Īga

filmo de S. S. Raĝamoli de 2012

Īga (telugue ఈగ, trad. La Muŝo; en anglalingvaj tekstoj Eega) estas barata telugua fantasta agadfilmo skribita kaj reĝisorita de S. S. Raĝamoli. La filmon produktis firmao Varahi Ĉalana Ĉitram de Sai Korrapati kun proksimuma buĝeto de 30–40 kroroj ₹ (6–7 milionoj da USD).[noto 2][noto 3] Ĝi estis samtempe filmata en la tamila kun la titolo நான் ஈ (Nāṉ Ī, trad. Mi la Muŝo; en anglalingvaj tekstoj Naan Ee). La kinosteloj Nani, Sudipa kaj Samanta aktorumis en la filmo. M. M. Kiravani komponis la kantojn kaj la fonan muzikon, dum K. K. Sentil Kumar estis la direktoro pri fotografio. Ĝanardana Maharŝi kaj Freneza Mohan skribis la dialogojn por la telugua kaj la tamila versioj, respektive.

Īga
Filmafiŝo de Īga
Filmafiŝo de Īga
filmo
Originala titoloఈగ
Produktadlando Barato
Originala lingvotelugua lingvo • tamila lingvo
Kina aperdato6-a de julio 2012
Daŭro134 minutoj [1]
Buĝeto30–40 kroroj ₹ (6–7 milionoj USD)[noto 1]
Reĝisoro(j)S. S. Raĝamoli
Produktisto(j)Sai Korrapati
ScenaroS. S. Raĝamoli
Laŭ la verko deS. S. Raĝamoli
Filmita en Barato
Loko de rakontoHedrabado
Muziko deM. M. Kiravani
Ĉefrolantoj
  • Nani
  • Sudipa
  • Samanta
Produktinta firmaoSuresh Productions
vdr

La intrigo de la filmo prenas la formon de bonanokta rakonto rakontata de patro al sia filino. La protagonisto Nani, kiu enamiĝis en sia najbaro Bindu, estas murdita de riĉa industriisto nome Sudip, kiu ankaŭ sentas allogon al Bindu kaj taksas Nani-n rivalon. Nani reenkarniĝas kiel hejma muŝo kaj provas venĝi sian morton kaj protekti Bindu-n de obsedanta Sudip.

La ideo por la filmo ekestiĝis meze de la 1990-aj jaroj el konversacio en kiu la patro de Raĝamoli kaj scenaristo V. Viĝajendra Prasad ŝercis kun Raĝamoli pri la ideo de muŝo strebanta venĝon kontraŭ homo. Raĝamoli rekonsideris la ideon post ke li finis la filmon Maryāda Rāmanna (2010), kaj tiam ekverkis la intrigon. La produktado de la filmo ekis la 7-an de decembro 2010 ĉe la Studioj Ramanaidu en Hajderabado. La ĉefaj filmadoj komencis la 22-an de februaro 2011 kaj daŭris ĝis fine de februaro 2012. Makuta VFX kaj Studioj Anapurna superrigardis la vidajn efikojn de Īga kaj la ciferecan mezprocezon, respektive.

La du versioj de la filmo, kune kun malajala-dublada versio titole Eecha, estis publikigitaj la 6-an de julio 2012 en ĉ. 1100 ekranoj tutmonde. La elfaroj de la rolantaro, la direkto de Raĝamoli kaj vidaj efikoj ricevis kritikan aklamon ekde publikigo. Īga estis unu el la teluguaj filmoj de la jaro kun la plej alta malneta enspezo, gajnanta pli ol 125 krorojn ₹ (23 milionojn $).[noto 3] Īga gajnis du Naciajn Filmpremiojn (plej bona longa filmo en la telugua kaj plej bonaj specialaj efikoj), kvin Sudaj Premioj Filmfare inkluzive kiel plej bona filmo en la telugua, plej bona reĝisoro en la telugua, plej bona telugua aktorino (Samanta) kaj plej bona telugua kunhelpa aktoro (Sudip) kaj tri Sudbarataj Internaciaj Filmpremioj. La filmo gajnis naŭ premiojn, inkluzive kiel plej originala filmo ĉe la Filmfestivalo Post-Mallumo de Toronto. Īga estis taksata inter «La 25 Plej Bonaj Fremdaj Filmoj de la Jardeko» fare de retejo The Ringer.

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Musca domestica (hejma muŝo) estas protagonisto de la rakonto.

Juna knabino kiu strebas dormi demandas sian patron rakonti bonanoktan rakonton. Kvankam kontraŭvole je la komenco, li fine ek-rakontas al ŝi rakonton pri muŝo nome Nani.

Nani estas juna viro loĝanta en Hajderabado kiu spertiĝis pri preparado de artfajraĵoj. Li enamiĝis en sia najbaro Bindu, miniatura artisto kiu administras Projekton 511, ne-registara organizo (NRO). Bindu ankaŭ sentas romantikajn sentojn por Nani, kvankam ŝi kaŝas ilin. Klopodante kolekti monon por sia NRO, Bindu vizitas la oficejon de riĉa kaj potenca industriisto nome Sudip, kiu ankaŭ trovas ŝin alloga. Li amikiĝis kun ŝi, donacante 15 lakh-ojn ₹ (28 000 USD), kaj gajnas ŝian fidon. Sudip taksas Nani-n rivala, kaj ekplanas murdi lin. Nokton, Nani inspiras Bindu helpi ŝin termini verkon de miniatura arto: kora medaljono farita el krajono. Dum li revenis hejmen, Sudip forkaptas kaj sufokas Nani-n ĝis morto, igante lian morton ŝajni simile al akcidento. Antaŭ ol morti, Nani malbenas Sudipon, ĵuranta mortigi Sudipon se li provus dolori Bindu-n. Nekonscia de la okazaĵo, Bindu konfesas sian amon por la mortanta Nani per telefono; tio estas la lasta frazo kiun Nani aŭdas antaŭ ol li reinkaniĝas kiel doma muŝo kiu ne povas memori pri sia antaŭa vivo.

La memoro de la muŝo ĉaniĝas kiam ĝi renkontas Sudipon kaj Bindu-n kaj ekdediĉas sin mem postulante venĝon kontraŭ Sudip. Sudip demandas la korrompitan Bindu-n akompani lin al Nov-Delhio por renkonti la edukadan ministron; se ŝi sukcesus impresi la ministron kun prezento pri la NRO, li povus helpi ŝin akiri nacian rekonon. La muŝo kaŭzas akcidenton al Sudip surveture al la flughaveno kaj skribas «mi mortigos vin» sur la antaŭa glaco; tiu ĉi epizodo igas Sudipon paranoja. La muŝo, kiu vidas Bindu-n funebranta pri la morto de Nani en sia dormoĉambro, rivelas ke si mem estas Nani, skribante sur la skribtablo per siaj larmoj. Tio rivelas al Bindu la cirkonstancojn pri la morto de Nani, kaj ili ambaŭ kunuigas siajn fortojn kontraŭ Sudip. La obsedo de Sudip pri la muŝo influas sian profesian kaj propran vivon. Post ĉeno de eventoj, lia mono malaperas, igante lin preskaŭ senhavulo.[noto 4]

Sudip eklernas de sorĉisto nome Tantra, ke Nani reinkarniĝis kiel muŝo kaj strebas venĝon. Sudip planas mortigi Nani-n ĉe lia hejmo, sed la muŝo fuĝas post kaŭzi kurtan cirkviton kaj fajregon, kiu ŝlosas la ĉambron. Tantra mortas en akcidento kaj Sudip perdas la konscion pro la fumo. Nani kaj Bindu supozas, ke Sudip senvivu, sed lin savas lia komerca partnero Aditja. Sudip koleriĝas kiam li eklernas ke Bindu helpis la muŝon. Sudip mortigas Aditja-n por kolekti asikuran policon valore 700 krorojn ₹ (130 milionojn da USD), kaj ankaŭ por malhelpi ke liaj investantoj ekagu kontraŭ sia firmao.

Sudip kunportas Bindu-n al sia hejmo por pridemandi ŝin, kaj Nani sekvas ilin. Bindu, post provi piki morte Sudipon per razila klingo, ricevas minacojn pri sia vivo kiam Sudip ekpostulas la aperon de Nani. Dum la renkontiĝo, tamen, Nani grave vundas Sudipon per nadlo. Post intensa batalo, la Sudip tranĉas flugilon de Nani kaj fatale mortpikas lin per la sama nadlo. Scianta ke li mortas, en lastlasta provo detrui Sudipon, Nani surkovras sin mem per pulvo kaj saltas tra la flamo de brula alumeto kaj en antaŭe-ŝarĝitan kanonon. La kuglo trapasas Sudipon kaj frapas oksigenan cilindron, kaŭzante furiozan eksplodon en kiu Sudip mortas kaj sia tuta domo ekbrulas. La funebranta Bindu — kiu trovas nedefektita ŝirmejon kontraŭ la fajrego — , ĉagrenas pro Nani kaj prenas lian flugilon kaj faras amuleton el ĝi. Tagon, veturante al laboro, eva ĉagreno ĝenas ŝin; Nani, denove naskiĝinta kiel muŝo, atakas lin per nadlo antaŭ anonci sian revenon.

La junulino estas impresita per la rakonto de la muŝo kiun sia patro rakontas. Dum la filmistolisto, ŝia patro rakontas la sorton de ebria ŝtelisto kiu enrompis en la domon de Bindu pli frue en la rakonto kaj kiu fine ŝanĝas sian vivon post ke li subaŭskultis aman paroladon de Bindu al Nani kaj erare kredis ke Bindu paroladis al li.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolantaro

  • Nani kiel Nani
  • Sudipa kiel Sudip
  • Samanta kiel Bindu
  • Aditja kiel komerca partnero de Sudip
  • Tagubotu Rameŝ kiel ebria ŝtelisto kiu amas Bindu-n (telugua versio)
  • Santanam kiel Putu Govindan, ŝtelisto kiu amas Bindu-n (tamila versio)
  • Ĉatrapati Sekar kiel Tantra, sorĉistino kiu konas pri Nani
  • Noel Sean kiel amiko de Nani
  • Srinivasa Reddy kiel persona asistanto de Sudip
  • Sivannarajana Naripedi kiel a templa pastro
  • Devadarŝini kiel la bofratino de Bindu
  • Raĝiv Kanakala kiel la manaĝero de la ŝtelisto
  • Danraĝ kiel la amiko de la ŝtelisto
  • Hamsa Nandini kiel Kala (kameo apero)
  • Freneza Mohan kiel malajala bestokuracisto (kameo apero, tamila versio)
 

Produktado

Deveno, scenaro kaj rolantaro

Mi aŭdis la rakonton [de Īga] de mia patro antaŭ 16 jaroj pri muŝo kiu revenas por venĝi. Tiam mi eĉ ne estis vicreĝisoro. Kiam mi ekfaris filmojn, mi faris dum iom da tempo konvenciajn filmojn, kiuj komerce sukcesis ĉe la biletvendejoj. Post iom da tempo, mi fariĝis tro komforta kun tio, kion mi faris, do mi volis eksperimenti kun io tute alia. Mi volis surprizi la publikon kaj tiam mi revenis al la rakonto, kiun mi aŭdis antaŭ 16 jaroj.

