Őriszentpéter

Hungaria urbo

Őriszentpéter [OrisentpEter] estas nova urbo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas, kie ĝi estas centro de subregiono de Őriszentpéter. La nomo signifas hungare sentinel-Sankta Petro, ricevanta la nomon pri sia preĝejo.

Őriszentpéter
Hungaria urbo (2005–)
vilaĝo en Hungario (–2005) Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo9941
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro1 017  (2023) [+]
Loĝdenso30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 16° 25′ O (mapo)46.83888888888916.42111111111146° 50′ N, 16° 25′ O (mapo) [+]
Areo33,56 km² (3 356 ha) [+]
HorzonoMezeŭropa tempo [+]
Őriszentpéter (Hungario)
Őriszentpéter (Hungario)
DEC
Situo de Őriszentpéter

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Őriszentpéter [+]
vdr
Romanika preĝejo en farmo havanta la nomon Preĝejo

Bazaj informoj

Situo

Őriszentpéter situas sur malebenaĵo, aŭ ambaŭ bordoj de Zala, laŭ fervojo Budapeŝto-Slovenio, laŭ flankovojoj.

Historio

La alvenintaj hungaroj en 896 trovis tie montetojn, deklivojn. La tuta regiono iĝis limgardejo, sentinelserio. Ĉi tie la vilaĝoj konsistis ne el apudaj domoj, sed el sporadaj farmoj. Ĉiu farmo konstruiĝis sur montetopintojn. La loĝdomo, stalo kaj ceteraj konstruaĵoj formis kvadraton, tiel la loko estis pli bone defendebla. Tiu sistemo en Hungario troviĝas nur ĉi tie en la ĉirkaŭaĵo.

Dum la historio la limgardado estis sukcesa, la turkoj nur rabadis, sed ne okupis la regionon. En la modernaj tempoj konstruiĝis domoj inter la farmoj kaj urbeto naskiĝis.

La regiono suferis multe en la 20-a jarcento. En 1919 gravaj partoj estis forigitaj al Aŭstrio kaj SHS (serba-kroata-slovena unio). Post 1945 oni faris fer-kurtenon, la vizitado povis esti per permesilo. La tero ne estis konvena por agraraj produktoj, ĉesis ankaŭ la fervojo. Post naskiĝo de Slovenio la fervojo estis rekonstruita. Nuntempe la fremdultrafiko vigliĝis.

Enirejo de la preĝejo

Vidindaĵoj

Famuloj

En Őriszentpéter naskiĝis kuracisto Endre Grastyán.

Pro grandeco de la tabelo vidu la ceterajn komunumojn en Transilvanio: Barcaszentpéter!

DetrekőszentpéterHegyhátszentpéterKajászószentpéterKemenesszentpéterKomáromszentpéter
NógrádszentpéterŐriszentpéterPogányszentpéterSajószentpéterSzentpéter
SzentpéterfaSzentpéterföldeSzentpéterszegSzentpéterúrTarcaszentpéter
Turócszentpéter

Komunumoj pri őr (= sentinelo) en Hungara reĝlando

Post alveno de hungaroj la sentineloj gardis ankaŭ internajn limojn inter la gentoj.

AlőrAlsóőrFelsőőrŐrŐraljaboldogfalvaŐrbottyánŐrdarma
ŐregyházŐrfaluŐrhalomŐrhegyŐrimagyarósdŐriszentpéterŐrmező
ŐrösRábaőrSzamosőrmezőTemesőr

Referencoj

Eksteraj ligiloj