16974 Iftimo

troja asteroido de Jupitero
(Alidirektita el 16974 Iphthime)

16974 Iftimo estas mezgranda, malhela kaj malrapide rotacianta duopa troja asteroido de Jupitero, orbitanta proksime de la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Suno-Jupitero, tie estas en la tiel nomata "Greka Tendaro".[1]

16974 Iftimo
asteroido
asteroido
Oficiala nomo16974 Iphthime
Aliaj nomoj1998 WR21; 1974 WX ;
1986 WS
Nomita laŭIphthime vd
Malkovro
MalkovrintoLINEAR
Dato de malkovro18-a de novembro 1998
Loko de malkovroSocorro (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familioJupitera Troja asteroido
asteroido de Greka tendaro vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
777,678 Gm (5,198 AU)
724,509 Gm (4,843 AU)
830,847 Gm (5,554 AU)
Discentreco0,06837
Meza anomaliangulo161,122°
Klinangulo15,020°
Periodo4329,223 tagoj (11,853 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
241,583°
Argum. de periapsido135,189°
Terdistanco
- Minimuma

578,200 Gm (3,865 AU)
Naturaj satelitoj1
Fizikaj ecoj
DiametroKombinata : 57.34 ± 0.33 km
Ĉefa korpo : 45.5 ± 3.29 km
Rotacia periodo3,29 tagoj (78,9 ± 0.4 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo0,0691 ± 0,011
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo9,8
vdr

Malkovro

Ĝi estis malkovrita la 18-an de novembro 1998 en la kadro de la kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).

En la Odiseado, Iftimo estas la fratino de Penelopo, kiu aperis al ŝi en sonĝo por konsoli ŝin kiam ŝi ploris.

Satelito

Ĝia satelito estis malkovrita la 18-an de marto 2013 de Keith Noll kaj aliaj, uzinte observojn per la kosmoteleskopo Hubble, anoncita en marto 2016.

Tiu satelito havas diametron de 34.9 ± 5.44 km kaj orbitan duonan grandakson de 179 ± 10 km. Ĝia orbita periodo estas 3,29 tagoj (78,9 ± 0.4 horoj) do egala al la rotacia periodo de la ĉefa korpo : ambaŭ korpoj ŝajnas esti en ligita rotacio; kvankam la rotacia periodo de la satelito estas ankoraŭ nekonata.

16974 Iftimo estas la tria kelkopa asteroido malkovrita inter la trojaj asteroidoj de Jupitero.[2]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (16001 - 17000)Poste:
16973 Gaspari16974 Iftimo16975 Delamere