Öskü
Öskü (oŝku) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Várpalota.
Bazaj informoj
- Areo: 48 km²
- Loĝantaro: 2320
- Poŝtkodo: 8191
- Telefonprefikso: 88
Situo
La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, inter Várpalota kaj Veszprém (urbo), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Veszprém (urbo). La lasta troviĝas 15 km-ojn.
Historio
Antaŭ la hungaroj romianoj kaj avaroj loĝis tie. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste germanoj kaj slovakoj alvenis. Post la 2-a mondmilito oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. Ŝtonominejo longe funkciis apud la vilaĝo, supozeble Öskü signifas malnova ŝtono.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, poŝto, kuracejo, dentokuracejo, apoteko, restoracio, vendejoj.
Vidindaĵoj
- fundamente sentinela turo de romianoj, nun rotondo el la 11-a jarcento, unusola en Hungario, sakristio aldoniĝis en la 15-a jarcento, en 1999 renoviĝis; vidu pli detale: Rotondo (Öskü)
- naskiĝdomo de Antal Tasner, baldaŭe paroĥo, pli poste lernejo
- baroka monumento pri Sankta Triunuo de 1746
- baroka skulptaĵo de Sankta Anna de 1750
- klasikisma katolika preĝejo de 1847
- luterana preĝejo de 1786
Famuloj
En Öskü naskiĝis advokato Antal Tasner.
Ĝemelkomunumo
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka