Ŝloko

Ŝloko, Shlokaśloka (sanskrite श्लोक Ślōka, el la radiko śru, "aŭdu"[1][2]) estas poezia formo uzata en Sanskrito, nome la klasika lingvo de Hindio. En sia kutima formo, ĝi konsistas el kvar pāda aŭ kvaron-versoj, de po 8 silaboj,[3] aŭ (laŭ alternativa analizo) de du duon-versoj de po 16 silaboj.[2] Tiu metriko estas simila al tiu de la Veda anuṣṭubh, sed kun pli striktaj reguloj.

La śloka estas la bazo por la hindia eposa verso, kaj povas esti konsiderata la ĉefa hindia versa formo, ĉar ĝi estas plej ofte ol ajna alia metriko en klasika Sanskrita poezio.[2] La śloka estas la versa formo ĝenerale uzata en Bagavad Gita, la Mahabarato, Ramajano, Puranoj, Smriti, kaj sciencaj traktaĵoj de Hinduismo kiel la Suŝruta Samhita kaj la Ĉaraka Samhita.[4][5][6] La Mahabarato, ekzemple, aperigas multajn versometrikojn en siaj ĉapitroj, sed 95% el tiuj stanzoj estas ŝlokoj de la tipo anuṣṭubh, kaj plej el la cetero estas triṣṭubh.[7]

Unu el la Vedaj metrikoj estas nomataj anuṣṭubh. Ĝi havas po 32 silabojn kun partikularaj akcentoj. Ĝi estas la literatura praulo de la ŝloko, kiu ankaŭ havas po 32 silabojn, sed sen partikularaj rimo aŭ akcento. Tialo por la nomo ŝloko estas ke Maharŝi Valmiki kiu verkis la Ramajanon iam observis paron da birdoj kantantaj unu al la alia surarbe. Ĉasisto venis kaj pafis al la masklo. Vidante la doloron (ŝoka) de la vidvinigita birdo, li memoris pri la doloro kiun sentis Sita kiam estis separita el Ŝri Rama kaj ekkomponis la Ramajanon en ŝlokoj. Pro tii li estis nomata Adikavi (unua poeto.)[8]

Referencoj