Černá u Bohdanče

15° 40′ 19″ O / 50.05528 °N, 15.67194 °O / 50.05528; 15.67194 (mapo)

Municipo Černá u Bohdanče situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo apud rivero Elbo, 9 km nordoriente de urbo Pardubice kaj 2 km sude de urbo Lázně Bohdaneč. Vivas ĉi tie 698 loĝantoj (2024).

Černá u Bohdanče
municipo
Okcidenta parto de Černá u Bohdanče
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Černá u Bohdanče
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoRegiono Pardubice
DistriktoDistrikto Pardubice
Administra municipoLázně Bohdaneč
Historia regionoBohemio
RiverojElbo, Rajská struha
SituoČerná u Bohdanče
 - alteco213 m s. m.
 - koordinatoj50° 03′ 19″ N 15° 40′ 19″ O / 50.05528 °N, 15.67194 °O / 50.05528; 15.67194 (mapo)
Katastro2,65 km² (265 ha) Černá u Bohdanče
Loĝantaro698 (2024)
Denseco263,4 loĝ./km²
TabuloOrientelba tabulo
Unua skribmencio1377
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo533 41
NUTS 3CZ053
NUTS 4CZ0532
NUTS 5CZ0532 572896
Katastraj teritorioj1
Partoj de municipo1
Bazaj setlejunuoj1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Černá u Bohdanče
Retpaĝo: www.cerna-u-bohdance.cz/
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lázně Bohdaneč, Pardubice, Rybitví kaj Živanice.

Historio

La plej malnovaj mencioj pri Černá estas el la 14-a jarcento, kiam la vilaĝo estis havaĵo de Albrecht el Cimburk, kiu en la jaro 1344 vendis ĝin al la monaĥejo de Opatovice. Post detruo de la klostro havigis al si la vilaĝon Diviš Bořek el Miletínek, poste posedis ĝin princoj de Minsterberg kaj pli malfrue Vilém el Pernštejn. Fine estis Černá havaĵo de la Ĉeĥa reĝa kamero.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869261
1880262
1890271
1900251
1910243
1921236
JaroLoĝantoj
1930236
1950194
1961201
1970211
1980217
1991224
JaroLoĝantoj
2001256
2014408
2016429
2017432
2018476
2019529
JaroLoĝantoj
2020616
2021688
2022669
2023693
2024698

Vidindaĵoj

  • Trans la vilaĝo fluas rivereto Rajská struha, kiu estas parto de akvomastruma sistemo de kanalo de Opatovice. Sur la rivereto funkciis muelejo el la 17-a jarcento, havaĵo de sinjoro Cepl.
  • Sur vilaĝplaco estas ligna kampanileto,
  • ŝtona krucifikso kaj
  • monumento al la falintoj en la 1-a mondmilito malkovrita en la jaro 1930.
  • Danke al du estintaj akvoplenaj sablejoj estas la vilaĝo loko taŭga por ripozo ĉefe sportado, fiŝkaptado, ĉasado kaj simile.

Praktika informo

El Pardubice la vilaĝo estas atingebla per urba buso n-ro 18 (rigardu http://www.dpmp.cz/?rady=18&send=Vybrat )

Literaturo

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj