Čejkovice (distrikto Znojmo)

municipo en Ĉeĥio, en distrikto Znojmo
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Čejkovice
16° 17′ 14″ O / 48.87778 °N, 16.28722 °O / 48.87778; 16.28722 (mapo)

Čejkovice (germane Schakwitz) estas municipo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Znojmo. Vivas ĉi tie 235 loĝantoj (2024).

Čejkovice
germane Schakwitz
municipo
Čejkovice, ĉefa ŝoseo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Čejkovice
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoSudmoravia regiono
DistriktoDistrikto Znojmo
Administra municipoZnojmo
Historia regionoMoravio
SituoČejkovice
 - alteco233 m s. m.
 - koordinatoj48° 52′ 40″ N 16° 17′ 14″ O / 48.87778 °N, 16.28722 °O / 48.87778; 16.28722 (mapo)
Katastro9,2 km² (920 ha) Čejkovice u Znojma
Loĝantaro235 (2024)
Denseco25,54 loĝ./km²
ValegoDija-svratka valego
Unua skribmencio1248
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo671 65
NUTS 3CZ064
NUTS 4CZ0647
NUTS 5CZ0647 593877
Katastraj teritorioj1
Partoj de municipo1
Bazaj setlejunuoj1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Čejkovice (Znojmo District)
Retpaĝo: www.cejkoviceuznojma.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Borotice, Břežany, Božice, Oleksovice kaj Mackovice.

Historio

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1248. La devena vilaĝo Čejkovice situis verŝajne inter Oleksovice kaj Hostěradice, en loko de fiŝlago de Oleksovice. Al la jaro 1531 Čejkovice estas menciata kiel dezerta.

La nuntempa Čejkovice estis fondita komence de la 18-a jarcento. Ĝi estiĝis en la jaro 1711 post alveno de loĝantoj pro la tridekjara milito damaĝigita la proksima Mackovice. En la jaro 1788 estis senpere ĉe Čejkovice fondita vilaĝo Heřmanov, ambaŭ domaroj havis komunan preĝejon kaj poste ankaŭ lernejon. Heřmanov estis en la jaro 1948 administre kunigita kun Čejkovice. La devenaj loĝantoj de la germana nacieco ĉi tie hodiaŭ jam ne vivas. La postmilitaj enloĝintoj devenas el regiono de Moravio apud limo kun Slovakio (Starý Hrozenkov, Žítková).

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869436
1880474
1890483
1900460
1910523
1921538
JaroLoĝantoj
1930555
1950349
1961347
1970317
1980274
1991230
JaroLoĝantoj
2001212
2014213
2016221
2017224
2018216
2019219
JaroLoĝantoj
2020220
2021221
2022237
2023238
2024235

Memorindaĵoj

  • Preĝejo de Virgulino Maria Neĝa

Pluaj fotoj