Žygimantas Kęstutaitis

(Alidirektita el Žygimantas Kęstutatis)

Žygimantas KęstutatisSigismondo la 1-a (naskiĝis proksimume 1365, mortis 20-an de marto 1440 en Trakai) estis Grandduko de Litovio (1432-1440). Filo de Kęstutis, frato de Vytautas.

Žygimantas Kęstutaitis
Grandduko de Litovio
Bildigo de Sigismondo el la 19-a jarcento
Bildigo de Sigismondo el la 19-a jarcento
Sigelo de Sigismondo
Sigelo de Sigismondo
Persona informo
Naskiĝoproks. 1365
en Trakai Island Castle
Morto20-an de marto 1440 (1440-03-20)
en Trakai Island Castle
Mortis proHommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboKatedralo de Vilno Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiopolitika kristanismo vd
Lingvojlitova vd
Familio
DinastioGediminidoj vd
PatroKęstutis Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoBirutė Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojRymgajla (en) Traduki, Danutė of Lithuania (en) Traduki, Tautvilas Kęstutaitis (en) Traduki, Vytautas, Vaidotas (en) Traduki, Voishvil (en) Traduki, Butautas (en) Traduki kaj Miklausė Marija (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojMichael Žygimantaitis (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupomonarko Redakti la valoron en Wikidata vd
Grandduko de Litovio
Dum1432–1440
AntaŭuloŠvitrigaila
SekvantoKazimiro la 4-a
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

Dum lukto inter Vytautas kaj Jogaila, li estis kaptita de Jogaila (1382-1384). En la jaro 1384 en Prusio kune kun Vytautas kontraktis kun Ordeno de Germanaj Kavaliroj kontraŭ Jogailo, al kiu li subiĝis en la jaro 1386.

Partoprenis en intertraktadoj kaj subskribo de paktoj kun Ordeno de Germanaj Kavaliroj en la jaroj 1398, 1411, 1422, 1431. Partoprenis en Batalo de Grunwald. Dum regado de Vytautas ne havis politikan influon kaj subtenis fraton.

Post la morto de Vitautas kaj ekreĝado de Švitrigaila, en la jaro 1432, Žygimantas partoprenis en komploto kontraŭ li. Post fugo de Švitrigaila en Polack, Žygimantis estis proklamita kiel grandduko. Li venkis sian kontraŭulon en milito dum 1432-1437. Žygimantas pliigis rajtojn ne nur al katolikaj sed same al ortodoksaj nobeloj, sed ili plejparte ne subtenis lin, ĉar la grandduko strebis subigi la Grandduklandon de Litovio al Pollando.

Mortigo

Žygimantas estis tre suspektema, eble sciante pri forta opozicio al si, kaj pro tio konstante serĉis komplotanojn, kruele punis ilin, konfiskadis bienojn, mortpunis. Pro tio ekis onidiroj, ke la grandduko eĉ volas plene ekstermi la nobelaron. Kontraŭ grandduko estis aranĝita komploto kunligita kun Švitrigaila. La grandduko estis mortigita en sia kastelo.