148780 Altjira
148780 Altjira estas tre granda, malhela duopa transneptuna objekto, malkovrita la 20-an de oktobro 2001 en la kadro de la astronomia kampanjo Deep Ecliptic Survey elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak proksime de Tucson (Arizono, Usono).
148780 Altjira | |
transneptuna objekto | |
![]() astronomia simbolo | |
![]() | |
asteroido • transneptuna objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 148780 Altjira |
Aliaj nomoj | 2001 UQ18 |
Astronomia simbolo | ![]() |
Nomita laŭ | Altjira vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Deep Ecliptic Survey |
Dato de malkovro | 20-a de oktobro 2001 |
Loko de malkovro | Tucson (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido | 6,623 Tm (44,271 AU) 6,198 Tm (41,429 AU) 7,048 Tm (47,113 AU) |
Discentreco | 0,06420 |
Meza anomaliangulo | 126,969° Epoko: 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 5,194° |
Periodo | 107591,709 tagoj (294,570 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo | 1,638° |
Argum. de periapsido | 302,050° |
Terdistanco - Minimuma | 6,046 Tm (40,418 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 331 ± 51/187 km Ĉefa korpo : 246 ± 38/139 km |
Maso - Denso | 3,99×1018 ± 6,7×1016 kg 0,3 ± 0,5/0,14 g/cm³ |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,043 ± 0,182/0,01 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 5,8 |
En la mitologio de la indiĝenaj aŭstralianoj Arrernte de la centra Aŭstralio, Altjira estas la ĉefa dio de la sonĝa tempo; li kreis la Teron, kaj reiris en la ĉielon.
Ecoj
Robert Johnston atribuas al ĝi kombinatan diametron inter 144 kaj 382 km (107 – 284 km por la ĉefa korpo) kaj kombinata maso de 3,99×1018 kg.
Por Michael E. Brown, ĝi havas diametron de 264 km, taksita per radiometria mezuro kaj eble estas nanplanedo.[1]
Orbito
Pro ĝiaj malgrandaj orbitaj discentreco kaj klineco, ĝi estas rigardita kiel "klasika" objekto de la Kujper-zono, aŭ kubevano.[2] Ĝi tamen estas en orbita resonanco 2:7 kun Urano.
Satelito
Ĝia satelito estis malkovrita la 6-an de aŭgusto 2006 per observo elde la kosmoteleskopo Hubble, anoncita la 14-an de marto 2007
Tiu satelito havas diametron de 221 ± 34/125 km (inter 96 kaj 255 km), tie estas 90 % de la diametro de la centra korpo. Ambaŭ korpoj orbitas ĉirkaŭ komuna baricentro kun periodo de 139,561 ± 0,047 tagoj, orbita duona grandakso de 9904 ± 56 km kaj orbita discentreco de 0,3445 ± 0,0045.
La rotaciaj periodoj de ambaŭ korpoj estas ankoraŭ nekonataj.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Orbita kongruo kaj Astrometriaj registradoj angle
- angle Listo de Konataj Transneptunaj Objektoj (kaj aliaj eksteraj sunsistemaj objektoj); el Johnston's Archive
- angle (148780) Altjira; el la paĝoj de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (148001–149000) | Poste: |
---|---|---|
(148779) 2001 UJ18 | 148780 Altjira | (148781) 2001 UL19 |