Ĝuĝou

Ĝuĝou, ĉine 株洲 estas metropolo kaj grava industria urbo en Ĉinio. La historia loknomo estis Jianning. La municipo administras ankaŭ la proksimajn distriktojn kaj aliajn zonojn.

Ĝuĝou
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo412000
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro3 902 738  (2020) [+]
Loĝdenso347 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 113° 9′ O (mapo)27.84071113.1469227° 50′ N, 113° 9′ O (mapo) [+]
Areo11247,55 km² (1 124 755 ha) [+]
HorzonoUTC+08:00 [+]
Ĝuĝou (Ĉinio)
Ĝuĝou (Ĉinio)
DEC
Situo de Ĝuĝou

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zhuzhou [+]
vdr

Geografio

Ĝuĝou etendiĝas en la suda parto de la lando laŭ navigebla rivero Ksiang.

Ekonomio

En Ĝuĝou oni okupiĝas pri metalurgio, maŝinofabrikado, kemiaĵoj kaj konstrumaterialoj. La industria zono en la proksimo fondiĝis en 1992.

Klimato

Ĝuĝou havas subtropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas po 1400 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter marto-aŭgusto. Inter junio-septembro la temperaturo estas ĉirkaŭe 30 °C, vintre foje frostas.

Trafiko

Ĝuĝou estas nodo de fervojaj linioj, ekzemple la Pekino-Kantono-Fervojo trairas la urbon. Same ankaŭ aŭtovojoj troviĝas tie. La flughaveno estas fore (37 km). La rivero estas navigebla.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj

Stacidomo en Ĝuĝou
Turo 293 m. en Ĝuĝou