Rijksmuseum (Regna muzeo) en Amsterdamo, Nederlando estas la plej grava muzeo de Nederlando. La konstruaĵo estis kreita de katolika arkitekto P.J.H. (Pierre) Cuypers kaj estis elpensita kiel muzeo, oni komencis la konstruadon en 1876 kaj ĝi malfermiĝis al la publiko en 1885. La muzeo estas laŭ stilo gotika, influita de la katolikeco de la arkitekto.
En 2004 komencis granda restaŭrado al la originala formo de 1885, ĝi remalfermiĝis en 2008
La muzeo havas diversajn majstroverkojn. La plej gravaj, pli monumentaj verkoj estas prezentataj en la honora galerio, granda salono en la laŭlonga akso de la muzeo. Je la fino de tiu salono troviĝas la eble plej konata verko de la muzeo, la Nachtwacht de Rembranto.