 — Raĝamoli la 8-an de oktobro 2012 sur la origino de la filmo.[8]

La ideo pri Īga ekestiĝis meze de la 1990-aj jaroj en la menso de scenaristo V. Viĝajendra Prasad. Tiutempe, li ŝercis pri doma muŝo kiu strebis venĝon kontraŭ homo dum konversacio kun sia filo S.S. Raĝamoli.[9] Prasad poste evoluigis la ideon kiel scenaro por anglalingva filmo lokata en Usono de 1830-aj jaroj, en kiu afrika-usona knabo mortas dum provas liberigi sian familion de sklaveco kaj reinkarniĝas kiel muŝo.[10] Post kompletigo de Maryāda Rāmanna (2010), Raĝamoli rekonsideris la koncepton post ke li pensu reĝisori filmon kiu estu malsama ol ajna alia.[11] Li decidis fari Īga-n dulingva filmo en la telugua kaj en la tamila – ĉiu sceno inkluzive de paroladoj estis filmita dufoje, t.e., unufoje por ĉiu lingvo.[12] La tamila versio, titole Nāṉ Ī, estis la debuto Raĝamoli kiel reĝisoro en la tamila kino.[13] La filmon enkondukis D. Sureŝ Babu el Produktadoj Sureŝ.[14][noto 5]

Unuafoje en sia kariero, Raĝamoli ekserĉis aktoris nur post verki la scenaron, ĉar li sentis, ke la rakonto postulu aktorojn kiuj estu taŭgaj por siaj roloj.[12] Nani, la protagonisto, estis la unua elektita el la tri ĉefaj rolantaraj membroj;[4] li kompletigis la filmadon de siaj scenoj dum 25 tagoj.[16][noto 6] Samanta, la dua ĉefaktoro,[4] estis dungita kiel ĉefa ina aktoro.[17] Raĝamoli elektis la aktoron Sudipa por aktorumi kiel muŝo oponanto de homo post ke li impresiĝi pri la elfaro de la aktoro en Rann (2010),[12] kaj la repisto Noel Sean kiel la amiko de Nani en la filmo.[18] Sudipa trovis inspiron por sia rolo el la fiulo de la kanara filmo Bakta Prahlada de 1983;[19][20] li portretis rolon kiun li taksis kiel «malbonulo» kun «grizaj ecoj» anstataŭ ol antagonisto.[20]

La skribon reviziis la kuzo de Raĝamoli, nome S. S. Kanĉi,[21] dum Ĝanardan Maharŝi kaj Freneza Mohan skribis la dialogon por la telugua kaj la tamila versioj respektive, estante sia unua kunlaboro kun Raĝamoli.[22][23] James Fowlds estis komence elektita kiel la fotografa reĝisoro de la filmo,[24] sed lin anstataŭigis K. K. Sentil Kumar pro kreemaj malsamecoj kaj enhorarigaj konfliktoj.[25] M. M. Kiravani komponis la muzikon kaj la sontrakon de la filmo,[26][noto 7] Kotagiri Venkatesvara Rao redaktis la filmon,[28] Ravinder Redi estis ties arta reĝisoro[29] kaj la edzino de Raĝamoli, nome Rama, laboris sur la kostuma desegno.[30]

La produktado de la filmo komencis kun formala lanĉa ceremonio la 7-an de decembro 2010 en Hajderabado.[31] La originalan version oni filmis dum ses monatoj kaj kostis ĉ. 11 krorojn ₹; Raĝamoli taksis la kvaliton de la materialo malriĉa kaj rekomencis denove.[12][noto 8] La filma fina buĝeto estis taksita inter 30 kaj 40 kroroj ₹.[noto 1][noto 3]

Filmado kaj post-produktado

Sudipa (maldekstre), Nani (meze) kaj Raĝamoli dum filmado

La ĉefaj filmadoj ekis la 22-an de februaro 2011 en Hajderabado;[32] naŭdek elcenton de la filmo oni filmis ĉe la Studioj Ramanaidu en la urbo.[33] Sinsekvon oni filmis ĉe la preĝejo Ŝri Sita Ramaĉandra Svami en Ammapally, proksime al Ŝamŝabad, komence de marto 2011.[34] Scenoj kun Nani, Samanta kaj Sudipa estis filmitaj inter la unuaj filamdoj, kaj kompletigitaj la 16-an de marto.[35] la filmadoj interrompiĝis en aprilo pro daŭranta sindikata disputo inter filmaj laboristoj kaj produktistoj. Raĝamoli pripensi fini Īga-n ekstere de Hajderabado se la striko daŭrintus.[36] La filmadoj daŭris en Kokapet komence de septembro 2011,[37] kaj la ĉefaj filmadoj kompletiĝis fine de februaro 2012, kiam la post-produktado komencis.[38]

Laŭ Raĝamoli, la filma unuo konsultis 3D-an videon pri la scenarplano ĉiutage antaŭ ol filmi scenon. Post kiam la filmado de ĉiu sceno kompletiĝis, la redakta kaj re-registranta procedoj estis faritaj kun simpla griznivela movbildo.[9] Por la ĉefaj filmadoj, oni uzis fotilon Arri Alexa, fiksan lenson kaj gruojn Scorpio kaj Strada, dum sonda lenso kaj altintenseca lumigo estis uzitaj por la makrofotografio.[25] Sentil Kumar devis uzi apartan lenson kun minimuma f-haltigo de f8,0; la larĝa malfermiĝo postulis altintensecan lumigon por akiri akcepteblajn filamdojn.[39] Li uzis fotilojn GoPro ĉar ili estis la plej malgrandaj kiuj oferis rezolucion egala al la profesia. Fotilo Phantom Cam estis uzita por filmi sinsekvojn kun ekstreme malrapidaj moviĝoj; kelkajn scenojn oni filmis je po 2 000 filmeroj ĉiusekunde.[25]

La cifereca mezo estis farita ĉe la studioj Annapurna en Hajderabado;[25] tiu fazo bezonis ses monatojn por finiĝi.[40] La kantistino Ĉinmaji, kiu estis la voĉo de Samanta en Īga, trovis la procezon malfacila, ĉar la filmaĵo ne montris la movantan muŝon.[41] Raĝamoli dungis Anuĝ Gurvara por skribi la dialogon por la hindia-dublada versio titole Makkhi. La dublado en la hindian komencis en Hajderabado, kaj Gurvara dublis por Nani en la filmo.[42] Aĝaj Devgan kaj lia edzino Kaĝol, aktorumante kiel gepatroj kiuj rakontas la intrigon de la filmo al sia infano ĉe dormtempo, provizis la esterfilmajn voĉojn dum la komenca filmistolisto de Makkhi.[43] La bildaĵoj aperantaj en la ferma filmolisto estis ŝanĝitaj por ke la muŝo imitu la ekstravagancojn de Devgan, Salman Ĥan kaj Akŝaj Kumar.[44]

