Ŝackaj lagoj

La naturprotekta areo Ŝackaj lagoj (ukraine Шацькі озера, Ŝatski ozera) situas en la nordokcidento de Ukrainio, en la Volina provinco. La areo en ekologia vidpunkto estas la plej pitoreska kaj plej pura parto de Ukrainio. La laga akvo eksterordinare puras kaj kompareblas kun tiu de la lago Bajkalo en Sibirio.

Ŝackaj lagoj
lagaro
Situonordokcidenta  Ukrainio
Landoj de la basenoUkrainio
Datenoj
Koordinatoj, 23° 50′ 0″ O (mapo)51.523.83333333333351° 30′ 0″ N, 23° 50′ 0″ O (mapo)
Ŝackaj lagoj (Volina provinco)
Ŝackaj lagoj (Volina provinco)
DEC
Map
Ŝackaj lagoj
vdr

La plej granda lago de la lagaro kaj samtempe la la plej profunda lago de Ukrainio nomiĝas Svitjazjo (ukraine Світязь): la plej profunda punkto de la lago estas 58,4 metrojn sub la akvosurfaco. Averaĝe ĝi profundas 6,3 metrojn. Ĝi larĝas 7,8 oble 4,1 kilometrojn, kaj havas areon de sume ĉirkaŭ 27 kvadrataj kilometroj.