Úhřetice

municipo en la distrikto Chrudim‎ de Ĉeĥio
15° 51′ 56″ O / 49.97806 °N, 15.86556 °O / 49.97806; 15.86556 (mapo)

Municipo Úhřetice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de rivero Novohradka, 7 km nordoriente de urbo Chrudim kaj 7 km sude de urbo Dašice, ĉe ŝoseo n-ro 340 inter Chrudim kaj Dašice. Vivas ĉi tie 503 loĝantoj (2024).

Úhřetice
municipo
Úhřetice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Úhřetice
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoRegiono Pardubice
DistriktoDistrikto Chrudim
Administra municipoChrudim
Historia regionoBohemio
MontaroSvitava montetaro
RiveroChrudimka
SituoÚhřetice
 - alteco237 m s. m.
 - koordinatoj49° 58′ 41″ N 15° 51′ 56″ O / 49.97806 °N, 15.86556 °O / 49.97806; 15.86556 (mapo)
Katastro4,69 km² (469 ha) Úhřetice
Loĝantaro503 (2024)
Denseco107,25 loĝ./km²
Unua skribmencio1394
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo538 32
NUTS 3CZ053
NUTS 4CZ0531
NUTS 5CZ0531 572446
Katastraj teritorioj1
Partoj de municipo1
Bazaj setlejunuoj1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Úhřetice
Retpaĝo: www.uhretice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chrudim, Tuněchody, Vejvanovice, Pardubice, Dvakačovice kaj Úhřetická Lhota.

Historio

En la lasta kvaronjaro de 14-a jarcento posedis vilaĝon Úhřetice ĉeĥa mezepoka literatoro Smil Flaška el Pardubice kaj Rychmburk. En la jaro 1586 ekhavis Úhřetice Markéta Berka el Dubé, naskiĝinta Trčka el Lípa. Tiu estis bona mastrumantino kaj fondis en sudorienta rando de Úhřetice korton kaj kastelon. Rememoras ŝin blazonoj sur loĝdomo en la korto. En la jaro 1656 ŝia filino Anna Eŭsebie vendis Úhřetice al imperiestro Ferdinando la 3-a, kaj en la jaro 1728 akiris ĝin familiaro Kinský. En la jaro 1807 la kastelo forbrulis kaj jam ne estis rekonstruita.

Post la unua mondmilito en nova Ĉeĥoslovaka respubliko oni multe konstruadis kaj en Úhřetice ekfloris brikfabrikado, kiu plu daŭras. Per minado de argilo okazis multaj arĥeologiaj trovaĵoj atestantaj prisetlon de la teritorio jam en pratempo.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869365
1880450
1890430
1900517
1910540
1921514
JaroLoĝantoj
1930478
1950424
1961507
1970533
1980571
1991490
JaroLoĝantoj
2001462
2014471
2016471
2017478
2018479
2019472
JaroLoĝantoj
2020485
2021460
2022487
2023491
2024503

Pluaj fotoj

Eksteraj ligiloj