Vidaj efikoj

Raĝamoli kaj Draper ĉe la filmadejo

R. C. Kamalakanan kaj Pete Draper el firmao Makuta VFX superrigardis la vidajn efikojn de Īga[45][46] kaj Rahul Venugopal respondecis pri la ejo de la filmadoj kaj pri la fonopentraĵoj.[47] V. Srinivas Mohan, kiu poste kunlaboris kun Raĝamoli en Baahubali: The Beginning, laboris sur mallonga sinsekvo por la filmo.[48] Raĝamoli planis kompletigi laboron pri la muŝaj figuraĵoj dum kvar monatoj, sed finfine li bezonis kvar.[33]

Oni faris naŭdek elcenton el la movbildo-rilata laboro en Hajderabado; la restanta dek elcento estis kompletigita en Usono.[49] En intervjuo de Hindazia Sciiga Servo, Draper diris, ke li kunlaboris kun dek tri spertuloj kaj granda teamo de movbildistoj por desegni la muŝon.[50] Ĉar la okuloj de la muŝo en la filmo konsistas 80 elcenton de ties vizaĝo, Raĝamoli sentis, ke ili povus igi ĝin esprimplena; li trovis inspiron en la mallongan filmon Luxo Jr. de la usona firmao Piksar. La produktado de la unua teamo de bildmovistoj, uzanta la preparitan referencan materialon, estis nekontentige, kaj Raĝamoli reverkis la detalojn de la muŝo.[11] Uzanta potencan lenson, la filma teamo faris malfacilan fotografian sesion de sensciaj muŝoj en botelo entenita en fridujo. Post aldonado de detaloj, Raĝamoli faris estetikajn ŝanĝojn al la vizaĝo de la muŝo por igi ĝin pli taŭga surekrane.[49] Nova teamo, inkluzive de Draper, tri konceptaj artistoj, tri modelistoj, du dezajnistoj de ombroj, du dezajnistoj de hararo kaj pelto, tri rigilistoj kaj pluraj movbildistoj, desegnis la movbildan muŝon dum du monatoj.[11][50] Oni komence desegnis la korpon kaj flugilojn, kaj nur poste ankaŭ la kapon kaj pelton. La muŝo estis rafinita ĉiutage uzanta argilajn modelojn por rapidigi la procezon.[50] La movbildistoj trovis la sinsekvojn inter Sudipa kaj la muŝo tre pli malfacilaj por realigi, ĉar la muŝo devis esprimi emociojn nur per siaj maldikaj brakoj anstataŭ ol ties vizaĝo.[33]

Kelkaj el la specialaj efikoj ne povus esti desegnitaj en Barato, do Makuta VFX dungis movbildajn konsilistojn en Armenio, Ĉinio, Irano, Israelo, Rusio, Britio kaj Usono. La 30 anoj de la teamo trejniĝis en programo pri aktoruma teorio kaj insektaj formoj.[33] Īga iĝis la unua barata filmo kiu uzis komputil-produktita bildaron por preskaŭ 90 minutoj de sia longeco; la filmo havis 2 234 filamadoj kun miks-teĥnikaj movbildoj. Meze de junio 2012, Raĝamoli jam aprobis 1 970 filmadojn; la fina versio estis montrita al la filma unuo post la aprobo de 226 farotaj filmadoj.[51] La vidaj efikoj kostis ĉ. 7 krorojn ₹.[52]

Temoj

Raĝamoli komparis la batalon inter la muŝo kaj Sudipa kun tiu inter Davido kaj Goljato, dirante ke venkoj de malfavoratuloj gravas.[53]
En la bildo: Caravaggio, Davido kun la kapo de Goljato. Muzeo de Arthistorio, Vieno.

La ĉefa temo de la filmo estas venĝo; la animo de murdisto reenkarniĝas kiel muŝo kaj strebas venĝon kontraŭ sia murdinto. Raĝamoli identigis kelkajn similecojn al La Muŝo (angle The Fly) de David Cronenberg (1986), en kiu sciencisto fariĝas muŝo kiam siaj eksperimentaj misfunkcias, kaj taksis Īga-n kiel «socia-fantasto» prefere ol sciencfikcia filmo.[54] En renkontiĝo kun studantoj ĉe la Internacia Lernejo Annapurna pri Filmo kaj Amaskomunikilaro (laŭ anglalingva akronimo, AIFSM), li komparis la batalon inter la muŝo kaj Sudipa, venkita de la malfavorata muŝo, al la triumfo de Davido kontraŭ Goljato kaj al la venko de Barato dum la monda pokalo de kriketo de 1983.[53] Freneza Mohan komparis la filmon kun Apoorva Sagodharargal (1989), venĝa dramo kies protagonisto Appu (Kamal Hasan) estas nano.[55]

Mohan diris al Malati Rangaraĝan el The Hindu, ke kvankam la scenaro de la filmo povas simili al tiuj de Stuart Little (1999) kaj Shrek (2001), la enkonduko en la intrigon de malfacilaĵojn de homo turmentata de muŝo estis originala ideo.[23] Laŭ historiisto pri tamilaj filmoj kaj aktoro nome Mohan Raman, Nāṉ Ī—malkiel la besto-centrita filmoj Nalla Neram (1972) kaj Neeya? (1979)—malhavas homan protagoniston.[5] La filma kritikisto Baradvaĝ Rangan trovis la protagoniston de Īga realisma, malkiel en la movbildaj filmoj de la firmao Walt Disney, escepte kiam ĝi montras kelkajn hom-similajn trajtojn.[56] Mid-Day komparis Īga-n al Coakroach, aŭstralia mallonga filmo de 2010 pri viro kiu reenkarniĝas kiel blato post kiam li estas akcidente mortigita dum sia geedziĝa tago.[57]

Duaranga temo de la filmo estas la supervivo de amo pretere morto. Rangan komparis Īga al fantoma filmo, ĉar mortinta protagonisto revenas al sia amulino kiel ĝenata animo.[56] Malini Manat el ĵurnalo The New Indian Express trovis la scenon kie la muŝo malhelpas la provon de Sudipa proksimiĝi al Bindu rememoriga de simila sceno en filmo Ghost (signifo: «Fantomo») de 1990.[58] Majank Ŝekar kritikis la interrilaton inter la ĉefa paro, asertante ke ĝi rekomendas persekuton kiel akceptebla formo de enamiĝo.[59] Malati Rangaraĝan deklaris, ke la antagonisto prenis la «finfina paŝon» murdi la heroon frue en la filmo, en kontrasto kun la stereotipa antagonisto kies volupto por la virina ĉefrolo nur ekminacas la heroon.[60]

Komentante pri la uzado de Tantrismo, ĵurnalisto Kruti Grover el The New Indian Express trovis la morton de la sorĉisto simila al la rakonto de Basmasura,[61] demono en barata mitologio al kiu Ŝivo donas la potencon redukti personon al cindroj simple tuŝante ŝian aŭ lian kapon. Kiam Basmasura provas tuŝi la kapon de Ŝivo, Viŝnuo ekprenas la formon de Mohini kaj igas Basmasuraon tuŝi sian propran kapon, tiel mortiganta lin.[62] Laŭ Malati Rangaraĝan, la temoj de la filmo pri Tantrismo kaj nigra magio estas rememoriga de la uzo de la okulto kiel ilo de la intrigo en filmoj reĝisoritaj de B. Vitalaĉarja.[60]

Muziko

La filmmuzikoj de Īga kaj de Nāṉ Ī, ĉiu konsistanta de kvin kantoj—unu el kiuj estas refarita versio de la titola kanto de la filmo kanto—estis komponitaj de M. M. Kiravani.[63] Kiravani diris ke, ĉar la temo de la filmo pri venĝo kaj la protagonisto (muŝo) estas universalaj konceptoj, sia «nura defio» estis certigi ke la muziko ne havis «apartan etnan aŭ regionan guston» kaj «altiron».[64] Li inkluzivis la zumantan sonon farita de muŝoj en la muziko kaj troigis aŭ reduktis ĝin laŭ la emocia naturo de la sceno.[64] Raĝamoli mendis al Madan Karki skribi la kantotekston por la muziko Nāṉ Ī post la publikigo de Enthiran (2010), klarigante la gravecon de ĉiu kanto en la intrigo de la filmo. Raĝamoli provizis detalajn profilojn de la karakteroj kaj ankaŭ aktorumis kelkajn scenojn: tio helpis Karki-n dum la skribado de la kantotekstoj.[65]

La muziko de Īga estis publikigata la 4-an de aprilo 2012 ĉe varba evento ĉe Ŝanti Sarovar, akademio de Brahma Kumaris en Gaĉibovli, antaŭurbo de Hajderabado.[66][67] La muziko por Nāṉ Ī estis publikigata la 2-an de majo ĉe alia varba evento ĉe la Kinejo Satjam en Ĉenajo.[68] Oni prokrastis la muzikan publikigon de Īga en iTunes ĝis la 7-a de aprilo por eviti piratadon kaj kontraŭleĝajn elŝutojn.[69]

Skribante por la taggazeto The Hindu, Sangita Devi Dundu priskribis la muzikon «melodia ... Akre kontrastata de la fona muziko, kiu perfekte ŝanĝiĝas de serena al ludema al pulsanta».[70] Alia kritikisto por The Hindu, nome S. R. Aŝok Kumar, laŭdis la interpretadon de Viĝaj Prakaŝ de «Konĝam Konĝam».[71] Kumar ŝatis la uzon de violonoj en Eedaa Eedaa kaj taksis Lava Lava «bona rezulto».[63] Kartik Pasupulate el gazeto The Times of India skribis, ke Kiravani «nur ŝajnas rezervi sian plej bonajn kapablojn por [Raĝamoli]», kaj taksis la muzikon «unu el lia plej bonaj».[71]

Publikigo

Maldekstre dekstren: Nani, Sanĝiv Lamba, Aĝaj Devgan, S. S. Raĝamoli, M. M. Kiravani kaj Sureŝ Babu ĉe la speciala projekcio de Makkhi, la Hindia-voĉa versio de Īga, en Mumbajo.

Īga, kune kun Nāṉ Ī kaj Eecha, estis publikigita la 6-an de julio 2012 sur ĉirkaŭ 1 100 ekranoj.[72][noto 9] La registaro de Tamilnado kolektis distran imposton sur Nāṉ Ī je 30%.[75] la versio de Īga dublita en la hindia, titole Makkhi, estis publikigita la 12-an de oktobro 2012.[76] La filmo estis poste dublita en la svahila kiel Inzi kaj publikigita kun la slogano «Kisasi Cha Mwisho» (Muŝo: la finfina venĝo).[77] Inzi estis liberigita en Tanzanio, Kenjo, Ugando, Ruando, Burundo kaj Respubliko Kongo; tiamaniere, Īga iĝis la unua filmo en la telugua publikigita en Afriko.[77]

Distribuo

Tutmondaj distribuadaj rajtoj por la telugua versio estis venditaj kontraŭ 34 kroroj ₹ (6,24 milionoj da USD) kaj PVP Cinema akiris la distribuajn rajtojn de Nāṉ Ī kontraŭ 5 kroroj ₹.[78][noto 3] Ekster Barato, firmao 14 Reels Entertainment distribuis Īga-n kaj Naan-Ee-n en asocio kun Ficus, Inc.[79] Firmao Reliance Entertainment akiris la distribuajn rajtojn de Makkhi.[80]

Piratado

Semajnojn post la publikigo de Īga, ankaŭ ties pirata versio estis eldonita; ĝi estis kontraŭleĝe filmita en kinejo en Varadaiahpalem, distrikto Ĉitur.[81] Jura enketo pri akvomarko sur la piratita kopio determinis, ke kamerao estis uzita por la filamdo.[82] La cifereca akvomarko ankaŭ helpis la enketistoj eltrovi, ke la fonto de la piratado de Nāṉ Ī estu kinejo en Koimbatore.[83]

Laŭ Raĝamoli, Īga estis kontraŭleĝe elŝutita 655 000 fojojn dum semajno kiam la piratita versio ekaperis interrete.[84] Raĝamoli pludiris, ke datumbazo de IP-aj adresoj de ne-loĝantaj baratanoj kiuj ofte elŝutas enhavon estis dividita kun enmigradaj aŭtoritatoj, por ke ili povu malfaciligi ilian potencialan menon pri permespeto de loĝado en Usono.[82] Kontraŭpirata grupo forigis pli ol 2 000 ligiloj al la pirata versio de Nāṉ Ī tra la interreto.[85]

Hejma versio

La persatelitaj televidaj rajtoj de Nāṉ Ī estis venditaj al televido Sun kontraŭ 3,35 kroroj ₹—rekorda prezo por filmo de telugua reĝisoro, preterpasante la komencajn atendojn de Raĝamoli mem.[86][noto 3] La pertelevidaj rajtoj de Makkhi estis venditaj al STAR Gold kontraŭ 8 kroroj ₹.[87][88] Laŭ ĝenerala manaĝero de STAR Gold, nome Hemal Ĝaveri, la surtelevida unua projekcio de Makkhi havis celon pri punktoj de aprezo takson de 3,5;[89] la komerca analizisto Sridar Pillai taksis ties elfaron «fenomena».[90]

En novembro 2012, Aditya Music eldonis Īga-n sur Blu-radia disko kun anglalingvaj subtekstoj kaj DTS-HD MA 5.1 ĉirkaŭa sono. La publikigo ankaŭ enhavis du-horan DVD-on pri la farado de la filmo.[91] J. Hurtado el Twitch Film reviziis la Blu-radian version, skribante: «La plej elstara misfarado de la filmo realiĝas en la formo de grave-fikita kontrastoskalo, kiu realigis absurde disbatitajn nigrajn nivelojn igantaj preskaŭ ĉiujn ombrodetalojn tute forigitaj». Hurtado taksis la aŭdion «afero de beleco, donanta bonan apartigon kaj ekkreskegantan malaltan finon, kiu metas onin en la mezon de la ago de Īga, en maniero kiun eĉ mia kina sperto ne povus fari».[91]

Ricevo

Vendoj

Laŭ la marketika analizisto Komal Nahta, Īga enspezis nete 17 krorojn ₹ en suda Barato dum sia unua tago de publikigo.[92][noto 3] Dum sia malferma semajnfino, ĝi enspezis malnete 538 996 USD de 31 ekranoj en Usono— mezume po 17 387 $ por ekrano.[93] En dek tagoj, Nāṉ Ī enspezis malnete 13 krorojn ₹ de 208 ekranoj en Tamilnado.[94] Dum sia dua semajnfino, Īga enspezis malnete 253 334 $ de 42 ekranoj en Usono, alportanta ties dek-tagan totalon en tiu lando al 913 046 $. Ekde tiam, Nāṉ Ī havis malnetan totalon de 14 259 $ en Usono.[95][noto 3] Nāṉ Ī gajnis 18 krorojn ₹ dum tri semajnoj ĉe la Tamilnadaj biletvendejoj—rekordo por dulingva, telugua-tamila filmo.[96][noto 3] Ekde la komenco de aŭgusto 2012, la sumo de la kombinita distribuisto-akcio por la telugua kaj la tamila versioj estis 57 kroroj ₹.[97][noto 3] La versio dublita en la hindian, t.e., Makkhi, ne atingis en junio 2015 ekvivalentan komercan sukceson.[98]

Laŭ gazeto Bangalore Mirror, la filmo jam enspezis malnete 115 krorojn ₹ tutmonde en aŭgusto 2012.[99][noto 3] Ties fina tutmonda malneta enspezo estas taksita inter 125 kaj 130 kroroj ₹ (23–24 milionoj $).[noto 10][noto 3] Īga enspezis malnete preskaŭ 1,08 milionoj $ en Usono; en tiu senco, ĝi estis unu el la plej komerce sukcesaj teluguaj filmoj de la lando.[100][noto 3] Ĝi estis deklarita la plej alta pri malneta enspezo el la dulingvaj filmoj en Tamilnado post kiam ĝi gajnis 24,66 krorojn ₹, kun distribuisto-akcio de 8,5 kroroj ₹, en 50 tagoj. La filmo rompis la rekordon tenita de Arundhati (2009), kies tamile dublita versio gajnis distribuisto-akcion de 6,5 kroroj ₹.[75][noto 3]

Hindo-azia informa servo deklaris, ke Īga estu la plej alta pri malneta enspezo el la teluguaj filmoj de 2012,[101] sed Bangalore Mirror rebatis, ke ĝi estis nur la dua plej alta (post Gabbar Singh) en biletvendeja enspezo.[102] Laŭ Deccan Herald, Īga kaj Julayi estis la nuraj grandbuĝetaj teluguaj filmoj de 2012kiuj egaliĝis kaj ricevis pozitivan spektantaran takson.[103] Makkhi malfermiĝis nebone, malgraŭ pozitiva perbuŝo,[104] sed finfine akiris ordinaran enspezon.[98] Koncerne al la elfaro de Makkhi, Raĝamoli sentis, ke la filmo ne estis bone prezentita kaj ne atingis ties kinejan spektantaron eĉ kvankam ĝi estis taksata pli bone surtelevide; do poste li kunlaboris kun filmfaristo Karan Ĝohar – kiun li konsideris la «ununuran forestantan ligon» – por la prezento de la hindie dublita versio de sia lastlasta filmo, Baahubali: The Beginning.[98]

