Ĥadiĝa bint Ĥuvajlid

unua edzino de Mohamedo

Ĥadiĝa bint Ĥuvajlid aŭ angla-literume Khadija bint Khuwaylid (arabe خَدِيجَة بِنْت خُوَيْلِد, Ĥadīĝa bint Ĥuŭajlid, ĉirkaŭ 555[1] – 22a de Novembro 620[2]), ofte konata kiel Ĥadiĝa, estis la unua edzino de Muhammad kaj unua sekvanto de la Islama profeto Muhammad. Ĥadiĝa estis la filino de Ĥuvajlid ibn Asad, estro de la tribo de Kurajŝoj en Mekko, kaj sukcesa negocisto per si mem.

Ĥadiĝa bint Ĥuvajlid
Persona informo
Naskiĝoĉirkaŭ 555
en Mekko
Morto620
en Mekko
TomboAl Muallaa Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojarabaklasika araba
Familio
PatroKhuwaylid ibn Asad (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
PatrinoFatima bint Za'idah (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)ojHizam ibn Khuwaylid (en) Traduki, Awwam ibn Khuwaylid (en) Traduki, Halah bint Khuwailid (en) Traduki kaj Nawfal ibn Khuwaylid (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)oMohamedo (595–619) Redakti la valoron en Wikidata
InfanojQasim ibn Muhammad (en) Traduki, Umm Kulthum bint Muhammad (en) Traduki, Abd-Allah ibn Muhammad (en) Traduki, Zainab bint Muhammad (en) Traduki, Fatima bint Muhamad, Rukajja bint Muhammad, Hind ibn Abi Hala (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoentreprenisto
wholesale merchant (en) Traduki
komercisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ĥadiĝa estas ofte referencata de islamanoj kiel "Patrino de la Kredantoj". Ŝi estas unu el la plej gravaj inaj figuroj en Islamo. Ŝi estas unu el la kvar "sinjorinoj de la ĉielo" en Islamo, kun sia filino Fatima, Aiŝa kaj Marjam.[3] Muhammad estis monogame edzo de Ĥadiĝa dum 25 jaroj.

Ĉirkaŭ 595 tiam dungintino de Mohamedo, la 15-jare pli aĝa negocistvidvino Ĥadiĝa (555?–619) el la alte taksita familio ʿAbd al-ʿUzzā, proponis al li geedziĝon. Per ŝia helpo Mohamedo atingis financan sendependecon kaj socian sekurecon, kio estis granda ŝanĝo en lia vivo. Ĥadiĝa estis la unua persono, kiu kredis je la mesaĝo de Mohamedo. Tial la islama historio rigardas ŝin la unua islamanino en Mekao. Kune ili havis gefilojn, inter ili la filinon Fatima, la sola de iliaj gefiloj kiu mem havis idojn.[4] De ŝi devenas ĉiuj posteuloj de Mohamedo. Ĥadiĝa, Ali ibn Abi Talib kaj Abu Bakr, la unua kalifo post la morto de Mohamedo, estis laŭtradicie la unuaj islamanoj.

Referencoj

Literaturo

Arkivigite je 2007-10-14 per la retarkivo Wayback Machine