Évariste Lévi-Provençal

Évariste Lévi-Provençal (Konstantino, Alĝerio, 4an de januaro 1894 – 1956) estis historiisto, verkisto, orientalista arabisto kaj franca tradukisto.

Évariste Lévi-Provençal
Persona informo
Évariste Lévi-Provençal
NaskonomoMaklouf Evariste Levi
Naskiĝo4-an de januaro 1894 (1894-01-04)
en Alĝero
Morto23-an de marto 1956 (1956-03-23) (62-jaraĝa)
en avenue Émile-Deschanel, 7-a arondismento de Parizo
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Alĝero Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Évariste Lévi-Provençal
Profesio
Okupohistoriisto
universitata instruisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoOrientalistiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
VerkojNasab Kuraish (Dār al-Maʻārif, 1982) vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Lia origina nomo estis Makhlouf Evariste Levi, kaj li estis de juda nordafrika origino. Je la aĝo de dek naŭ jaroj li francigis sian nomon kiel Évariste Lévi-Provençal.Li estas konsiderata unu el la plej gravaj francaj arabistoj, estinte direktoro de la Instituto de Islamaj Studoj en Alĝero, profesoro de la Universitato de Alĝero (1927) kaj de la Sorbono (1945). Li estis specialisto en temoj rilataj kun Alandalusio.

Estas grava lia laboro kiel eldonisto kaj tradukisto (en iuj kazoj en kunlaborado kun la hispana arabisto Emilio García Gómez). Li malkovris en arabaj landoj iujn gravajn manuskriptojn kiel la memorojn de Abd’Allah ben Buluggin aŭ neeldonitajn dokumentojn pri la historio de la almohadoj.

Li apartenis al la tradicio de historiistoj kiuj komencis uzi la arabajn fontojn, kaj li estas fundamenta por la studo de la du unuaj jarcentoj de la araba ĉeesto en Hispanio[1].

Verkoj

  • Islama Hispanio (711-1031): La konkero, la Emirlando, la Kalifejo, parto de la Historio de Hispanio kunordigita de Menéndez Pidal, 4a volumo, Espasa-Calpe ISBN 84-239-4806-4 (Le siècle du califat de Cordoue, (Histoire de l'Espagne musulmane, Bd. 3), Parizo 1950).
  • Islama Hispanio (711-1031): institucioj, socio, kulturo, de la Historio de Hispanio, Menéndez Pidal, 5a volumo, Espasa-Calpe ISBN 84-239-4807-2,
  • La araba civilizacio en Hispanio (1999), Espasa-Calpe ISBN 84-239-9626-3

Referencoj

Eksteraj ligoj