla en Pollando (la plej granda en ties historio), Ĉeĥio , Litovio , Belorusio kaj Rumanio 2004 : En Dubajo oni komencis konstrui nubskrapulon Burĝ Ĥalifa 2004 : Nacia Muzeo de Amerikaj Indianoj fondiĝis en Vaŝingtono 2009 : Faligita kaj forigita de Honduro prezidento Manuel Zelaya sekrete revenis al la ĉefurbo Tegucigalpo , kie li kaŝiĝis en la ambasadejo de Brazilo 2011 : Post 31 jaroj usona rok-muzika grupo R.E.M. malfondiĝis2013 : En Najrobio , la ĉefurbo de Kenjo , somaliaj teroristoj de grupiĝo Al Ŝabab eniris komercan centron prenante ostaĝojn - la krizo daŭris ĝis la 24-a de septembro, kiam la centro estis rekonkerita, 71 personoj pereis kaj 175 vundiĝis2014 : Papo Francisko vizitis dum 11 horoj la ĉefurbon de Albanio - Tiranon 2015 : Somalio : dekkelkaj personoj pereis en registara kvartalo de la ĉefurbo Mogadiŝo , rezulte de eksplodo de bombaŭto 2019 : Tertremo skuis la albanan havenon de Duraso — 49 homoj estis vunditaj en la ĉefurbo Tirano Invado de Rusio en Ukrainion 2022 : 210-a tago de la rusa agreso : Post anonco fare de Putin de la parta mobilizo de 300 mil viroj, en Rusio oni tuj foraĉetis ĉiujn biletojn al hodiaŭaj flugoj al Istanbulo , Erevano , Bakuo kaj al Kazaĥio (la prezoj pluroble altiĝis) — en Moskvo paniko sur borso , rekrut-retejo ĉesis funkcii; oni ĝis nun elterigis korpojn de 320 civiluloj kaj 18 soldatoj el amastombo en Izjum , oftege kun rompitaj kruroj kaj spuroj de torturoj; Valerij Zaluĵnij : Armitaj fortoj de Ukrainio de 8 jaroj kaj 7 monatoj haltigas armilan agreson de Rusio kontraŭ nia ŝtatoMondreago: Dum pintkunveno de UN en Novjorko Prezidanto de Usono konstatis, ke Rusio fie perfortis la Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj dum agreso kaj nun dum organizo de falsaj referendumoj ; Britio kiel laŭvica ŝtato anoncis, ke sur okupataj de Rusio teritorioj neniam agnoskos ŝajnajn referendumojn sub pafarmilaj tubujoj; Turkio anoncis, ke ne agnoskos referendumojn en Donbaso ; Ursula von der Leyen kaj Liz Truss komune kondamnis agadon de Rusio en Ukrainio kaj pritaksis, ke anoncita de Putin "parta mobilizo " konfirmas malfortecon de Rusio kaj sensukcesan invadon ; Rusio liberigis, danke al perado de Sauda Arabio , 10 eksterlandajn militkaptitojn , i.a. de Svedio , Kroatio kaj Britio (5); post protestoj en 38 rusiaj urboj kontraŭ mobilizo oni jam arestis ne malpli ol 1 311 personojn, plej multe en Sankt-Peterburgo kaj Moskvo ; Joe Biden anoncis laŭvican helpofaskon de nutra kaj humanitara helpo por Ukrainio, valoran 2,9 mld da dolaroj; Volodimir Zelenskij : Rusio devus esti agnoskita kiel sponsoro de terorismo en ĉiuj landoj, sur ĉiuj niveloj 2023 : Maŭzoleo de Martirologio de Polaj Vilaĝoj en Michniów (distrikto Skarżysko ): komenco de scienca konferenco pri "Pola vilaĝo dum la dua mondmilito" kun aparta konsidero de germanaj militkrimoj 1154 : Sanĉa de Kastilio kaj Pollando , infantino de Kastilio kaj reĝino de Aragono (m. 1208 )1328 : Imperiestro Hongvuo , ĉina fondinto kaj la unua imperiestro de Dinastio Ming (m. 1398 )1415 : Frederiko la 3-a , imperiestro de la Sankta Romia Imperio , unua el dinastio Habsburgoj (m. 1493 )1452 : Girolamo Savonarola , itala religia reformisto, sanktulo de anglikanismo kaj mariavitismo , ekzekutita (m. 1498 )1568 : Salome Alt , konkubino de la salburga ĉefepiskopo kaj princo Wolf Dietrich (m. 1633 )1640 : Filipo de Francio , duko de Orleano (n. 1640 )1689 : Jan Klemens Branicki , pola aristokrato , komandanto de pola armeo (m. 1771 )1727 : Péter Zöld , hungara romkatolika pastro, historiisto (m. 1795 )1758 : Antoine-Isaac Silvestre de Sacy , franca orientalisto , tradukisto, verkisto, sekretario de la Akademio de Surskriboj kaj Beletro de Francio (m. 1838 )1784 : Carl Thomas Mozart , aŭstra pianisto (m. 1858 )1791 : István Széchenyi , hungara grafo, fondinto de Hungara Scienca Akademio , entreprenisto, konstruisto de la Széchenyi-Ĉenponto (m. 1860 )1792 : Johann Peter Eckermann , germana verkisto kaj sekretario de Goethe (m. 1854 )1792 : Hieronymus von Bayer , germana juristo kaj profesoro (m. 1876 )1792 : Matthäus Zell , franca teologo kaj reformisto, rektoro de la Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo (m. 1854 )1817 : Sándor Gaál , hungara honvedgeneralo (m. 1871 )1825 : Franz Pfanner , aŭstra misiisto (m. 1909 )1840 : Murad la 5-a , sultano de Otomana Imperio (m. 1904 )1842 : Abd-ul-Hamid la 2-a , sultano de Otomana Imperio (m. 1918 )1853 : Heike Kamerlingh Onnes , nederlanda Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de superkonduktiveco (m. 1926 )1860 : Hugó Preisz , hungara kuracisto, bestkuracisto, patologo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1940 )1860 : Gustav Leutelt , germanlingva verkisto kaj pedagogo (m. 1947 )1866 : H. G. Wells , brita verkisto (m. 1946 )1868 : Eduard Norden , germana filologo (m. 1941 )1869 : Carlo Airoldi , itala laboristo, maratonisto (m. 1929 )1872 : Henry Tingle Wilde , angla oficiro sur Titanic (m. 1912 )1874 : Gustav Holst , angla komponisto, trombonisto , pedagogo (m. 1934 )1874 : János Jabloniczky , hungara advokato, parlamenta deputito, viktimo de soveta gulago (m. ĉ. 1950 )1886 : József Lestyán , hungara arthistoriisto (m. 1952 )1888 : Martin Benka , slovaka pentristo kaj grafikisto, titolita nacia artisto , desegninta serion da bildkartoj kun esperantaj temoj kaj verkinta kelke da esperantlingvaj rakontoj, pentrinta portreton de L.L. Zamenhof (m. 1971 )1891 : Karl Minor , angla reklamisto kaj eldonisto, esperantisto, membro de Lingva Komitato , redaktoro de "La Gajulo ", tradukisto de la dramo Natan la Saĝulo (m. 1946 )1894 : Blanka Péchy , hungara aktorino, verkistino, profesoro (m. 1988 )1895 : Sergej Jesenin , rusia, soveta poeto (m. 1925 )1895 : Juan de la Cierva , hispana pioniro de aviado (m. 1936 )1896 : Franz Karl Franchy , rumana-aŭstra ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1972 )1902 : Luis Cernuda , hispana poeto kaj literatura kritikulo , reprezentanto de Generacio de la 27a (m. 1963 )1902 : Ruhollah Ĥomejni , islama klerikulo kaj gvidanto de la Irana Revolucio de 1978 (m. 1989 )1902 : Toyen , ĉeĥa pentristino, skizistino, ilustristino, membro de superrealisma movado (m. 1980 )1904 : Gerő Buzás , hungara verkisto (m. 1987 )1905 : István Incze , rumania hungara pentristo (m. 1978 )1910 : József Balla , rumania hungara pentristo (m. 1991 )1912 : Lajos Szabó , hungara dramverkisto (m. 1983 )1917 : Zoltán Ander , rumanihungara kuracisto (m. 1994 )1919 : Kwame Nkrumah , unua prezidento de Ganao (m. 1972 )1920 : Leonid Vladimirski , soveta, rusia grafikisto (m. 2015 )1921 : Chico Hamilton , usona ĵaza drumisto (m. 2013 )1926 : Donald A. Glaser , usona Nobelpremiita fizikisto inventinta bobelkameron (m. 2013 )1928 : Édouard Glissant , franca verkisto de karibea pensado kaj kulturo (m. 2011 )1929 : Sándor Kocsis , hungara futbalisto (m. 1979 )1929 : Ferenc Puskás , rumania hungara fizikisto, universitata profesoro1931 : Magda Bunta , rumania hungara historiistino (m. 1995 )1934 : Leonard Cohen , kanada bardo kaj poeto (m. 2016 )1941 : Ferenc Kerek , rumania hungara kemiisto1944 : Steve Beshear , usona politikisto1946 : Moritz Leuenberger , prezidento de Svislando1947 : Stephen King , usona horora verkisto1950 : Bill Murray , usona aktoro1951 : Aslan Masĥadov , ĉeĉena politikisto, stabestro , prezidento de la neagnoskita Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio , partizano, teroristo serĉita tutmonde, mortigita dum operaco de rusiaj sekretaj servoj (m. 2005 )1952 : Anneliese Michel , germana studentino, ekzorcata (m. 1976 )1954 : Abe Shinzo , ĉefministro de Japanio 2006-2007 kaj 2012-2020 (m. 2022 )1955 : Mika Kaurismäki , finna kino-reĝisoro1957 : Kevin Rudd , ĉefministro de Aŭstralio1961 : Nancy Travis , usona aktorino1965 : Cheryl Hines , usona aktorino1972 : Levente Szente B. , rumania hungara poeto, ĵurnalisto1983 : Ágnes Kosza , rumania hungara violistino-19 : Vergilio , latina poeto, aŭtoro de la epopeo "Eneado ", enestanta en esperantlingva Antologio Latina (n. -70 )687 : Konono , papo, arestita kaj deportita (n. nekonata)1327 : Eduardo la 2-a , reĝo de Anglio kaj princo de Kimrujo kiel la unua angla nobelo (n. 1284 )1481 : Bartolomeo Sacchi , itala soldato, verkisto kaj bibliotekisto de Vatikana Biblioteko (n. 1421 )1520 : Viktorin Kornel , ĉeĥa humanisto kaj tradukisto de juraj verkoj, profesoro de la Universitato de Karolo (n. 1460 )1558 : Karlo la 5-a , imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1500 )1576 : Gerolamo Cardano , itala kuracisto, matematikisto, inventisto kaj astrologo (n. 1501 )1631 : Federiko Borromeo , itala ĉefepiskopo de Milano , kardinalo (n. 1564 )1699 : Giuseppe Sardi , itala arkitekto (n. 1624 )1709 : Ivan Mazepa , ukraina nobelo kaj diplomato, gvidanto de kozakoj (n. ĉirkaŭ 1644 )1832 : Walter Scott , skota verkisto kaj poeto (n. 1771 )1837 : Amália Bezerédj , hungara infanĝardenistino kaj verkistino por infanoj (n. 1804 )1837 : Georg Ludolf Dissen , germana klasika filologo (n. 1784 )1839 : Gottfried Weber , germana muzikteoriisto kaj komponisto (n. 1779 )1851 : Carl Leberecht Schwabe , germana urbestro kaj politikisto (n. 1778 )1860 : Arthur Schopenhauer , germana filozofo , reprezentanto de ekstrema pesimismo , influata de budhismo , taoismo kaj vedanto (n. 1788 )1866 : Karl Ludwig Hencke , germana amatora astronomo (n. 1793 )1897 : Otto Heyden , germana pentristo (n. 1820 )1904 : Hinmatujalatkit , ĉefo de la indiana gento de nezpercoj (n. 1840 )1905 : Rudolf Baumbach , germana verkisto kaj poeto (n. 1840 )1933 : Mijazaŭa Kenĝi , japana poeto, verkisto de infana literaturo , vegetarano , esperantisto (n. 1896 )1937 : Bernát Munkácsi , hungara lingvisto, etnografo, akademiano (n. 1960 )1938 : Ivana Brlić-Mažuranić , kroata verkistino, poetino, ĵurnalistino, aŭtorino de fabeloj 1939 : Tadeusz Jasiński , pola knabo, defendinto de Grodno dum la soveta invado en Pollandon , mortinta kiel "viva ŝildo " sur tanko (n. 1926 )1942 : Jenő Metzler , hungara bankisto , vicprezidanto de ŝparkasejo (n. 1870 )1945 : Lőrinc Siklódy , hungara skulptisto ankaŭ de altreliefoj (n. 1876 )1947 : Heinrich August Luyken , germana-brita esperantisto, evangelia kristano kaj verkisto, konata de la romano Pro Iŝtar kaj aliaj aventuraj romanoj , aŭtoro de la libro Palestino kaj la Biblio (n. 1864 )1947 : Ernst Polak , aŭstra literaturkritisto, ĵurnalisto kaj literaturagento (n. 1886 )1954 : Mikimoto Kokichi , japana malkovrinto de la perlobredado (n. 1858 )1957 : Haakon la 7-a , reĝo de Norvegio (n. 1872 )1964 : Otto Grotewohl , germana politikisto (n. 1894 )1975 : Miĥas Lynkoŭ , belorusa verkisto kaj tradukisto al la belorusa lingvo (n. 1899 )1976 : Orlando Letelier , ĉilia diplomato, murdita (n. 1932 )1976 : Géza Vámszer , rumania hungara instruisto, pentristo, etnografo (n. 1996 )1977 : Adolf Grohmann , aŭstra ŝemidisto kaj arĥeologo1987 : Jaco Pastorius , usona ĵaz-basisto kaj komponisto (n. 1951 )1990 : Rosario Livatino , itala juĝisto kontraŭbatalanta mafion , murdita, Servisto de Dio (n. 1952 )1992 : Alajos H. József Tauszik , hungara/rumania hungara pastro, eklezihistoriisto (n. 1904 )2002 : Kázmér Vajnovszki , rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1928 )2015 : Barna Marosi , hungara ĵurnalisto, redaktoro-publicisto de "Romániai Magyar Szó " (Rumania Hungara Vorto) kaj verkisto (n. 1931 )2019 : Günter Kunert , germana verkisto elmigrinta al FRG (n. 1929 )2019 : Sigmund Jähn , germana kosmonaŭto el GDR , ekzercanta en Kosmonaŭta Trejnejo Jurij Gagarin (n. 1937 2020 : Michael Lonsdale , brit-franca aktoro, reĝisoro, voĉartisto kaj pentristo, apartenanta al karismaj kristanoj (n. 1931 )La 21-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro ):