Árpád Pásztor

Árpád PÁSZTOR [pAstor], hungare Pásztor Árpád estis hungara poeto, tradukisto kaj ĵurnalisto.

Árpád Pásztor
Persona informo
NaskonomoPikler Árpád
Naskiĝo12-an de aprilo 1877 (1877-04-12)
en Uĵhorodo
Morto26-an de oktobro 1940 (1940-10-26) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
TomboTombejo Farkasrét, felszámolták Redakti la valoron en Wikidata vd
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
InfanojMiklós Pásztor Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoĵurnalisto
tradukisto
verkisto
raportisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Árpád Pásztor naskiĝis la 12-an de aprilo 1877 en tiutempa hungara urbo Ungvár, kiu nun estas Uĵhorodo en Ukrainio. Li mortis la 26-an de oktobro 1940 en Budapeŝto.

Biografio

Li naskiĝis en juda familio. Li frekventis universitaton en Budapeŝto por esti juristo, poste li ĵurnaladis en gravaj ĵurnaloj. Komence li simpatiis kun la komunistoj, en 1917 li verkis poemon pri Lenino. En 1920 li verkis romanon, kie li opiniis jam male. Li iĝis elstara ĵurnalisto, precipe, kiel riportisto. Pro tiu okupiĝo li ofte vojaĝis.

Verkoj (selekto)

  • Budapesttől a föld körül Budapestig (De Budapeŝto ĝis Budapeŝto ĉirkaŭ la Tero), vojaĝimpresoj, 1911
  • Kelemenék (Familio Kelemen), romano, 1920
  • Gina és Rozamunda (Gina kaj Rozamunda), Romano pri János Vajda, 1927
  • A Muzi (La muzeoĝardeno), romano, kiu inspiris la baldaŭan romanon "Filoj de la Paŭlo-strato" de Ferenc Molnár
  • tradukaĵoj de Walt Whitman, Edgar Allan Poe

En Esperanto aperis

Fontoj