Schwäbische Alb

(Alidirektita el Ŝvabia Ĵuraso)

Schwäbische Alb [ŜVEbiŝe Alp], en Esperanto Ŝvabia Ĵuraso, estas mezalta montaro en la federacia lando Baden-Virtembergo (je malgrandaj partoj ankaŭ en la najbara lando Bavario) de Germanio.

Schwäbische Alb
mezalta montaromontara sistemo
Alteco1 015 m
Situo Germanio
Geografia situo, 9° 12′ O (mapo)48.49.248° 24′ N, 9° 12′ O (mapo) f4
Schwäbische Alb (Badenio-Virtembergo)
Schwäbische Alb (Badenio-Virtembergo)
DEC
Situo de Schwäbische Alb
Schwäbische Alb (Germanio)
Schwäbische Alb (Germanio)
DEC
Situo de Schwäbische Alb
Map
Schwäbische Alb
vdr

Ĝi situas norde de la Bodenlago, de la rivero Rejno inter la lago kaj Bazelo kaj de la fonto de la rivero Danubo, kaj oriente de la rivero Rejno ekde Bazelo kaj ties oriente lima montaro Nigra Arbaro.

Reliefo de la Ŝvabia Ĵuraso

La montoĉeno longas proksimume 200 kilometrojn kaj plejparte konsistas el kalkoŝtono. La reliefo klare montras, ke la nord-okcidenta flanko estas pli kruta (germane „Albtrauf” - ĵurasa eskarpo, klifo) ol la flanko al sudoriento. Ĉe la eskarpo troviĝas multaj burgoj, inter ili la tre konataj Hohenzollern, Hohenneuffen, Hohenstaufen, Teck kaj kastelo Lichtenstein.

Vidu ankaŭ

altebenaĵo de la montaro