Ĉilakilo

Ĉilakiloj kaj en hispana "chilaquiles" [ĉilakiles] estas tipa plado de Meksiko kuirita sur bazo de triangulaj pecoj de tortiljo de maizo ĉu frititaj ĉu rostitaj nomitaj "totopos", kiuj estas kuiritaj en pika saŭco ĉu ruĝa ĉu verda depende de la tipo de kapsiko uzata[1]​ kaj havas multajn variaĵon regionajn[2] kiuj povas enhavi aliajn ingrediencojn kiel fibrigita kokaĵo aŭ bovaĵo, aliaj tipoj de viandoj, kolbasoj, kokinovoj, fromaĝo, kremo, cepo, avokado... inter multaj aliaj. Kutime oni bonodorigas la pladon per koriandro kaj oni akompanas per garnaĵo de fazeoloj.

Chilaquiles en verda saŭco kun fromaĝo kaj kremo, kun tradicia garnaĵo de frititaj fazeoloj.

Temas pri simpla plado, facile kuirebla kaj tre populara en la tuta lando, kaj krome ĝi estas tre alte kolorienhava.[3]​ Ĉilakiloj estas tradicia meksika matenmanĝo,[4]​ sed eblas ankaŭ ties konsumo en aliaj manĝoj de la tago. En la meksikia kulturo, la matenmanĝo estas unu el la plej gravaj manĝoj de la tago, aŭ eĉ la plej entute.[5]​ Laŭ reporto de SinDelantal, reta platformo pri manĝomendo al hejmoj en Meksiko, la "chilaquiles" estas la plej mendita matenmanĝo fare de siaj klientoj (33% de la mendoj).[6]

Notoj