Upsalo (svede Uppsala aŭ, arkaike, Upsala) estas universitata urbo en Svedujo, provinco Uppland, gubernio Uppsala län (kie ĝi estas gubernia ĉefurbo), regiono Sveonujo; la komunumo de Upsalo havis 237 581 loĝantojn en la jaro 2022.
Kiel urbo de la sveda ĉefepiskopo, Upsalo estas tradicie la religia ĉefurbo de Svedujo. Ĝi ankaŭ estis la plej grava centro por la sveonoj ĝis la frua mezepoko. La urban profilon dominas kastelo kaj katedralo.
La urbo situas meze de malalta ebenaĵo, ĉirkaŭ 70 km nord-nordokcidente de Stokholmo, ĉirkaŭ 35 km nordokcidente de la internacia flughaveno Arlanda.
Tra la urbo fluas, de norde kaj suden, la rivereto Fyris. Tradicie iuj rigardas la rivereton kiel limo inter la "ĝusta" (okcidenta) kaj "malĝusta" (orienta) flankoj de la urbo, ĉar okcidente troveblas la universitato, la universitata biblioteko Carolina Rediviva, la katedralo, la kastelo kaj aliaj gravaj centroj kleraj kaj ekleziaj, dum oriente oni trovas la grandajn negocojn kaj la centrojn de burĝa aktiveco. El la 13 tradiciaj "nacioj", t. e. laŭ la limoj de la diocezoj bazitaj studentaj asocioj, ĉiuj havas siajn domojn je la okcidenta flanko, krom tiu por studentoj el Gotlando, kiu troveblas je la orienta flanko; kelkaj diras ke tio estas ĉar, kompreneble, devas esti akvo inter Gotlando kaj la cetera lando.
La nomo "Upsalo" origine celis la lokon nun nomita "Malnova Upsalo" (svede Gamla Uppsala), kelkajn kilometrojn norde de la nuna urbo kaj konata pro tri grandaj tumuloj el la jaroj 475–550; ĝia nuna mezepoka preĝejo eble staras sur la centra antaŭ-kristana kultloko de Svedio, sed oni ne scias certe.
En la jaro 1273, post fajro en tiu preĝejo, la sidejo de la sveda ark-episkopo translokiĝis el Malnova Upsalo al la nuna Upsalo, kiu ĝis tiam nomiĝis "Orienta Aroso" (svede "Östra Aros"); Okcidenta Aroso (svede "Västra Aros") estis la nuna urbo Västerås. La nomo Ar-os signifis river-buŝon, kion havis ambaŭ urboj al lago Melareno.
La kastelo, nun sidejo de la guberniestro; en ĝiaj karceroj, la reĝo Eriko la 14-a murdis kelkajn politikajn oponantojn en 1567.
Malnova Upsalo kun siaj tumuloj, mezepoka preĝejo kaj muzeo.
La ĉefa domo de la universitato, fondita en 1477. (La Universitato de Upsalo ne havas kampuson; ĝiaj institucioj kaj studentaj loĝejoj nuntempe troveblas dise en la tuta urbo.)
La universitata biblioteko Carolina Rediviva, kun pluraj valoraj manuskriptoj, precipe Codex Argenteus, "Arĝenta Kodekso", kun partoj de la orientgota biblio traduko de Wulfila.
„Uppsala. Urbo en Svedujo kun 30.295 loĝantoj. Loko de la dua oficiala unuiĝo de E-istoj, 1891, kie fondiĝis la grava gazeto Lingvo Internacia, 1895, kaj restis tie ĝis 1899. ”
En Upsalo en jaro 1891-a fondiĝis la dua Esperanto-klubo en la mondo, post la nurenberga klubo kiu origine estis volapuka klubo. Kvar jarojn poste fondis kvar membroj de tiu klubo — Valdemar Langlet, Paul Nylén, doktoro S. Krikortz kaj P. Ahlberg — la gazeton Lingvo Internacia, kun financa apogo de odjesanoVladimir Gernet, kiun studantoj Langlet kaj Etzel tiun someron estis vizitintaj. Ĝia unua numero eldoniĝis en decembro 1895.[1] Tiu klubo iĝis Ido-klubo en 1909, kaj estis anstataŭita en 1927 de la ankoraŭ ekzistanta Esperanto-Societo de Uppsala.