Šumava

Šumava [ŝumava] ĉeĥe, aŭ Böhmerwald [bo:mervalt] germane = "Bohemia Arbaro", estas 120 km longa montaro surlime inter Ĉeĥio, Germanio kaj Aŭstrio.La plej alta monto en Germanio nomiĝas Großer Arber (1456 m), en la ĉeĥa parto la plej alta monto estas Plechý (Plöckenstein, 1378 m).

Šumava
ĉeĥe: Šumava, germane: Böhmerwald
montaro
Vido al monto Grosser-Arber (Granda Acero)
Oficiala nomo: Šumava
LandojĈeĥio Ĉeĥio, Germanio Germanio, Aŭstrio Aŭstrio
Regionoj
Historiaj regionojBohemio, Bavario
Najbaras kunBavaria arbaro
Nacia parkoNacia Parko Šumava
AkvejoVultavo, Danubo
Plej alta punkto
 - situoGroßer Arber
 - alteco1 456 m s. m.
 - koordinatoj49° 06′ 45″ N 13° 08′ 10″ O / 49.11250 °N, 13.13611 °O / 49.11250; 13.13611 (mapo)
Areo680,64 km² (68 064 ha)
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Topografia mapo de Šumava enkadre de Ĉeĥio, Germanio kaj Aŭstrio
Topografia mapo de Šumava enkadre de Ĉeĥio, Germanio kaj Aŭstrio
Topografia mapo de Šumava enkadre de Ĉeĥio, Germanio kaj Aŭstrio
Vikimedia Komunejo: Šumava
Portalo pri Geografio

Foje oni alkalkulas al ĝi alian montaron nord-okcidente de ĝi, 80 km longan, kiu ĉehe nomiĝas Český Les (Bohemia arbaro), germane Oberpfälzer Wald (Supra-Palatinata Arbaro).

En la ĉeĥa parto troviĝas samnoma nacia parko. La Bohemia Arbaro estas populara regiono por sportemuloj kaj naturŝatantoj.

Geografio

La Bohemia Arbaro etendiĝas pli-malpli de Česká Kubice/Furth im Wald nord-okcidente al Vyšší Brod sud-oriente (ĉ. 120 km). Ĉe ambaŭ finoj estas vojaj ligoj inter la najbaraj landoj: transirejo Česká Kubice/Furth im Wald inter Ĉeĥio kaj Germanio resp. Studánky/Weigetschlag inter Ĉeĥio kaj Aŭstrio. Inter tiuj du lokoj estas nur du vojaj ligoj tra la Bohemia Arbaro: Ĉe Železná Ruda/Bayerisch Eisenstein kaj ĉe Strážný/Philippsreut. Ĉe Česká Kubice kaj Železná Ruda estas ankaŭ fervojoj.

La germana parto apartenas preskaŭ tute al Malsupra Bavario, kun anguleto en Supra Palatinato. La aŭstra parto apartenas al Malsupra Aŭstrio. La ĉeĥa parto dividiĝas inter Sudbohemia regiono (distrikto Prachatice) kaj Regiono Plzeň (distrikto Klatovy).

Meze de la Bohemia Arbaro fontas Řasnice, Varma Vultavo kaj Malvarma Vultavo, kiuj kune formas la riveron Vultavo. Tiu fluas tra la suda parto de la Bohemia Arbaro kaj tie formas la bar-lagon Lipno.

Turismo

Ekzistas biciklovojo Arkivigite je 2012-08-06 per la retarkivo Wayback Machine inter Gerlova Huť - Nová Hůrka - Prášily - Srní. Tiu vojo estas parto de biciklovojo nombro 33[rompita ligilo].

Informobroŝuro[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj