Ödön Szelényi
- Artikolo
- Diskuto
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Ödön Szelényi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de julio 1877 (1877-07-12) en Kežmarok |
Morto | 18-an de septembro 1931 (1931-09-18) (54-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 33/5-1-59 ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Infano | Gusztáv Szelényi ![]() |
Parencoj | Iván Szelényi (nepo) ![]() |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto verkisto filozofo literaturhistoriisto ![]() |
Ödön Szelényi [selEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szelényi Ödön estis hungara literaturhistoriisto, filozofo, gimnazia, akademia kaj universitata instruisto. Lia origina familia nomo estis Schneider [ŝnejder], lia filo estis Gusztáv Szelényi, lia nepo estis Iván Szelényi.
Ödön Szelényi [1] naskiĝis la 12-an de julio 1877 en Hungara reĝlando en Késmárk (nuntempa Kežmarok en Slovakio), li mortis la 18-an de septembro 1931 en Budapeŝto.
Ödön Szelényi akiris pedagogian diplomon en 1900. Pli frue jam en 1899 li instruis en gimnazio de Mezőtúr, poste en aliaj gimnazioj en Supra Hungarujo. Inter 1909 kaj 1923 li instruis en Luterana Teologia Akademio (Pozsony), poste ĝismorte en gimnazio en Budapeŝto. Li estis ankaŭ privata profesoro en Universitato István Tisza inter 1925–1931.