Takso de kritikistoj

Baradvaĝ Rangan, skribanta por The Hindu, asertis ke, kvankam sen homa protagonisto kaj nur fiulo kaj heroino, la spektantaro estas «gvidata tra rakonto kiu estas amuza, sentimentala, plena de ago, romantika—tie troviĝas eĉ iom da okulteco».[56] Ankoraŭ por The Hindu, Malati Rangaraĝan skribis, «Ni festu la imagpovon [de Raĝamoli], kiu igis la dommuŝon aperi kiel nevenkebla kiel iu ajn de niaj muskolo-plenaj herooj».[60] Kariŝma Upadjaj el The Telegraph nomis la filmon «venkiston ekde la unua kadro ĝis la lasta», kaj laŭdis la scenaron de Raĝamoli, skribanta ke ĝi igis «la absurdan ŝajni veran, volante ke vi akceptu ion ajn ke li portretas ĝin al vi».[105] J. Hurtado el Twitch Film nomis Īga-n la «plej bonan, plej frenezan, plej inventeman filmon de la jaro» kaj laŭdis la scenaron de Raĝamoli, la vidajn efikojn kaj la elfaron de Sudipa, nomante ĉi-lastan «prave ridigan».[106] V. S. Raĝapur, el Hindo-azia Novaĵservo, donis al Īga kvar stelojn el kvin, kaj laŭdis la aktorumojn kaj la muzikon; Raĝapur precipe ŝatis la vidajn efikojn, diranta ke la malfacilan laboron de la tuta filma teamo estis «klare videbla surekrane».[107] Reviziisto el Sify nomis Īgaon «eskapeman, komikan libro-simila fantazion» kiu «ĵetas vin en sperton, tiel profunda ke nenio alia vere gravas».[108]

Radika Raĝamani el Rediff.com premiis Īga-n kun kvar steloj el kvin; ŝi laŭdis ties vidajn efikojn, elfarojn kaj kinematografion kaj diris, ke Sudipa «estas tre plezura kiam rigardata sur ekrano».[109] Kartik Pasupulate kaj M. Sugant el The Times of India ambaŭ donis al Īga kvar steloj el kvin. Sugant nomis ĝin «elstara ekzemplo de komerca filmfarado kiu estas sendube triumfo ĉe ĉiu flanko».[71][110] Raĝiv Masand el News18 donis al la filmo kvar stelojn el kvin, laŭdis ties ideon, kaj diris ke Sudipa ludis sian rolon kun «vera komika stilo» kaj «karikatura nuanco».[111] Skribanta por Bollywood Hungama, Subaŝ K. Ĝa laŭdis la «inteligentan agoplenan rakonton» de Īga, kiu flankenpuŝis la «malfortan rakonton». Li cetere komentis: «Kuraĝa, ruza kaj originala: ĉi tiu estas la distristo de la sezono».[112] Anupama Ĉopra donis al la filmo kvar stelojn el kvin en revizio por Hindustan Times kaj nomis ĝin «frenezan kuron sur onda fervojo kiu estas farinda» kaj la «plej bizaran filmon [kiun ŝi] vidis dum jaroj».[113] Ŝabana Ansari aprezis Īgaon donante tri stelojn el kvin en revizio de Daily News and Analysis kaj nomis la viglan muŝon «modernan baratan heroon» kun «altaj ideoj».[114]

Kruti Grover el The New Indian Express skribis, ke Īga malhavas konvenan strukturon malgraŭ siaj vidaj efikoj kaj redakto. Ŝi pludiris, ke la filmo transformiĝas en «ridindan animacian filmon por infanoj» post la naskiĝo de la muŝo.[61] Revizianta Makkhion por Dainik Bhaskar, Majank Ŝekar diris, ke la ideo de la filmo etendiĝas preter ties potencialo kaj, kiel rezulto, ĝi «nur daŭras ankoraŭ kaj ankoraŭ» en ties «originala, kiĉa, kruda formo».[59]

Laŭdoj

Īga ricevis la premiojn kiel plej bona longa filmo en la telugua kaj plej bonaj specialiaj efikoj ĉe la 60-a okaziĝo de la naciaj filmpremioj.[115] Ĝi poste ricevis la premion B. Nagi Reddy Memorial Award en la kategorio Best Wholesome Entertainment de la la Registaro de Andra-Pradeŝo.[116][117] Ĉe la 60-aj Premioj Filmfare Sude Īga ricevis sep kandidatigojn kaj gajnis kvin premiojn, inkluzive kiel Plej Bonan Filmon en la Telugua, Plej Bona Direktoro en la Telugua kaj Plej Bona Subtenanta Aktoro en la Telugua (Sudipa).[118][119]

Samanta okaze de la ceremonio por la 60-aj Premioj Filmfare Sude, kie ŝi gajnis la premion kiel Plej Bona Aktorino ‒ Telugu por Īga.[120]

Samanta ricevis la premiojn de Filmfare kiel Plej Bona Aktorino en la kategorioj telugua kaj tamila pro siaj elfaroj en Īga kaj Neethaane En Ponvasantham, fariĝanta la tria barata ina aktoro kiu gajnis ĉi tiujn premiojn en ambaŭ lingvoj dum la sama jaro (post Ĝ. Ĝajalalita kaj Revati, kiu gajnis en 1972 kaj 1993 la premiojn kiel Plej Bona Aktorino pro Sri Krishna Satya, Pattikada Pattanama kaj Thevar Magan kaj Ankuram respektive).[120][121] Ĉe la 2-aj Sudbarataj Internaciaj Filmaj Premioj, Īga ricevis sep kandidatigojn kaj gajnis tri premiojn: Plej Bona Filmo, Plej Bona Kinografiisto, kaj Plej Bona Aktoro en Negativa Rolo.[122][123] Ravinder Reddy gajnis la premion kiel Plej Bona Arta Direktoro en 2013 ĉe la festivalo Internaciaj Fantaziaj Filmoj en Brazilo pro sia laboro en Īga.[124] La filmo gajnis naŭ premiojn, inkluzive kiel Plej Originala Filmo, Plej Bona Filmo por Rigardi kun Homamaso kaj Plej Bonaj Specialaj Efikoj ĉe la 8-a ĉiujara filma festivalo «Post Mallumo» de Toronto, en Kanado, en novembro 2013.[125] Ĉe la 7-a eldono de la Premioj Vijay en 2013, Sudipa gajnis la premion kiel Plej Bona Fiulo pro sia elfaro en Nāṉ Ī.[126] Īga gajnis ok premiojn ĉe la Premioj Nandi de 2012, inkluzive kiel Plej Bona Reĝisoro, Plej Bona Fiulo kaj Plej Bona Muzikdirektoro por Raĝamoli, Sudipa kaj M. M. Kiravani respektive.[127]

La telugua versio de la filmo aperis ĉe filmaj festoj tutmonde.[128] En decembro 2012, la filmo partoprenis la ĉiujaran Internacia Filmfestivalo de Ĉenajo.[129] Post projekcioj ĉe la filmfestivaloj L'Étrange kaj Sundance,[130] ĝi estis la nura Telugu kiu partoprenis la sekcion Marché du Film de la Filmfestivalo de Cannes de 2013 kaj la panoraman sekcion de la Internacia Filmfestivalo de Ŝanhajo de 2013.[128][131][132]

Īga estas la nura telugua filmo kiu ricevis ses kandidatigojn ĉe la Internacia Filmfestivalo de Madrid kaj estis la unua barata filmo kandidatigita kiel Plej Bona Filmo. Kandidatigoj ĉe la eldono de 2013 de la filmfestivalo inkluzivis ankaŭ: Plej Bonan Filmon, Plej bone Flankaktoro (Sudipa), kaj Plej Bona Kinografiisto (Senthil Kumar).[133] La filmo estis invitita al la Internacia Fantazia Filmfestivalo de Buĉon de 2013 en Sud-Koreio[134] kaj estis la kvina fremdlingva filmo montrita ĉe la 18-a Internacia Filmfestivalo de Busan en oktobro 2013.[135]

Heredaĵo

La sukceso de Īga donis al Sudipa nacian rekonon kaj aklamon de samrangaj aktoroj, inkluzive de Raĝinikant kaj Nagarĝuna.[136][137]

Sudipa ricevis nacian rekonon por sia elfaro en Īga; Raĝinikant komentis pri li: «Ĝis nun mi pensis ke mi estis la plej bona fiulo.[136] Sed vi umis pli bone ol mi».[137] Lia elfaro plaĉis al aliaj famuloj kiel Nagarĝuna, Maheŝ Babu kaj Ram Gopal Varma;[137][138][139] Varma asertis ke li rekonis la potencialon de Sudipa post vidi Īga-n, kaj pludiris, ke «Multaj taksas lian faradon en tiu filmo kiel facila, rilate al liaj esprimoj kiam interrilatas kun la muŝo, sed kiel reĝisoro, mi ja scias kiel malfacile estas aktorumi kiam oni nur imagas ke muŝo estas tie».[139] La elfaro de Sudipa en Nāṉ Ī impresis la filmfariston Ĉimbu Deven, kiu volis lin kiel la antagonisto en Puli (2015).[140]

Parolanta pri la centjara jubileo de la barata kino ĉe la pintkunveno CII pri Amaskomunikilaro kaj Distro de 2012, la filmfaristo Ŝekar Kapur diris, ke la regiona kino estis superpasanta la hindialingvan kino en terminoj de enhavo kaj rakonto-kapablo, kaj citis Īgaon kiel ekzemplo. Kapur diris, ke li estis impresita pro ties rakonto kaj uzo de teĥnologio, kaj diris ke la filmo estis «nenio malpli ol Holivuda superheroa filmo».[141] Ŝah Ruk Ĥan vokis Īga-n «mirinde originala» filmo kaj «rigardenda» kun infanoj.[142] Lavanja Tripati citis la elfaron de Nani en Īga kiel unu el la kialoj pro kiu ŝi laboris kun li en Bhale Bhale Magadivoy (2015).[143]

Īga estis parodiita dufoje en Sudigadu (2012), komedia filmo de Bimaneni Srinivasa Rao; kiam juna knabino demandas ŝian patron rakonti al ŝi dormtempan rakonton dum la komenca filmlisto,[144] kaj ankaŭ en sceno en kiu la protagonisto minacas mortigi inan kriman estron kun armiloj desegnitaj de Raĝamoli, inkluzive de nadlo de muŝo.[145] En decembro 2012, Īga kaj Sudipa konkveris la rangordon de Rajamani.Com de Radhika Rediff kiel unu el la «supraj kvin teluguaj filmoj de 2012» kaj en la kategorio «plej bona teluguaj aktoroj de 2012»; laŭ ŝi, Sudipa lasis «neforigeblan» markon en la filmo kaj donis «escepte bonan raporton» pri li mem kiel la antagonisto.[146][147] Shobha Warrier de Reddif inkluzivis Sudipa-n en sia listo de «plej bonaj tamilaj aktoroj de 2012», skribante ke lia elfaro estis «tiel superlativo kaj klare elstara kompare al iu ajn alia aktoro en la tamila» ke ĝi «meritas esti taksata kiel la plej bona elfaro de la jaro».[148] Radika Raĝamani rangis Raĝamoli-n unua en sia listo «plej bonaj teluguaj reĝisoroj de 2012», kiu estis eldonita en januaro 2013.[149] En 2020, Sankirtana Verma de Film Companion inkluzivis la filmon en sia listo «25 plej grandaj teluguaj filmoj de la jardeko».[150]

Adam Nayman de The Ringer enlistigis Īgaon inter «la 25 Plej bonaj fremdaj filmoj de la jardeko».[151] En aŭgusto 2015, Puĝa Darade de The Times of India inkluzivis Īga-n en sian liston «teluguaj filmoj kiujn oni devas rigardi antaŭ morti»; ŝi diris ke ĝi «plialtigis la normon pri kiel kreivo povas esti uzata efike».[152] En intervjuo kun The Hindu de aprilo 2016, tamila aktoro Surija asertis ke filmoj kiel Sagara Sangamam (1983), Īga, Baahubali: The Beginning kaj Manam (2014) estas memorataj multe pli ol pli tradiciaj filmoj.[153]

En 2019, la intrigo de la filmo estis multfoje dividita en sociaj amaskomunikilaro de hispana-parolantaj landoj pro ties unika intrigo kiu enhavas muŝon strebanta venĝon kontraŭ homo.[154]

Notoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eega en la angla Vikipedio.