Ĝendarmo kaj eksterteranoj

komedia filmo

Ĝendarmo kaj eksterteranoj (france Le Gendarme et les extra-terrestres‎) estas franca filmo aperinta en 1979 kaj originale filmita en la franca lingvo. Temis pri la kvina el ses konataj filmoj, post Ĝendarmo el Saint-Tropez, Ĝendarmo en Novjorko, Ĝendarmo geedziĝas kaj Ĝendarmo en emeriteco, el kiuj sekvis la lasta parto Ĝendarmo kaj ĝendarminoj. En tiuj ĉi filmoj rolis Louis de Funes, Michel Galabru kaj multaj aliaj konataj francaj aktoroj.

Ĝendarmo kaj eksterteranoj
la filmofina parado
la filmofina parado
filmo
Originala titoloLe Gendarme et les extra-terrestres
Produktadlando Francio
Originala lingvofranca
Kina aperdato1979
Daŭro96 minutoj
Ĝenrokomedia filmo
KameraadoMarcel Grignon
Reĝisoro(j)Jean Girault
ScenaroJacques Vilfrid • Louis de Funès
Filmita enSaint-Tropez
Loko de rakontoSaint-Tropez
Muziko deRaymond Lefèvre
ĈefrolantojLouis de Funes, Michel Galabru kaj multaj aliaj
IMDb
vdr

Rilate sian ĝenron, ĉiuj ses filmoj rigardeblas kiel komedia filmo kaj ĉiuj lokiĝas en Saint-Tropez, fama somerrestadeja havenurbo borde de la Mediteranea Maro en la regiono Bordo Lazura aŭ Franca Riviero.

La filmo havas entutan daŭron de 96 minutoj.

Eksteraj ligiloj

filmado de la filmo