Ŝvito

Ŝvito estas sekrecio, kiun ellasas homo, kiam li ŝvitas. La biologia funkcio estas malvarmigo de la korpo per elvaporigo. Ŝvito estas akveca, senkolora kaj salgusta likvo sekreciata de subhaŭtaj glandoj. Ĝi elfluetas el la haŭtoporoj. Plej ofte, oni ŝvitas kiam oni estas nervoza, oni korpekzercas, aŭ dum kelkaj malsanulaj kondiĉoj (kiel Korinfarkto).

Janet Jackson Ŝvitante en koncerto

Kompozicio

La kompozicio de ŝvito varias de unu individuo al la alia, laŭ la temperaturo, la alklimatiĝo, la laborplenumo kaj la nutraĵo. Kutime ŝvito enhavas la jenajn elementojn:

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri ŝvito en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  Kiu ŝvitas, tiu profitas. 
  •  Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto. 
  •  Pli bone estas ŝviti ol tremi. 

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj