Otavo (angle kaj franceOttawa) estas la ĉefurbo de Kanado. Ĝi situas ĉe la kunfluejo de la Rivero Otavo kaj la Rivero Rideau. La Nacia Parlamento kaj multaj naciaj muzeoj, inter ili la Nacia Galerio, troviĝas en Otavo. (La Kanada Muzeo de Historio, antaŭe nomata "La Muzeo de la Civilizacio", troviĝas trans la rivero, en Gatineau, Kebekio). La ĉefaj dungantoj estas la Kanada federacia registaro kaj ne-registaraj alt-teknologiaj kompanioj.
Otavo kune kun Gatineau troviĝas en la Nacia Ĉefurba Regiono.
Post la Milito de 1812 inter la Britoj kaj la Usonanoj, la Britoj kaj la Kanadanoj decidis konstrui kanalon inter la Rivero Rideau kaj la urbo Kingston ĉe la Lago Ontario por eviti la minacon de Usono en la Rivero Sankt-Laŭrenco. En 1832, urbeto konstruiĝis ĉe la kanalo kaj la Rivero Otavo. La urbeto nomiĝis Bytown por honori la generalon BY. En 1855, la urbo ricevis la nomon Otavo, nomo de tribo indiĝena (Otavoj).
En 1857, Reĝino Viktorino nomis Otavon la ĉefurbo de Supra Kanado (Ontario) kaj Malsupra Kanado (Kebekio). Poste, Otavo restis la ĉefurbo de la konfederacio. En 1937, la franca arkitekto Jacques Gréber beligis la centron de la moderna kanada ĉefurbo.
Shopify estas kanada kompanio por e-komerca programaro, bazita sur la pago de monataj abonkotizoj, por funkciigi retbutikon en la Interreto. La firmao, bazita en Otavo, evoluigas retan komputilan programon por podetalaj vendejoj kaj vendpunktosistemoj.