Dze

cirila konsonanta litero; parto de makedona alfabeto
(Alidirektita el Ѕ)

Dze (Ѕ, ѕ, kursive: Ѕ, ѕ; ekzistinaj variantoj: Ꙅ ꙅ, kursive: Ꙅ ꙅ kaj Ꙃ ꙃ, kursive: Ꙃ ꙃ) estas litero de cirila alfabeto. Ĝi ĉeestis en ĉiuj malnovaj cirilaj alfabetoj, sed nun restas nur en la makedona alfabeto, en kiu ĝi estas la dek unua litero kaj signifas la voĉan alveolaran afrikaton [d͡z].[1]

La litero Ѕ en la aboco-libro fare de Karion Istomin, 17-a jarcento
Dze
Cirila alfabeto
Slavaj literoj
АБВГҐДЂ
ЃЕЀЁЄЖЗ
ЅИЍІЇЙЈ
КЛЉМНЊО
ПРСТЋЌУ
ЎФХЦЧЏШ
ЩЪЫЬЭЮЯ
Neslavaj literoj
ӐӒӘӚӔҒҔ
ӺӶԀԂӖӁҖ
ӜԄҘӞԐӠԆ
ӢҊӤҚӃҠҞ
ҜԞԚӅԒԠԈ
ԔӍӉҢӇҤԢ
ԊӦӨӪҨԤҦ
ҎԖҪԌҬԎӮ
ӰӲҮҰҲӼӾ
ҺԦҴҶӴӋҸ
ҼҾӸҌӬԜӀ
Arĥaikaj literoj
ҀѺѸѠѾѢ
ѤѦѪѨѬ
ѮѰѲѴѶ
   Ԫ    
       Ԙ
Listo de cirilaj literoj
v • d • r

Historio

En Slavono ĝia nomo estas ѕѣлѡ̀ (dzelozelo), kio signifas "tre". En kirilico la litero Ѕ aspektas kiel kaj inter la cirilaj ciferoj havas valoron 6, en glagolico al ĝi respektivas la litero , kiu havas la valoron 8.[2]

La deveno de la cirila litero Ѕ estas malklara. Eble ĝi devenas de la greka litero stigmo Ϛ, kiu estas ligaturo de la literoj sigmo kaj taŭo. En la greka stigmo havas la saman valoron 6.

En malnovaj manuskriptoj ekzistas diversaj variantoj por skribado de Ѕ. La reflektita skribo Ꙅ ꙅ troviĝas jam en la epitafo fare de la bulgara caro Samuilo — la plej frua specimeno de kirilico, en kiu oni indikis la daton (993). Tie ĝi estas uzata reflektite ne kiel ordinara litero, sed kiel cifero 6. Alia varianto estas Ꙃ ꙃ.[3]

Kodoj

SignoЅѕ
Unikoda nomoCYRILLIC CAPITAL LETTER DZECYRILLIC SMALL LETTER DZE
Enkodigodekumedeksesumedekumedeksesume
Unikodo1029U+04051109U+0455
UTF-8208 133D0 85209 149D1 95
HTMLЅЅѕѕ
Nomita referenco en HTMLЅѕ
CP8551378913688
Windows-1251189BD190BE
ISO-8859-5165A5245F5
MacCyrillic193C1207CF

Aliaj variantoj:

Signo
Unikoda nomoCYRILLIC CAPITAL LETTER
REVERSED DZE
CYRILLIC SMALL LETTER
REVERSED DZE
CYRILLIC CAPITAL LETTER
DZELO
CYRILLIC SMALL LETTER
DZELO
Enkodigodekumedeksesumedekumedeksesumedekumedeksesumedekumedeksesume
Unikodo42564U+A64442565U+A64542562U+A64242563U+A643
UTF-8234 153 132EA 99 84234 153 133EA 99 85234 153 130EA 99 82234 153 131EA 99 83
HTMLꙄꙄꙅꙅꙂꙂꙃꙃ


Referencoj