Kje (cirila alfabeto)

cirila konsonanta litero; parto de makedona alfabeto
(Alidirektita el Ќ)

Kje (Ќ ќ; kursive: Ќ ќ) estas la dudek kvara litero de la cirilaj alfabetoj por la makedona lingvo. La litero signifas la senvoĉan palatalan plozivon [c].[1]

Kje
Cirila alfabeto
Slavaj literoj
АБВГҐДЂ
ЃЕЀЁЄЖЗ
ЅИЍІЇЙЈ
КЛЉМНЊО
ПРСТЋЌУ
ЎФХЦЧЏШ
ЩЪЫЬЭЮЯ
Neslavaj literoj
ӐӒӘӚӔҒҔ
ӺӶԀԂӖӁҖ
ӜԄҘӞԐӠԆ
ӢҊӤҚӃҠҞ
ҜԞԚӅԒԠԈ
ԔӍӉҢӇҤԢ
ԊӦӨӪҨԤҦ
ҎԖҪԌҬԎӮ
ӰӲҮҰҲӼӾ
ҺԦҴҶӴӋҸ
ҼҾӸҌӬԜӀ
Arĥaikaj literoj
ҀѺѸѠѾѢ
ѤѦѪѨѬ
ѮѰѲѴѶ
   Ԫ    
       Ԙ
Listo de cirilaj literoj
v • d • r

Ќ aperis en la verko de 1903 “Pri makedonaj aferoj” (За македонцките работи) fare de Krste Misirkov en la formo к’ (la ordinara cirila litero к kun la apostrofo),[2] en la unufoje eldonita revuo “Vardar” en 1905 li jam uzis la literon ќ.[3]

La moderna makedona alfabeto estis oficiale agnoskita 3-an de majo 1945 kune kun la litero ќ.[4]

Por latinigi la literon ќ (laŭ ISO 9) oni uzas la latinan literon k kun la dekstra korno: ḱ.

Kodoj

SignoЌќ
Unikoda nomoCYRILLIC CAPITAL LETTER KJECYRILLIC SMALL LETTER KJE
Enkodigodekumedeksesumedekumedeksesume
Unikodo1036U+040C1116U+045C
UTF-8208 140D0 8C209 156D1 9C
HTMLЌЌќќ
Nomita referenco en HTMLЌќ
CP8551519715096
Windows-12511418D1579D
ISO-8859-5172AC252FC
MacCyrillic205CD206CE


Referencoj