Ödön Alliquander (patro)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

ALLIQUANDER Ödön [pr. alikvander] estis hungara inĝeniero pri minejoj naskiĝinta en Nadjvarado 24-a de julio 1882 kaj morinta en Budapeŝto la 25-a de oktobro 1954. Li estis la patro de inĝeniero pri minejo Ödön Alliquander.

Ödön Alliquander
Persona informo
Naskiĝo24-an de julio 1882 (1882-07-24)
en Oradea
Morto26-an de oktobro 1954 (1954-10-26) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
TomboTombejo Farkasrét, 36/2-1-25 Redakti la valoron en Wikidata
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
InfanoÖdön Alliquander Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupomininĝeniero
verkisto de nefikcio Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kariero

Alliquander akiris juran diplomon en Reĝa Jura Akademio (Nagyvárad) en 1904, post 4 jaroj inĝenieran diplomon en Akademio de Selmec. Li estis apud lia multflanka praktika agado unu el la estigantoj de hungara mineja juro. En la gazeto Bányászati és Kohászati Lapok li publikis dum jardekoj studojn.

Verko

  • Magyar bányajog (kun Imre Bán kaj Ernő Tassonyi, Bp., 1931);
  • Magyarország bánya- és kohóipara az 1912 – 1926 években (Bp., 1931);
  • Bánya- és kohóbalesetek elhárítása (kun Tassonyi Ernő, Bp., 1934);
  • Rotari fúrás (Bp., 1968).

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon