Ó

la litero O kun dekstra korno; parto de pola, hungara, kaj feroa alfabetoj

Ó, ó (o kun dekstra korno) estas litero de ĉeĥa, feroa, hungara, islanda, kaŝuba, pola, slovaka kaj soraba alfabetoj. Krome la litero ekzistas en la hispana, irlanda, kataluna, okcitana, portugala kaj vjetnama lingvoj kiel variaĵo de la litero o, kaj ankaŭ povas esti aplikata en la angla lingvo pro aliaj kialoj.

Uzo en diversaj alfabetoj

Ĉeĥa, hungara kaj slovaka

Ó estas 24-a litero de la ĉeĥa alfabeto, 25-a de la hungara kaj 28-a de la slovaka. Indikas la sonon /oː/.

Ĉina

En la pinjino ó estas yángpíng-sono (ĉine 阳平, altleviĝanta tono) o.

Feroa

Ó estas 18-a litero de la feroa alfabeto. Povas indiki sonojn /œ//ɔuː/.

Hispana, kataluna kaj portugala

Ó estas uzata en la hispana, kataluna kaj portugala lingvoj por indiki akcentitan [o] kiam ne estas ordinara laŭ la reguloj. En la kataluna ĝi krome emfazas fermitecon de sono.

Irlanda

Ó estas vaste uzata en irlanda lingvo kiel prepozicio kun la signifo «el». Krome estas uzata en viraj familiaj nomoj, kie ĝi estas derivita de la vorto uaidh kio indikas nepon, distinge de mac indikanta filon. Kiam irlandaj nomoj estis angligitaj, tiu Ó, antaŭ tio ofte renkontebla en nomoj, estis jen preterlasata, jen anstataŭata per ordinara O.

Islanda

Ó estas 19-a litero de la islanda alfabeto. Indikas la sonon /oṷ/.

Kaŝuba

Ó estas 23-a litero de la kaŝuba alfabeto. Indikas la sonon /o/. En la sudaj dialektoj povas indiki la sonon /u/.

Pola

Ó estas 21-a litero de la pola alfabeto. Estas prononcata same kiel u. La diferenco inter du literoj estas nur historia: per ó estas indikataj komencaj sonoj [o] relative antaŭnelonge ŝanĝiĝintaj al [u]; en vortderivado kaj fleksiado la litero ó ofte interviciĝas kun ne ŝanĝiĝinta litero o: Kraków — w Krakowie, krakowski.

Sorabaj

Ó indikas la sonon /uʊ/ en la suprasoraba lingvo kaj /ɛ//ɨ/ en la malsuprasoraba.

Vjetnama

En la vjetnama alfabeto ó indikas la sonon sắc (alte levitan o).

Kodigo

GrafemoHTMLUnikodoTeX
ÓÓU+00D3\acute O
óóU+00F3\acute o

Eksteraj ligiloj